http://cezarkulturo.blogspot.de/2012/10/6-spegulo-de-esperantaj-stiloj-lanti.html

SPEGULO DE ESPERANTAJ STILOJ

6. E.Lanti




Fondinto kaj multjara gvidanto de Sennacieca Asocio Tutmonda, li alprenis la lingvon kiel laborilon, kiun li volis apliki trafe kaj racie. Lia devizo estis: „La verkisto devas peni por eviti penon al la leganto“ tamen ne en tia grado, ke „li kastras sian penson“. Por Lanti la stilbelo estas nur akcesora produkto de efika esprimado. Li rigardis la sufikson -eco kiel balastan ĉe adjektivaj radikoj kaj preferis diri klaro, simplo, anstataŭ klareco kaj simpleco. Poste li konstatis, ke ankaŭ Zamenhof iafoje rezignis pri -eco (kaj -aĵo) en siaj lastaj verkoj (verdire ankaŭ en la fruaj!): longo, alto, eblo, / organizo, konstruo. Centprocenta esperantisto, por li Esperanto estis lingvo hejma.



La kamentubo

Eminentaj filozofoj asertas, ke regas ordo en la naturo. Povas esti. Sed por tion konstati, ili sendube metis sur sian nazon okulvitrojn, kiuj tute mankas al mi. Por miaj okuloj fakte estas videbla ĉie ĉirkaŭe nur granda ĥaoso. En la kruda naturo ĉio rezultas de hazardo kaj de blindaj fortoj. Nur la homo kreas ordon en la mondo. Per lia genio kaj volo – jes volo – riveroj transpontiĝas, vojoj, domoj, ŝipoj, maŝinoj konstruiĝas por difinita celo. La naturo fariĝas la servanto de l' Homo. Kie oni konstatas ordon, tie la homa laboro, la tekniko, la arto triumfas.

La ordo estas artefaritaĵo.

Tiajn pensojn mi cerbumis iun tagon en la Silezia montaro, kie mi ripozis dum kelka tempo post nia IX-a Kongreso. Ĉie en tiu bela regiono montoj kaj valoj kuŝas senorde, sencele. Verdaj arbaretoj kvazaŭ kapvestas la montojn laŭ plej diversa maniero. Treege fantazias la naturo.

El post verdaj abioj, jen ĉi tie kaj tie aperas iu alta kamentubo. Ĝi certe malharmonias kun la medio; ĝi difektas la pejzaĝon, elĵetante nigran fumon en la bluan ĉielon. Poetoj kaj romantikaj turistoj certe tre malbenas la kamentubon.

Al mi ĝi ankaŭ aspektas malbele. Sed mia racio konsilis, ke mi aŭskultu la klarigojn de la kamentubo. Kaj ĝi parolis jene:

„Dank' al mi vi povis rapide kaj relative malkare veni ĉi tien por admiri la pejzaĝon: la fervojo, kiu kondukis vin, ja ne povas ekzisti sen mia helpo; dank' al mi la kamparano tie en la valo, sidanta sur rikoltmaŝino, plenumas sen granda peno taskon, kiu postulis antaŭe ŝviton kaj egan laciĝon de eble dek laboristoj; dank' al mi vi havas en la poŝo horloĝon, kiu ebligos al vi akuratan rendevuon kun tiu K-do, kiu promesis veni renkonte al vi el relative malproksima urbeto; dank' al mi tiu via kamarado posedas biciklon, per kiu li veturas al vi; dank' al mi...“

Longe tiel parolis la kamentubo. Mi fine komprenis, ke eĉ dank' al ĝi Esperanto povas ekzisti kaj SAT funkcii.


El Vortoj de Kamarado E.Lanti