Klabund
La amo sonĝo
Lasta kiso tuŝas ŝiajn okulharojn, kaj
lacigite de la volupto ŝi fermas la belajn,
la lacajn okulojn, spiras profunde - kaj ekdormas.
Jam leviĝas facile la mamo,
kliniĝas softe
renkonte al la sonĝo,
tiel kiel Luno al maro,
kiel ondo apogas sin al ondo.
Kaj falas kaj leviĝas.
Mi apenaŭ moviĝas, por ke mi ne veku ŝin.
Sed kiam ŝia mallaŭta spiro
trafas min kiel papava odoro,
mi estas elektrizita de la silenta brilo
de la membroj,
ekflamigita.
Mi kliniĝas al ŝi kaj amoras delikate
la dormulinon, kiu nur unufoje en la sonĝo
kiel kolombo
dormeme kveras
kaj ĝemas. –
Ŝi eble
sonĝas,
ke mi amoras ŝin.
tradukis Hans-Georg Kaiser
cezartradukoj.blogspot.de
Sign-in to write a comment.