Hans-Georg Kaiser
Blua birdo


Birdo blua
flugas alte
kaj senbrue
svinge blue.

Kia ĝuo
flugi kune
kun vi, birdo,
kaj subsune.

Florebria
birdo mia,
kompreneblas
ĝojo via!



https://cezaroriginaloj.blogspot.com/