J.L. Runeberg
La birdo

Ŝi malfermis la fenestron:
Ho, se bird' mi povus esti!
Tuj mi flugus al ŝi tien,
kaptus ŝi min, donus kaĝon,
etan glason, puran akvon,
kanabsemojn, ujon plenan.

Sed mi dirus: Ne, knabino,
ho ne akvon, ho ne semon.
Sciu, via gaja birdo
trinkas ja nur ĝojolarmojn,
per kares' kaj kis' sin nutras.

detajpis Hans-Georg Kaiser
el Norda Prismo, 3, 1957


PS: Wel, brazila poeto, pri la poemo rimarkis, ke ĝi ne estas rimita poemo. Mi pretervidis tion, ĉar la poemo estas tiom fajnsente verkita, sed Wel pravas!

Krome li skribas: "Saluton! Se oni pensas poeton (poetan voĉon) dirantan ĉion, de la unua linio ĝis la lasta, la poemo sencoĝustas, laŭ mi. En la dua strofo jam li tute ŝanĝiĝas en sian homan naturon (ne plu volas imagi sin mem birdon) por do peti de ŝi kareson kaj kisojn."

Jes, Wel, vi tute pravas. Nun, ankaŭ mi komprenas la poemon pli bone. (HGK)


https://cezarkulturo.blogspot.com/