Rolf Hochhuth

Pri la disigo de la animo
kaj la korpo

Nia persono ĝenas, ne niaj libroj,
ĉar novaj eldonoj de mortintoj
ili apenaŭ kritikaĉas,
la morto forigas la envion.
Kaj kion ankoraŭ?
La motoron de la envio: la animon.
Kompreneble: ĉar la animo estas nur la rezulto
de la korpo.
Notaĵo de Somerset Maugham instruis min:
kiu trovis, ke pro sia naturo li havas malavantaĝon,
estante dekkvin centimetrojn tro malgranda kaj ruĝharara
kaj balbutanta kaj kun elstara dentaro,
ĉar oni ne sciis en lia juneco,
ke korektaĵoj de makzeloj ĉe junuloj
eblas...
Kaj li eltrovis, ke sia internaĵo
estas la rezulto de sia eksteraĵo.
Sed, kio, li demandis, estas la animo,
se ĝi ŝanĝeblas
per makzelkorekto?
[Kie estas la notoj de Maugham?

Estas tiu ĉi libro, krom tiu de la leteroj de Melville, la ununuraj libroj, kiujn li ne verkis mem, kiujn li manprenas ankoraŭ nun; li ne serĉas la notojn de Maugham dum longa tempo ĉe la bretaro, ankaŭ en tiu ĉi ampleksa volumo estas legosignoj.

Jen ĝi legeblas – bonege.

Dum li legas, liaj lipoj estas firme fermitaj kaj la voĉo ja estas lia, sed ankoraŭ forta kaj juna – estis ja antaŭ longa tempo, kiam li unue legis tiun noton:


„Mi konis homojn, kiuj estis enviemaj, krudaj kaj malicaj, tiom longe, kiom mankis al ili rimedoj kaj agnosko, sed kiam ili sukcesis, ili fariĝis bonkoraj kaj grandanimaj. Ĉu ne estas strange, ke iom da mono enbanko kaj iom da famo sufiĉas por doni al ili animan grandon? Male mi scias pri homoj, kiuj estis honestaj kaj honorindaj, sed fariĝis permalsano kaj povreco mensogemaj, kverelemaj kaj fiintencaj. Tial mi ne kapablas kredi, ke animo tiom influata de eksteraj hazardoj povas plu ekzisti, se ĝi estos disigita de la korpo.“

La maljuna viro remetas la libron en la bretaron kaj diras...]

tradukis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser

PS: El la monologdramo „Morto de ĉasisto“ de Rolf Hochhuth. La titolon de la blogaĵo ni donis mem. (HGK)

PSS: La ĉasisto estas Hemingway, al kiu tiu monologo estas metita en la buŝon fare de Hochhuth. (HGK)

https://cezartradukoj.blogspot.com/