Kiu estas pli?

Dum la veturo al Nov-Orleano Sam vidis ne nur transŝultren de la piloto Horace Bixby, sed ĉeokaze sub lia kontrolo ankaŭ rajtis mem stiri. Kiam li vidis fiaskiĝi siajn vojaĝplanojn pro sia restinta malgranda kontanta monsumo, li persvadis la piloton akcepti lin kiel pilotan lernanton. Oni fiksis prezon, kaj la unua veturo kondukis lin al Sankta Luizo, kie Sam prunteprenis la unuan partopagon por sia instrupago de la edzo de sia fratino Pamela. Rilate la repagon li estis optimisma, ĉar piloto estis bone pagata respondecplena profesio – kaj rekonata aldone.


La piloto estis la plej grava viro sur la ŝipo, pli adorata ol la ŝipestro. La matrosoj devis alparoli lin „Siro“. Kaj eĉ la uniformo! Cilindra ĉapelo, kravatpinglo kun briliantoj, ledogantoj kaj lakŝuoj. Kaj la neevitebla cigaro enmane! Aldone la bunta societo de pasaĝeroj, la promenantaj damoj surferdeke, kartludantaj plantistoj en koktelejoj, elmigrantaj familioj kun la tuta anaro en la interferdekoj. La matrosoj kun siaj kantoj kaj la nigraj hejtistoj, kiuj dum la noktoj kantis siajn melankoliajn spiritajn muzikaĵojn … vivo sur la rivero Misisipo!


tradukis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser kun Frank Vohla
el la libro: "Faru ĝin kiel mi, mensogu!"

La anekdotojn pri Mark Twain
kolektis kaj surskribis Franziska Kleiner


https://cezartradukoj.blogspot.com/