Nasredino
Mi ne komencis tion

Iutage Hoĝao vizitis moskeon por preĝi. Lia ĉemizo ŝajne estis iom tro mallonga, tiel, ke la viro post li tiris ĝin iom malsupren, ĉar li supozis, ke ĝi tiel aspektas nedeca.

Tuj poste Hoĝao tiris je la ĉemizo de la viro antaŭ si.

„Kion vi faras?“ demandis la viro antaŭ li.

„Ne demandu min. Mi ne komencis tion. Demandu la viron malantaŭ mi.“


tradukis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser
kun Frank Vohla el germana traduko de la libro:
„Ducent kaj du ŝercoj de Nasredino Hoĝao“,
eldonejo Turistika Publikiga Servo Oriento,
Istanbulo, Turkio


https://cezartradukoj.blogspot.com/