popularscienco.blogspot.de/2012/11/egiptologio-malbenindaj-diomangoj.html





Malbenindaj diomanĝoj


La diomanĝoj de la malnovaj egiptaj regantoj laŭ studo kondukis pli verŝajne al frua morto ol al senmorteco. Trifoje je la tago oni ofertis al la dioj bufedon el viando kaj dolĉaĵoj – sed manĝis tiujn dionutraĵojn poste pastroj kaj ties familioj. Ili ricevis de la multe tro grasaj nutraĵoj sklerozajn arteriojn kaj koroproblemojn, kiel pruvis esplorado de la universitato de Manĉestro en studo. „La mesaĝo ne povus esti pli klara: Vivu kiel dio kaj pagu por tio per via sano“, diris Rosalie David, kiu analizis por la studo kun siaj helpantoj hieroglifojn kaj bildojn je temploj. Ankaŭ mumioj de egiptaj pastroj konfirmis la necesan vivmanieron.

Sur ĉiela manĝkarto de dioj troviĝis antaŭ ĉio manĝoj kun multaj saturitaj grasacidoj, krom tio multe tro da biero kaj vino. Je la mumioj oni trovis sur radiografioj tial ankaŭ la nemiskompreneblajn signojn de sklerozaj arterioj kaj kormalsanoj. La vivekspekto de socie altrangaj egiptoj, supozeble ankaŭ danke al la manĝo, estis relative malalta, ĉirkaŭ kvardek ĝis kvindek jaroj.






Tradukis Donjo & Cezar laŭ dpa