Ardo kaj floro
Ni volas aĉeti rozojn.
Ni volas aĉeti stelojn.
Kiom kostas ardanta floranta stelo?
Kiom kostas ardi kaj flori?
Ĉu ardi kaj flori kostas la vivon?
Mia koro floras
diras la koro
Cindro Cindro
respondas la malpleno.
Mia ĉielo ardas
diras la koro
Cindro Cindro
respondas la malpleno.
Ni volas aĉeti stelojn.
Ni volas aĉeti rozojn.
Kiom kostas ardanta floranta stelo?
Ni demandu nian amikon, la ŝnurdanciston,
ĉu ardi kaj flori kostas la vivon.
Ĉu nia amiko, la ŝnurdancisto,
ne estas stelo unuaranga?
Kiel bele, ho, kiel bele
vespere
li ardas kaj floras sur sia ŝnuro.
tradukis Hans-Georg Kaiser
https://cezartradukoj.blogspot.com/
Sign-in to write a comment.