Don Kiĥoto
(Poemo en prozo)
Al la Esperantistoj!
Ho Don Kiĥoto, filo de nobla Hispanujo, respekte vin salutas mia kanto!
*
***
La homoj elturniĝemaj vin mokas, kaj sur iliaj lipoj via nomo estas insulto.
Ĉar vi iras firme antaŭen kaj sentime defendas la justecon, ilia diplomatio vin severe kritikas.
Ĉar vi ne vin demandas, ĉu al viaj klopodoj respondos la sukceso, ili vin juĝas freneza.
*
***
La ambiciuloj vin ridindigas kaj kun malestimo ili citas vian nomon.
Ĉar vi ne konas la arton flati potenculojn, nek vivi apud la estroj, ili ŝercas pri via soleco.
Ĉar anstataŭ sendi la aliajn en la batalon, vi iras mem kaj ricevas pli da batoj ol da laŭroj, malŝate ili rigardas vin de sia alta, saĝa neŭtraleco.

La sprituloj ridas pri vi kaj via nomo estas al ili sinonimo de naiveco.
Ĉar vi protektas la rajton de l' malfortulo kaj malamas la arogantecon, ili vin diras simplulo. Car vi enskribis sur vian ŝildon la vortojn: Fideleco, Vereco, Lojaleco, ilia vivsperto ridetas kun indulgo.
*
***
Sed kion valoras la moko de l' homoj elturnigemaj, la rido de l' ambiciuloj, la rideto de l'*sprituloj?
Revante vian belan revon, ho Don Kiĥoto, vi iris fidele kaj obstine la vojon elektitan, kaj glorinda estas via nomo!
Vi ankaŭ, ho ĉiutempaj Don Kiĥotoj, restu fidelaj, iru senŝanceliĝe vian vojon, revu vian belan revon: Nenio granda fariĝis sur la tero, se ne dank' al viaj senlacaj, sentimaj bataloj!

Ho Don Kiĥoto, filo de nobla Hispanujo, respekte vin salutas mia kanto.
(L. I. Aŭg. 1909).
Rimarko: Ha! Estas preskaŭ mistera afero, ke esperantisto esprimis miajn plej intimajn pensojn tiel precize, kvazaŭ li verkis ilin post interparolado kun mi. Nur hazarde mi trovis la tekston hodiaŭ kaj mi estas impresita. Ĝuste tion, kion esprimas la teksto, mi pensas jam dum multaj jaroj. Unu el miaj fidelaj kamaradoj kaj herooj estas Donkiĥoto, kiu ne konis Esperanton... Ĉu mi estas naiva? Certe ne. (HGK)
Sign-in to write a comment.