Reto Rossetti
SPEGULO DE ESPERANTAJ STILOJ
2.Kabe
La tradukoj de Kabe estas diafane klaraj kaj impresas tute kiel originaloj per sia senpena flueco. Li arte kaŝas la arton kaj nenie oni sentas la fortostreĉon sub la rezulta glato. Afiksojn li uzas pli ŝpare ol Zamenhof: tiuj specialoj (-aĵoj); festis du solenojn (-aĵojn); flamema (-iĝema); saturita de troo da vivo (troeco); la virinoj devas ĉiam troi (troigi): vi ĉirkaŭas min per spionoj (ĉirkaŭigas).–. Kelkfoje li uzas de l' anstataŭ de el motivo pli estetika ol semantika: krioj de l' ĝojo; sub la brilanta de l' steloj ĉielo.–. Li ankaŭ kuraĝe aplikas la 14-an regulon de nia gramatiko: Ridu tion; koketi iun;vi komercas la virinojn; tirani iun; spioni lin; la mondo, kiun ni loĝas. Jen ĉerpo el lia ĉefverko L a F a r a o n o de Boleslav Prus.
ĈAPITRO VII
Post kelke da tagoj Ramzes estis alvokita al sia plej respektinda patrino Nikotris, kiu estis la dua edzino de l' faraono, sed nun la plej granda sinjorino en Egipto.
La dioj ne eraris, farante ŝin patrino de reĝo. Ŝi estis persono alta, sufiĉe dika kaj malgraŭ siaj kvardek jaroj, ankoraŭ bela. Precipe en la okuloj, vizaĝo kaj tuta aspekto ŝi havis tian majeston, ke eĉ kiam ŝi iris en simpla vesto de pastrino, ĉiuj klinis antaŭ ŝi la kapon.
La nobla sinjorino akceptis la filon en kabineto, ornamita per fajencaj kaheloj. Ŝi sidis sur inkrustita seĝo, sub palmo. Ĉe ŝiaj piedoj sur tabureto kuŝis malgranda hundo; ĉe la alia flanko genuis sklavino kun ventumilo. La reĝa edzino havis sur si muslinan mantelon, broditan per oro, kaj sur la peruko lotusforman ringon ornamitan per juveloj.
La princo profunde kliniĝis, la hundo ĉirkaŭflaris lin kaj ree kuŝiĝis. La reĝino delikate klinis la kapon kaj demandis:
― Kial vi petis aŭdiencon de mi?
― Jam antaŭ du tagoj, patrino...
― Mi scias, ke vi estis okupata. Sed hodiaŭ ni ambaŭ havas liberan tempon, kaj mi povas aŭskulti vin.
― Vi tiel parolas al mi, ke kvazaŭ vento de l' dezerto blovas sur min, kaj mi ne havas plu kuraĝon prezenti al vi mian peton.
― Kredeble pri mono?
Ramzes konfuzita mallevis la kapon.
― Kiom vi bezonas?
― Dekkvin talentojn...
― Ho dioj! ― ekkriis la reĝino ― antaŭ kelke da tagoj oni ja pagis al vi dek talentojn el la trezorejo. Promenu iom, mia knabino, en la ĝardeno ― sin turnis la reĝino al la nigra sklavino, kaj kiam ili restis solaj, ŝi demandis la princon:
― Do via Hebreino estas tiel postulema? Ramzes ruĝiĝis, sed levis la kapon.
― Vi scias bone, patrino, ke ne ― respondis li. ― Sed mi promesis rekompencon al la armeo kaj... mi ne povas pagi!...
La reĝino rigardis lin kun trankvila fiero.
― Malbone estas ― diris ŝi post momento ― se la filo faras decidojn ne petante konsilon de l' patrino. Memorante pri via aĝo, mi volis doni al vi fenician sklavinon, kiun sendis al mi Tiro, kun doto de dek talentoj.
Sed vi preferis la Hebreinon.
― Ŝi ekplaĉis al mi. Tiel bela ne ekzistas inter viaj servistinoj, patrino, eĉ inter la virinoj de lia sankteco.
― Sed ŝi estas Hebreino!...
― Ne antaŭjuĝu, patrino, mi petegas vin... Estas malvero, ke la Hebreoj manĝas porkaĵon kaj mortigas la katojn...
La reĝino ekridetis.
― Vi parolas kiel lernanto en la plej malalta pastra lernejo ― respondis ŝi levante la ŝultrojn, ― kaj vi forgesas pri tio, kion diris Ramzes Granda: "La flava popolo estas pli multenombra kaj riĉa ol ni; ni agu kontraŭ ĝi, sed singarde, por ke ĝi ne fariĝu ankoraŭ pli forta..." Mi do ne pensas, ke knabino el tiu popolo estas konvena unua amatino de la kronprinco.
― Ĉu la vortoj de Ramzes povas esti aplikitaj al la filino de mizera terluanto?... ― ekkriis la princo. ― Cetere, kie estas ĉi tiuj Hebreoj ĉe ni?... Antaŭ tri jarcentoj ili forlasis Egipton, kaj hodiaŭ ili formas ridindan ŝtaton, regatan de pastroj...
― Mi vidas ― respondis la reĝino, ― ke via amatino ne perdas tempon... Estu singarda, Ramzes!... Memoru, ke ilia estro, Messu, estas perfida pastro, kiun oni malbenas en niaj temploj ankoraŭ hodiaŭ... Memoru, ke Hebreoj forportis pli da trezoroj el Egipto, ol valoris la laboro de kelke da iliaj generacioj: ili forportis ne nur nian oron, sed ankaŭ la kredon je la Sola kaj niajn sanktajn leĝojn, kiujn ili hodiaŭ proklamas siaj. Fine sciu ― aldonis ŝi kun forto ― ke la filinoj de ĉi tiu popolo preferas morton ol la kuŝejon de fremdulo. Kaj se ili donas sin, eĉ al estroj de l' malamikoj, ili faras tion sendube por akiri ilin por sia politiko, aŭ por mortigi ilin.
― Kredu al mi, patrino, ke ĉiujn ĉi informojn disportas la pastroj. Ili ne volas allasi al la malsupro de l' trono homojn de alia kredo, kiuj povus servi la faraonon kontraŭ ili...
La monarĥino leviĝis de l' seĝo kaj, krucinte la manojn sur la brusto, mire rigardis la filon.
― Estas do vero, kion oni diris al mi, ke vi estas malamiko de l' pastroj! ― diris ŝi ― Vi, ilia plej amata lernanto?...
― Verŝajne mi havas ankoraŭ signojn de iliaj bastonoj sur mia dorso!... ― respondis la princo.
PS:
Kopiebla fonto: http://www.steloj.de/esperanto/faraono1/
Sign-in to write a comment.