SPEGULO DE ESPERANTAJ STILOJ
4. Jean Forge
Lia dinamika stilo respondas al lia mensa etoso de tekniko nuna kaj estonta, kun rapidaj eventoj kaj psikologio sufiĉa por animi la homfigurojn, sed ne tiel profunda, ke ĝi ĝenus la kuron de l' romano. Ĉi tiu ekstrakto bone ilustras, kiel adekvate lia stilo portas kaj peras la enhavon. Kiel filmreĝisoro li certe trafis sian metion.
Miaj piedoj plektiĝas en iu arbetaĵo. Mi falas teren. Sed mi daŭrigas mian kuradon. Mi flugas tra la mallumo... ŝajne en nigran abismon malsupren... branĉoj vipas mian vizaĝon... mi ne atentas ilin... for! Sed la tero sub mi estas glata kaj malseka. La koto gluiĝas al miaj plandoj... mi falas...
Nun mi ne plu levas min. Mia forto ne sufiĉas. Mia konscio volas forlasi min. Sed mi retenas ĝin perforte. Mia spiro elbuŝiĝas kiel vaporo. Mi tremegas frostofebre.
Mi sidas sur gluema kaj malseka tero.
Sub mi etendiĝas iu palaĵo – la lago.
Apud mi staras arbetaĵoj. En la ĉielon kreskas nigraj grandeguloj – la poploj.
Mi sidas. Super mi ekmuĝas la poploj mallaŭte.
Mi sidas kaj streĉe rigardas. Ĉu ne iuj blankaj figuroj dancas ĉirkaŭ mi? … Brakoj etendiĝas... brustoj leviĝas avide... kaj nudaj plektaĵoj de brakoj kaj kruroj serpentas...
Mi volas reiri. Pro kio mi forkuris? Ŝi ja pasie atendas... Mi volas leviĝi, rampi... sed mi refalas senforte.
Iom post iom gutoj falas. Sur la ĉielo migras grandegaj nuboj... kaj la poploj minacas gigante.
Pluvas... La pluvaj gutoj falas sur la foliojn, ruliĝas de ili malsupren kvazaŭ larmoj. Ili falas sur min... kaj miksiĝas kun miaj larmoj, kiuj malrapide, nehaltigeble ruliĝas sur miaj vangoj...
Mi ploras. Miaj larmoj fluas. Ili estas balzamo por mia vundo, kiun mi sentas en mia koro...
Mi malfideliĝis al vi, Zonjo! Mi forgesis vin...
La pento fariĝas pli kaj pli granda. Mi pekis kontraŭ Zonjo. Mi amis alian virinon, kiu forlogis min de mia hejmo. Mi pedis mian hejmon...
el Absimoj
Sign-in to write a comment.