LA BLUA PAPILIO
Mi ĵus vidis
tre belan bluan papilion
sur flava floro, elektitan
de mia amiko Albertinun
kiel la plej belan
el la dokumentaro
de amiko Kaunos
en Ipernitio.
Sopiron al mia infaneco mi eksentis,
ĉar tiam troviĝis antaŭ nia domo
negranda ĝardeno, bone prizorgata
de mia patrino. Tre belaj flavaj
bluaj kaj alikoloraj papilioj
tie ĝoje ŝvebis ĉe la floroj.
De mia fenestro mi kontemple rigardis
longe ilian ludan zigzagadon.
Dum diversaj momentoj kelkaj restadis
karese sur iu elektita floro.
Kiel esploristo mi unuope
atente observis ilin
ĝis mi trovis la plej belan.
Jen malfacila tasko,
ĉar ĉiuj estis belaj,
kaj tamen - ĉiam venkis la bluaj.
Blue festas la ĉielo,
blue la maro,
bluaj estas miaj okuloj.
La vivo bluiĝis al mi.
Mia tuta familio havas bluajn okulojn,
multaj bluaj aferoj ĉirkaŭas min.
Nun mia revo estas
iam mem posedi ĝardenon,
por ke la belaj papilioj
kun ĉiaj koloroj
tie povu ĝoje danci.
PS: Prozpoeme aranĝis Cezar
PSS: Mi trovis la informojn pri tiu ĉi teksto en
https://www.test.ipernity.com/blog/neuzabrineuza/
Sign-in to write a comment.