http://cezarkulturo.blogspot.de/2012/08/1-spegulo-de-esperantaj-stiloj-de-reto.html




SPEGULO DE ESPERANTAJ STILOJ

Reto Rossetti
La stilo estas la homo mem, oni diras


Vere, ke en la unua periodo de nia lingvo oni imitis la stilon de Zamenhof. Tio estis necesa, ĉar ĉiu stilo devas eliri el komuna bazo. Sed jam tiam la stiloj de Zamenhof kaj Kabe diverĝis: tiu de Zamenhof pli plena, tiu de Kabe pli svelta. Kaj ankoraŭ dum la vivo de Zamenhof la stilo de Privat estis tre alia ol la zamenhofa.

Kiam la eŭropa milito fermis tiun periodon kaj mortis la Majstro, la baza stilo estis larĝe establita tiel,ke ĝin sorbis eĉ tiuj, kiuj ne konis senpere la verkojn de Zamenhof. Tia estis ekzemple Lanti, kies propra stilo estis plene evoluinta antaŭ ol li turnis atenton al la zamenhofaj tekstoj. La stiloj kreskis el du parencaj fontoj. Tiu de Jean Forge pli similas la koncizan klarecon de Kabe, dum tiu de Baghy sidas rekte en la zamenhofa tradicio, sed kun propra tono.

Kiel diversaj stiloj havas apartajn tempojn, tiel ili ankaŭ havas apartajn ritmojn kaj aromojn.

Sian stilon oni ordinare fondas frue kaj poste disvolvas, farante ĝin pli matura, pli trafa.Ĉe tio oni kolektas dise, kvazaŭ pego: de tiu aŭtoro lertan esprimon; de alia novan aplikon de vortsenco, kaj de tria spritan parolturnon aŭ unu vorton, kie oni mem diradis du.Kaj kompreneble oni mem kreas kaj inciatas.

Kio plu? Ĉion, kion vi skribas, provu per voĉo kaj orelo. Ĉe tio vi eble aŭdos:

1. Sinsekvon de sama vokalo, ekzemple: „Riproĉu la infanon prefere ne tre severe“ (8-foje e, kun ankaŭ komika rimo), aŭ „ŝi ektimis ĝis rigidiĝo“ (6x i). Kaj se vi ŝanĝas la duan al „ŝi teruriĝis ĝis plena paniko“, tiam demandu vin, ĉu tiu „iĝis ĝis“ vere lulas vian orelon. Se ne, diru „en“.

Kompreneble la plej ĝena vokalo ĉirilate estas tiu i, la plej malvasta el la kvin. Ĉe a, la plej vasta ripeto apenaŭ gravas kaj sendomaĝe oni diras banala kanzono aŭ (Kalocsay) hamstra akaparo.

2. Atentu same pri tuberoj de konsonantoj, ekz. Groteska kontrasto (en ambaŭ vortoj t r s k). Diru prefere kontrasto kurioza, skua,originala aŭ bizara. Kaj evitu vicon da siblaj sonoj: ŝiaj nervoj jam sufiĉe streĉiĝis. Diru prefere: tio jam forte streĉis ŝiajn nervojn, aŭ: ŝi jam travivis akutan nervostreĉon – Sed finfine juĝu la orelo, ne la aritmetiko.

Konsonantripeto povas esti bela: Vibras vok' en vaga vento, aŭ: sur la brue bata brusto de l' aer'. – Aliflanke oni povas ekspluati ĝin por burleska efekto, kiel faras Baghy en Praktika instrumetodo, kiam la entuziasma Mihok proklamas:

„Tiu ĉi prototipa protokolo helpos min kaj ankaŭ vin en la alproprigo de mia propra propagando, praktika paroliga metodo. (Ho, kiel bela estas nia lingvo!)“

3. Iom da varia vortlongo helpas la komprenon. Atentu precipe pri vico da kvarsilaboj: liaj elokventaj paroladoj eminente kontribuis al la venko. – Por „elokventaj“ diru laŭplaĉe vervaj, fluaj, sorĉaj,kaj anstataŭ „eminente“ vi povas diri „alte“ aŭ simile. Tio ankaŭ variigas la ritmon.

Tiaj kosmetikaj ŝanĝoj ekzercas la guston kaj edukas la orelon. Se vi ne amas tiel esplori kaj frizi viajn frazojn, nu ĝoju, ĉar finfine estas nebone, se la stilo tro okupas la spiriton. Jen mi prezentas sortimenton da tekstoj, kaj mi esperas, ke tie vi trovos la kolorojn de diversaj personecoj, dum vi ĝue tralegas ilin.

PS:
Mi detajpis tion kaj mi detajpos ankaŭ la sekvajn partojn de tiu amuza kajero, kiujn mi publikos iom post iom. Temas pri la aŭtoroj L.L.Zamenhof, Kabe, Edmond Privat, Jean Forge, E.Lanti, Georges Avril, Raymond Schwartz, M.Ljubin, Francisko Szilágyi, Ivo lapenna, Reto Rossetti, Luis Hernández, Jean Ribillard, V. Varankin kaj Ivo Rotkvíc. (cez)