Nasredino
Voko por preĝo


Ĝuste, kiam komencis eksoni de la minareto la voko al la preĝo, oni observis kiel Hoĝao forkuris de la moskeo.

Iu postvokis lin: „Kien vi kuras, Hoĝao?“

Hoĝao retrokriis: „Jen la plej laŭta kaj plej trapenetra voko, kiun mi kiam ajn aŭskultis. Mi nun foriros de la moseko tiom, kiom necesas, por eltrovi ĝis kiu distanco la voko ankoraŭ aŭdeblos!“




tradukis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser
kun Frank Vohla el germana traduko de la libro:
„Ducent du ŝercoj de Nasredino Hoĝao“,
eldonejo Turistika Publikiga Servo Oriento,
Istanbulo, Turkio


https://cezartradukoj.blogspot.com/