http://traven-esperanto.blogspot.de/2012/04/devizoj-de-marut-kaj-traven.html



DEVIZOJ

Ret Marut , Hal Croves, Torsvan, Traven Torsvan, ktp... - ili ĉiuj estas B.Traven, kaj B.Traven estas ili. Sed neniu alia homo estis kiel li. La verkisto kaj revoluciulo B.Traven estas tute unika. Li verkis dum sia tuta vivo por pli homafabla mondo, sed tio ne kiel hipokritulo aŭ kiel ano aŭ ĉefo de iu klano, sed tute memstara kaj tute malaŭtokrata. Kaj li ne nur verkis tiel, li ankaŭ tiel vivis. (cez)

Sed mi diras al vi: Vivas mortuloj, en kiuj estas pli da vivo ol en vivantoj; kaj loĝas vivantoj inter vi, kiuj estas mortaj jam ekde la unua lerneja tago, kvankam ili diras al vi: 'Ni vivas, ĉar ni havas la potencon!' RET MARUT


Oni devigis min esti ribelulo kaj revoluciulo. Revoluciulo pro amo al la justeco, pro helpopreteco por la ŝarĝitoj kaj ĉifonuloj. Devi rigardi maljustecon kaj senkompaton faras ĝuste tiom da revoluciuloj kiom malkontento kaj malsato. B.TRAVEN

Mi volas miaparte kontribui al tio, ke aŭtoritatoj kaj honorado de aŭtoritatoj malaperu, ke ĉiu homo fortigu la konscion en si, ke li same tiom gravas kaj nemalhaveblas por la homaro kiel ĉiu alia, tute egale, kion li faras, kaj tute egale, kion li faris." B.TRAVEN


Jesuo respondis kaj diris al ili: Kvankam mi atestas pri mi mem, tamen mia atesto estas vera; ĉar mi scias, de kie mi venis, kaj kien mi iras; sed vi ne scias, de kie mi venis, nek kien mi iros.
( SANKTA JOHANO 8/14 )

Mi ne bezonas pasporton, mi scias, kiu mi estas. B.TRAVEN