Nasredino
Rekompenco

Iutage Hoĝao perdis sian tre belan kaj multekostan turbanon.

„Ĉu vi ne iom malkuraĝiĝis pri tio“, demandis amiko.

„Ne, tute ne“, respondis Hoĝao. „Mi certas, ke mi rericevos ĝin, mi ofertis duonon de arĝentmonero kiel pagon por la trovonto.“

„Sed la trovinto neniam redonos la turbanon por tia malalta rekompenco. La turbano validas almenaŭ la centoblan.“

„Jes, ankaŭ mi pri tio pensis, tial mi konatigis, ke tio, kion mi perdis, fakte estas nur imitaĵo, ne la efektiva turbano mem kaj tial senvalora.


tradukis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser
kun Frank Vohla el germana traduko de la libro:
„Ducent du ŝercoj de Nasredino Hoĝao“,
eldonejo Turistika Publikiga Servo Oriento,
Istanbulo, Turkio


https://cezartradukoj.blogspot.com/