Vasilij Nikolajeviĉ Devjatnin

UNUAJ ESPERANTAJ SATIROJ
(FRAGMENTO)

Verkisto-poeto


Forpasis jam du monatoj, de kiam li komencis la studadon de Esperanto. Li perfekte ellernis la lingvon, kaj sekve... li devis fariĝi Esperanta verkisto-poeto, – nepre poeto ĉar Esperanto estas mirinde oportuna por poetoj: oni ne devas ekzemple longe serĉi rimojn, estas nur necese ellerni parkere la sufiksojn, kelkajn sufiksojn!...

La samideano kuras en proksiman butikon, aĉetas dikan kajeron, provizon da inko kaj plumoj, altabliĝas kaj skribas... „Esperantan himnon“:

Vivu nia kara Esperanto!
Mi estas via geamanto!
En la tuta mondo li nun disvastiĝis,
Ĉiu prudentulo nun al li aliĝis,
Ektriumfis multa tuta la homaro,
Ĉar ĝi ekfariĝis granda amikaro!
Ĉiu nune vivos en la amikeco,
Forgesinte tute pri la malpaceco,
Ĉiu nia nuna kontraŭbatalulo
Estas sendispute granda malsaĝulo...ktp.


La talenta poeto dum unu vespero plenigis kelkajn paĝojn de sia kajero kaj, traleginte sian laboron, trovis nur tri eraretojn: li dufoje nomis Esperanton „li“ anstataŭ „ĝi“, kaj sin mem „geamanto“.

Jam post unu monato dikega libro estis preta – li nur ne povas trovi entrepreneman homon, kiu aperigus lian sterkon... pardonu: mi volis diri „verkon“!

Nu, kion fari! Tia estas la sorto de ĉiuj veraj talentoj en la nuna ne kultura epoko!


detajpis Hans-Georg Kaiser


PS:
„Mi ne scias, sed iel mi konas la ulon:). Ie en la interreto mi jam renkontis lin, estas nur strange, ke ruso verkis tiun satiron kaj ne germano, nu eble temas ja nur pri tajperaro :). (hgk)

https://cezarkulturo.blogspot.com/