Jens Kassner
La ombro de la identecoPri senco kaj sensenco de nocio inflaciece uzata
La lebana pentristino kaj verkistino Etel Adnan plenkreskiĝis kiel filino de grekino kaj de oficiro de la otomana armeo kun la greka kaj turka kiel gepatraj lingvoj en arabe kaj france influata medio. Sed je la unua fojo – tiel ŝi raportas en artikolo de la gazeto „Lettre International“ – oni demandis ŝin dum la studado en Usono, kiel ŝi difinas sin mem. Post la unua surprizo, tiel raportis la denaksa kosmopolitino, ŝi tute bonfartis aparteni al certa grupo.
Identa oni nomas ion, tiel oni lernas tion en matematika instruhoro, se du aŭ pli aferoj aŭ aĵoj estas kongruaj, nedistingeblaj. Por homoj tio saĵne ne uzeblas facile. Eĉ unu-ovolaj ĝemeloj ne estas tute identaj. Tamen la nocio ĝuste havas kvazaŭ altan konjunkturon en politikaj debatoj. La „Identeca Movado“ estas nur precipe cerbofrapa esprimo pri tio. Ekde la komenco de la jarcento aktivas en Francio la generacio „Génération identitaire“, ekde la jaro 2012 ĝi havas en Aŭstrio kvazaŭ branĉon, kaj ekde la jaro 2014 en Germanio. La germana identeca movado estas klasifikita de la oficejo por la protekto de la konstitucio kiel ekstreme dekstra kaj tial observata. En la urbo Halle ili havas proksime de la Ŝtonpordega universitata konstruaĵa komplekso specon de neoficiala ĉefstabejo.
Kio estas tiom malaprobinda je grupiga ŝirmo, kaj tiukaze, se ĝi eĉ estas disvastigata de individuisme prezentiĝantaj junaj homoj tute sen batalbotoj kaj Thor-Steinar- vestoj? Eĉ la centra tezo de la etnopluraleco devus ŝajni nesuspektiga por liberaluloj.
Kion oni povus havi kontraŭ tia pluraleco? Oni pledas ja por laŭdire paca kaj samrajigita apudeco de la popoloj, sed certe ne por ties kuneco. La etna aparteneco estas unuavica, egale laŭ kiuj ajn kriterioj oni difinas ĝin. La popoloj estu disspecigitaj akurate precize laŭ regionoj. Kiel tio montriĝas en la praktiko oni povas studi je la speciala historio de la militoj ĝis nun plu postefikanta en la disfalanta Jugoslavio post la jaro 1990. Saša Stanišic emfaze priskribas en sia unua romano „Kiel la soldato riparas la gramofonon“ la brutalan tragedion, kiel la nacia frenezo el ĝistiamaj najbaroj faris ĝismortajn malamikojn kaj eĉ disŝiris familiojn.
Kion oni povus havi kontraŭ tia pluraleco? Oni pledas ja por laŭdire paca kaj samrajigita apudeco de la popoloj, sed certe ne por ties kuneco. La etna aparteneco estas unuavica, egale laŭ kiuj ajn kriterioj oni difinas ĝin. La popoloj estu disspecigitaj akurate precize laŭ regionoj. Kiel tio montriĝas en la praktiko oni povas studi je la speciala historio de la militoj ĝis nun plu postefikanta en la disfalanta Jugoslavio post la jaro 1990. Saša Stanišic emfaze priskribas en sia unua romano „Kiel la soldato riparas la gramofonon“ la brutalan tragedion, kiel la nacia frenezo el ĝistiamaj najbaroj faris ĝismortajn malamikojn kaj eĉ disŝiris familiojn.
Alia libro, ankaŭ debuto de sukcesa fininto de la Germana Literaturinstituto Lepsiko nomiĝas: „La ruso estas homo, kiu amas betulojn“. Ĉifoje jam la titolo aludas, ke temas pri la persona serĉo pri en- kaj alordigo. La romanheroino Maŝa ne estas identa kun la aŭtorino Olga Grjasnova, sed havas kelkajn komunecojn kun ŝi. Ŝi estas rusa judino el Azerbajĝano, kiu venis kiel infano al Germanio, pli poste ŝi studis arabistikon. Maŝa malsukcesis je la devigo devi difini sin. Sed Grjasnova, edzinigita kun siriano, apartenas nun kiel Stanišic aŭ Ilija Trojanov kaj Feridun Zaimoglu al la plej gravaj voĉoj de la germanlangva (!) literaturo. En aliaj, malpli lingve bazitaj kulturbranĉoj ol la literaturo, la deveno eĉ malpli ludas rolon.
Eblas, ke ekzistas foraj insuloj, en kiuj la „propreco“ deklamata de la identeculoj ankoraŭ iel parte estas konstatebla. En Eŭropo tiel, kiel en la kontinentaj partoj de Ameriko, tio estas aŭdaca konstruo fiksi nemiksitajn kulturojn, kiuj tiel laŭdire ekzistas ekde pratempoj. La moroj kaj ankaŭ la dialektoj inter diversaj germanaj regionoj estas tre diversaj, dume ne nur ekde la ciferecigo de l' mondo kvazaŭ tutmonde konstateblas grandaj kulturaj komunaĵoj. Eĉ tielnomataj dekstraj rokbandoj uzas muzikajn modelojn, kiuj devenas el la afrik-usona tradicio.
Leviĝas la demando, kial identeco unuavice aŭ eĉ ekskluzive estu konkludata el iuj etnaj precipaĵoj. Por ĉiu individuo en la ĉiutaga vivo estas ja pli grava la simpla diferencigo inter ino kaj viro, tiel kiel aliaj seksaj identecoj kaj certa seksa orientiĝo. Ne malpli grava estas la socia deveno kaj la profesio, la interesoj kaj emoj. Ĉu pianistino el Lepsiko ne havas pli da komuneco kun japana kolegino ol kun sia loĝeja najbaro, kiu ŝatas la rokbandon Frei.Wild. (Libera.Sovaĝa)
En sia intervjuo kun la radioelsendejo Deutschlandfunk diris Olga Grjasnova: „Jen mia deveno el edukcivitana hejma medio. La deveno, ke mia patrino estas muzikinstruistino kaj, ke ĉe ni estis tre grava nur la klasika muziko, sed popmuziko preskaŭ tute ne eksonis. Ĉu tio estas mia deveno? Aŭ ĉu estas la fakto, ke mi estas naskita enAzerbajĝano? Kion gravan diras tiu biografia detalo pri mi? Lastfine preskaŭ nenion.“
Identeco ne estas malbona afero. Tiom longe, kiom ĝi ne estas popolece malvastigita. La dekstre radikala pritranĉo de la nocio havas nenion unuigan, nenion, kio kreas komunecon. Ĝi disigas kaj diferencigas, ĝi translimigas kaj kondukas al malamo – ĝis la genocido.
tradukis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser
el la germana gazeto OVZ
el la germana gazeto OVZ
https://cezartradukoj.blogspot.com/
Sign-in to write a comment.