http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2013/05/cezar-nubofantazio-rimpoemo.html

Cezar
Nubofantazio


Jen nuboj sur la lago
kaj dum ĉiela vag'.
Ni tuj kun ĝoj' konstatas:
Jen kia bela tag'!

La nuboj supre flugas
kaj naĝas sur la lag'.
Ni pro feliĉ' ekrevas,
tuj flugas en imag'.

Ni estas kvazaŭ nuboj
en nia fantazi'.
Ni vidas nin surlage
kaj nubojn ĉirkaŭ ni!