J. Kohen-Cedek (Jerusalemo)
La potenco de vino


(Araba popola legendo)

Antaŭ la kredema Mustafa aperis Satano kaj diris: „Venis viaj lastaj vivtagoj, bedaŭrinda Mustafa! Tamen mi povas vin savi el la manoj de la vivfalĉisto. Sed nur je kondiĉo: aŭ eltrinku la vinon el mia kruĉo, aŭ ĝisdolore batturmentu vian edzinon, aŭ mortigu vian domserviston.“

La konsternita Mustafa ne sciis, kion respondi kaj ekpetegis:
„Lasu al mi almenaŭ bone pripensi la aferon.“

„Nur unu horon!“ respondis Satano.

Longe daŭris la turmentoplena horo. Sed ĝi forpasis kaj Satano reaperis kaj ekpostulis la decidon.

„Mi ne kapablas mortigi la senkulpan scrviston“, tremvoĉe diris
Mustafa. „Kaj mi havas neniun kaŭzon bati la edzinon. Donu do la vinon!“

Sed kiam Mustafa estis eltrinkinta la kruĉon, ekturniĝis lia kapo kaj bolis lia sango. Ŝanceliĝinte li iris en la ĉambron. Ekridetis lia edzino, rimarkinte lin balanciĝanta. Ekkoleris Mustafa kaj komencis bati ŝin senkompate. Pro ŝiaj vekrioj alkuris la domservisto kaj provis ŝin savi. Ekscitiĝis la ebria Mustafa, eltiris ponardon kaj trapikis la serviston mortige.


Detajpis kaj iom modifis Hans-Georg Kaiser
el Norda Prismo, 3, 1957

PS: Se iu ne pretas agi fie laŭ komando, oni enverŝas vinon aŭ brandon aŭ konfuzigas lian konscion per drogoj, poste li funkcias laŭorde, preta por ĉiu krimo, ekzemple kiel soldato en milito. Jen la instruo de tiu ĉi araba legendo. (HGK)


https://cezarkulturo.blogspot.com/