Hans-Georg Kaiser
Pli da maro

(Memorante poemon de Erich Fried)


Finon fine
al la kramfo, nomata batalo!
Sobriĝu momenton,
bojantaj hundoj,
haltu foje.

Estu unu fojon
en via vivo
romantikaj
kiel juna poetoj:
vi, aktujportantoj
kaj vi, etcerbaj
distretantoj
de l' feliĉo,
vi, pelatoj kaj pelantoj,
kiuj ne plu sentas
la Teron sub la piedoj.

Iru,
se eblas,
iam al la maro!

Al pli da maro,
kaj poste ĉiam plu tiel!



Hans-Georg Kaiser
Mais mar


Que tenha logo fim
a rigidez chamada batalha !
Sejam sóbrios por um momento,
ladrantes cães-gente,
contenham-se por um momento !

Sejam uma vez
em suas vidas
românticos
como jovens poetas...
Vocês, portadores de valises,
esmagadores da felicidade,
vocês, jogantes e jogados,
que não mais sentem
terra sob os pés.

Vão,
se lhes for possível,
uma vez, até o mar !

A mais mar,
e sem mais parar !


tradukis Ŭel Roŝa
en la portugalan



Erich Fried
Maro


Se oni venas al la maro,
oni eksilentu
ĉe la lastaj herbotigoj
oni perdu la fadenon
kaj la salan ŝaŭmon
kaj la akran sibladon de la vento
enspiru
kaj elspiru
kaj denove enspiru.

Se oni aŭdas segi la sablon
kaj la frotadon de la ŝtonetoj
en longaj ondoj
oni finu devi
kaj ne plu volu voli ion nur maron
Nur maron


Erich Fried
Meer


Wenn man ans Meer kommt
soll man zu schweigen beginnen
bei den letzten Grashalmen
soll man den Faden verlieren

und den Salzschaum
und das scharfe Zischen des Windes einatmen
und ausatmen
und wieder einatmen

Wenn man den Sand sägen hört
und das Schlurfen der kleinen Steine
in langen Wellen
soll man aufhören zu sollen
und nichts mehr wollen wollen nur Meer
Nur Meer


https://cezaroriginaloj.blogspot.de/