Mortopuno


(ŝercoj kaj anekdotoj)

Ekzekutoto al la ekzekutisto: „Pardonu, se mi tuj turnos la dorson al vi!“

Katedrista fidiro: „Johano Hus suferis en Konstanco la turmentojn de brulmorto eĉ en la somermezo de la jaro 1415, kiam la vetero jam sen tio estis terure varmega.“

En la jaro 1621 iu sinjorino Fritŝe el Maĥern ĉe Lepsiko en Saksujo estis mortpuŝita de bovino, kiam ŝi troviĝis en benita stato, do, kiam ŝi estis graveda. La edzo turnis sin al la jura fakultato de la universitato en Lepsiko, kiu verdiktis la bovinon kulpa. La bovino estis ekzekutita.

Kortega pajaco ofendis la kalifon de Bagdado, kaj la reganto ordonis ekzekuti lin. Al la ekzekutoto li diris: „Sed ĉar ni ridis multajn jarojn pri viaj ŝercoj, elektu mem la mortmanieron. „Dankon, Moŝto mia“, balbutis la pajaco, „lasu morti min je oldulomalforto.“

El brita militraporto: „N.N. mortkondamnita pro malkuraĝeco antaŭ la malamiko savis sian kolon per tio, ke li mortis en la prizono.“

Brita ekzekutisto al maltrankvilega kliento: „Ne sufiĉas esti pendigota, vi devas ankaŭ scii kiel bone konduti dum tio.“

Anonco de brita galgoverdiktito: „Morgaŭ, la kvaran de la aktuala monato oni pendumos min. Mi petas pri la honoro de via ĉeesto.“

Mezepoka galgokandidato falis kaj restis vivanta, ĉar la ŝnuro disŝiriĝis. Oni denove volis pendumi lin, sed li citis la psalmon 124,7: „La ŝnuro disŝiriĝis kaj ni estas liberaj.“ Oni kondukis lin denove antaŭ la juĝiston, sed tiu decidis je lia favoro.

La plej grandan ŝercon, kiu tiom longe, kiom ekzistos la tero, eliris de homaj lipoj, faris tamburisto dum la iro de la lasta milito. Laŭ mia scio estis tamburisto de la tiama regimento de Putkamer, homo krome, kiel oni tuj aŭdos, por kiu nek la greka nek la roma historio havas similan ekzemplon. Tiu soldato post la distrado de la prusa armeo ĉe Jena havigis al si fusilon, kun kiu li propramane plu kondukis la militon, tiumaniere, ke li ĉiun mortpafis kaj elrabis survoje, kiu estis franco. Li estis kaptita de franca ĝendarma aro, kiu kondukis lin en la urbon, kie oni mortkondamnis lin. Paŝinte al la loko, kie la pafmortigo okazos kaj bone komprenante, ke ĉio, kion li diros por pravigi sin, estos vane, li petis de la obristo komandanta la taĉmenton, favoraĵon. Kaj ĉar la obristo lin demandis, dum la oficiroj, kiuj ĉirkaŭis lin, scivole atendis, kion li celos, li malvestis sian pantalonon, montris sian postaĵon kaj diris: „Bonvolu pafi min en la ... por ke mia felo ne ricevu truon.“ (Laŭ anekdoto de Henriko de Kleist)

Citoyen de Martaineville!“ vokis la prezidanto de la revolucia tribunalo. „Mi nomiĝas Marteinville“, respondis la arestito, „estas via ofico fari min pli kurta je kapo, kaj ne pli longa laŭ nomo.“

„Nenion vi perceptos, kiam mi forhakos vian kapon“, parolis ĉina ekzekutisto al la mortverdiktito. Li forhakis la kapon kaj demandis: „Nu, ĉu vi rimarkis ion?“

„Ne, ĉu io okazis?“
„Kompreneble, kapklinu foje!“

Du friponoj preteriris galgon: „La diablo forportu tiujn establojn!“ „Stultulo!“ respondis la alia. Se ne estus galgoj, ĉiu viro estus rabisto kaj ni havus problemon vivteni nin.“

La ŝuflikisto el Ĥelm murdis iun. Kaj poste li staris sub la galgo. Jen vokis iu el la gapanta amaso: Kial vi pendumos nian Jankel? Li estas nia ununura ŝuflikisto. Kiu fliku do niajn ŝuojn?“

La advokato ordonis forpreni la ŝnuron de la kolo de Jankel kaj longe pripensis la aferon. Poste li turnis sin al la amaso: „Vi pravas. Ni havas nur unu ŝuflikiston. Sed ni havas du tajlorojn, ni pendumigu do tajloron!“


tradukis Dorothea & Hans-Georg Kaiser
el la libro: „Ŝercoj, fabloj, anekdotoj“ de Eberhard Puntsch


https://cezartradukoj.blogspot.com/