Meksikurbo: En Meksiko la kadavroelmetejoj estas tro malgrandaj por la multaj viktimoj de la ĉiam kreskanta perforto.

Fonto de la foto: Francisco Guascox/Imago



Klaus Ehringfeld

Tro da murdoj – homkadavroj en Meksiko konservataj per fridigaj konteneroj en kamionoj

La loĝantoj de Tlajomulco post kelkaj tagoj estis sataj pri la dolĉece mordanta fiodoro. Odoris laŭ morto en la loko, ĉirkaŭ duonon de aŭtohoro malproksime de la meksika metropolo Guadalaharo. La loĝantoj havis suspekton. En la urboparto Paseos del Valle en Meksikurbo parkis jam dum longa tempo fridiga kamiono. Rigardo en la remorkon montris efektive la kaŭzon de la fiodoro: Tie troviĝis 273 homkadavroj deponitaj de la justicinstanco de l' federacia ŝtato Jalisko.

Pro tute ne plu kontrolebla perforto la jurmedicinaj institutoj estas tro ofte pretendataj. 180 murdoj ĉiumonate averaĝe estas deliktataj en la federacia ŝtato. Preskaŭ ĉiuj havas rilaton al la organizita kriminaleco. Novan kadvroelmetejon oni konstruas, sed ĝi estos preta nur fine de oktobro de la jaro 2018.


Tial Luis Cotero, la eksdirektoro de la Jurmedicina Instituto de Jalisko (IJCF), havis la ideon lui kamionojn kaj restadigi la senvivajn korpojn ĝis kiam ekzameno eblos. Sed, ĉar la kadavrokamiono kun sia horora ŝarĝaĵo neniam ie estis bonvenigata, la jurinstancoj parkis ĝin foje tie kaj tie. "Meksiko denove superatutis sin mem pri makabra surrealismo", diris la verkisto Jorge Zepada Patterson. „La karteloj murdas pli rapide ol la instancoj povas konstrui kadavrajn elmetejojn.“

Pasintece la instancoj simple forbruligis la kadavrojn, kiuj ne identigeblis, se ne parencoj serĉis ilin. Sed jam du jarojn devigas leĝo pri tio ĉiam obdukcii la kadavrojn, se estas suspekto pri krimo.

Pri hororaj situacioj, tiaj, kiaj en Jalisko raportas ankaŭ la jurinstancoj en la federacia ŝtato Guerrero kun la metropolo Akapulko aŭ en Puebla, Verakruco kaj ankaŭ en Guanajuato. Ili estas la rezulto de ekscesa perforto en Meksiko, kiu ĉiam denove rompas rekordojn. La jaro 2017 estis la plej sangelverŝiga en la aktuala historio de la due plej granda lando de Latin-Ameriko. 85 murdoj – laŭ la raporto de la ŝtata statistikinstituto INEGI –ĉiutage averaĝe altigis la kvanton de la mortuloj en la pasinta jaro al 31000. Triono de la mortintoj estas vunditaj per pafoj.

En Jalisko furiozas la kartelo Jalisco Nueva Generación (CJNG). Ĝi estas debranĉigo de la Sinaloa-kartelo de „El Chapo“ Guzmán. CJNG intertempe jam validas kiel la plej potenca mafiosa organizo en Meksiko, kaj ĝi strebas kontroli ĉiujn kriminalajn negocbranĉojn.

Dume temis pasintece antaŭ ĉio pri la transporto kaj la lokaj disdonmerkatoj por ĉiuspecaj drogoj, nun jam delonge aldoniĝis aliaj deliktoj kiel la marĉando de homoj kaj la ŝtelado de bezino kaj gaso. Por tio oni spiladas la duktojn de la ŝtata naftokonzerno Pemex kaj antaŭ ĉio vendas benzinon kun granda marĝeno de profitdono. La merkato por tio pro forte altiĝintaj benzinprezoj en Meksiko estas pligrandiĝanta kaj tial laŭe vehemente pribatalata.


"Ekzistas okulfrapa ligo inter la altigo de la perforto kaj la pliigo de la benzinrabado", diris Gustavo Mohar, eksĉefo de la sekreta servo CISEN. „Ili altiĝas preskaŭ paralele.“ La sama afero ripetiĝas en multaj regionoj, kie la karteloj batalas pri la kontrolo de la drogomerkatoj“, emfazis la eksperto.

La nombro de la aktuala jaro aludas, ke en la jaro 2018 estos atingita malĝojiga rekordo. En la ses pasintaj monatoj de la aktula jaro oni murdis 16 400 homojn. Julio estis la plej mortiga en la historio de Meksiko, oni murdis 2599 homojn en tiu monato.

Luis Cotero-n, la direktoron de la Jurmedicina Instituto en Jalisko oni maldungis pro la kadavrokamiono. Cetere, ankaŭ Cotero mem serĉas sian filinon, kiu malaperis antaŭ du monatoj. Eble ankaŭ ŝi troviĝas en unu el la fridigaj konteneroj de kamiono.

tradukis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser
el la gazeto OVZ, septembro, 2018

https://cezartradukoj.blogspot.com/