F.Faulhaber
LA NACIISMA VIRUSO
Lundon matene. Mi forlasas mian loĝejon por iri al la laboro. Sur la ŝtuparo haltigas min mia najbarino. Post reciproka saluto ŝi demandas kun malgaja mieno: „Nu, kion vi diras pri tio?“
„Pri kio?“
„Pri tiu katastrofo.“
„Pardonu“, mi diris, „mi ankoraŭ ne legis la matenan ĵurnalon.“
„Cu vi do ne aŭskultis la novajojn hieraŭ vespere kaj hodiaŭ matene?“
„Jes, mi aŭskultis, sed pri katastrofo mi nenion aŭdis. Temis kiel kutime pri la situacio en Kongo, pri sporto kaj pri la vetero. Ĉi momente plej rekte interesas min la vetero, ĉar mi devas labori eksterdome: matene brilos la suno, sed posttagmeze pluvos. Mi do kunprenis mian pluvosurtuton, sed pri katastrofo...“
„Mi parolas pri la interlanda piedpilka konkurso de hieraŭ“, ŝi diris malpacience, „ĉu vi ne aŭdis, ke ni malgajnis?“
„Mi aŭdis la rezulton de tiu konkurso, sed... vi diras, ke vi malgajnis? Mi ne sciis, ke viaj edzo kaj filo partoprenis en tiu dekunuo.“
„Ne, sinjoro!“ ŝi preskaŭ kriis malespere, „kompreneble nia lando! Imagu: 6 – 0!“
„Ĉu tio estas katastrofo? El du dekunuoj ja nur unu povas gajni, se ili almenaŭ ne ludas egale! Ĉu la mondo ne havas pli gravajn zorgojn...?“
„Sed, estas niaj, nialandanoj, kiuj malgajnis! Komprenu do!“ ŝi insistis.
„Nu, kian diferencon tio faras? Ja ĉiam gajnas la pli aŭ plej lertaj! Ĉu la gajnintoj apartenas al nia aŭ al alia lando, estas al mi indiferente! La ĉefafero estas, kiel ili ludas. Kaj la gajnintoj ludis bonege, laŭ mia opinio.“
„Ba!“ ŝi diris indigne, „ĉu vi estas vera samlandano?“
„Mi estas via samlandano, sed mi ne komprenas, kiel tio rilatas al dek unu piedpilkuloj, ĉu nialandaj aŭ alilandaj.“
„Nu, tiukaze vi estas vera strangulo! Almenaŭ via edzino estos ĉi semajne pli feliĉa ol mi!“
„Kial?“ mi demandis mire.
„Car ĉi tiu semajno estos malplezura por mi. Tion mi jam nun scias, ĉar mia edzo tiom seniluziiĝis, kiam li aŭdis la rezulton, ke li ĉesis mangi, li ŝovis sian teleron flanken, silentis la tutan vesperon kaj frue enlitiĝis. Dum la tuta semajno li estos murmurema kaj kverelema. Jen, mia perspektivo!“
„Kaj... kion diris la kuracisto?“ mi demandis.
„La kuracisto...?“
„Jes, ĉu vi ne vokis la kuraciston pro tiu malnormala konduto de via edzo?“
„Kial? Li ja ne estas malsana!“
„Korpe verŝajne ne, sed mense eĉ tre grave! Li suferas piedpilkiton ŝovinisman, kiel oni nomas tion latine. Mi sincere konsilas al vi sendi lin al kuracisto. Lia konduto ja ne estas normala! Kiel sanmensa homo povas tiel ekscitiĝi, koleri, furiozi pri tia bagatelo!“
„Bagatelo, vi diras? Sinjoro, legu la ĉi-matenan ĵurnalon! Ĝi nomas la rezulton hontindaĵo por nia lando! Ĉu vi opinias, ke ankaŭ tiuj ĵurnalistoj estas malnormalaj?“
„Jes, almenaŭ koncerne interlandajn sportkonkursojn“, mi trankvile respondis. „Pro ilia skribado la homoj ĝenerale pli kaj pli fariĝas naciisme malsanaj. Pli ol unu internacia konkurso jam finiĝis per batalo inter la gajnintoj kaj la malgajnintoj, al kiu eĉ la publiko partoprenis, kun polico, vunditoj kaj malsanulejo kiel sekvoj. Nekompreneble, ĉar aliflanke oni volas unuigi la homaron, celadas al eŭropa, eĉ tutmonda federacio de ŝtatoj kaj parolas pri interfratiĝo de popoloj – per la sporto!“
„Vi do ne ĝojas, kiam niaj samlandanoj gajnas?“
„Aŭskultu, sinjorino: mi ŝatas rigardi bonan konkurson. Se miaj samlandanoj gajnis, mi ĝojas, sed ne pro tio, ke ili estas miaj samlandanoj, nur ĉar ili pli bone ludis. Se gajnis la alilanda dekunuo, mi ĝojas pro la sama motivo, ĉar ja temas ne pri lerteco de tuta nacio, sed nur de dek unu homoj.
„Sinjoro“, ŝi diris, „ne diru tion al mia edzo, ĉar li kapablus strangoli vin pro tiu opinio!“
Mi estis ridegonta: ĉi tiu familio grave lasas sin regi de sia pasio!
„Mi estos singarda“, mi diris, „mi ne parolos al li pri tio, almenaŭ ne en ĉi tiu semajno, kiam li, laŭ via diro, estas danĝera. Sed sekvu mian konsilon: konsiliĝu kun via kuracisto.“
Kaj enpense mi aldonis: „kaj iru kun li, ĉar ankaŭ vi bezonas kuraciston.“
Kaj mi daŭrigis mian vojon. Mi komprenis, ke tiun tagon ekzistas nur unu temo de konversacio: la hieraŭa piedpilka konkurso. Kaj veninte en mian laborejon, mi tuj konstatis la saman spiritostaton, ne nur inter simplanimaj homoj kiel mia najbarino, sed ankaŭ inter tiuj, kiujn oni kalkulas al la klerularo... Kion kuracisto dirus pri tio?
Kaj mi profundiĝis en malgajajn pensojn: Ĉu nia propagando por la zamenhofa ideo ankoraŭ havos sukceson en tiu ĉi freneziĝanta mondo? Kiel varbi tiajn homojn al lia idealo eĉ en ĝia plej simpla formo, la „interna ideo“? Prave iu kamarado parolis en nia Karlsruha Kongreso pri la „naciisma viruso“. Efektive la naciismo estas speco de viruso, kiu trapenetras eĉ la plej dense teksitan filtrilon. Lia konstato memorigis min pri ĉi supra vere okazinta historio. Kaj ĝi ne estas unika. Milojn da homoj kaptas tiu viruso dum tiaj konkursoj, kiuj kelkfoje kaŭzas interbatalojn... pro la honoro de la nacio!
skanis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser
el ESPERANTA MOZAIKO de F. Faulhaber
cezarkulturo.blogspot.com
Sign-in to write a comment.