Amazonorevoj
La revon de Sam pri Misisipo-vaporŝipo anstataŭis alia. Leginte la raporton de la maroficira leŭtenanto William Lewis Herndon*, kiu kiel unua norda usonano veturis de supre malsupren sur la riverego Amazono, ne plu lasis la ideo de li komenci esploradon de la Amazonoregiono kaj tie kiel posedanto de plantaĵo kaj kokainkomercisto enspezi multege da mono. La revo pli proksimiĝis, kiam Sam, kiu laboris en Cincinnati kiel presisto, trovis monbileton sur la strato, tute neniun unu-miliono-funtbileton, sed neimageblajn 50 dolarojn, tial li povis akiri veturbileton por la ŝipo „Paul Jones“ kaj tuj enŝipigis sin al Nova Orleano – efektive tuj, por ke la malfeliĉa monperdinto ne eventuale eĉ povu sciigi sin, ĉar Sam kiel honesta trovinto anoncis la trovon en la gazeto. Tiel tion asertis Mark Twain.
tradukis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser
Gloso
*William Lewis Herndon = Vilhelmo Loaso Herndon
https://cezartradukoj.blogspot.com/
Sign-in to write a comment.