Ho, amata Aŭgustin'
teksto kaj muziko el Aŭstrio
Ho, amata Aŭgustin',
Aŭgustin', Aŭgustin',
jen do la fin'.
Mono for, ino for,
ĉio for,
ĉio for.
Ho, amata Aŭgustin',
jen do la fin'!
Ho, amata Aŭgustin',
Aŭgustin', Aŭgustin',
jen do la fin'.
Vestoj for,
ir-verg' for,
ĉio for,
ĉio for.
Ho, amata Aŭgustin',
jen do la fin'!
tradukis Hans-Georg Kaiser
Gloso: ir-vergo = lambastono
Rimarkoj
Temas en la kanto pri Markus Augustin (1643 - 1685 en Vieno). Li estis kantisto, sakfajfisto, kaj improvizversa baladopoeto. Li fariĝis internacie fama pro la supra kanto pri li mem.
Adeptoj de la usona blovorkestra rokbando "Blood Sweat & Tears" konas la kanton ankaŭ el la titolo: "Spinning Wheel", kie ĝi aŭdeblas kiel improvizaĵo je la fino de la verva muzikaĵo. (HGK)
La muzikhorloĝo "Harlekino" kun la melodio de la Aŭgustin'-kanto.
https://cezarmuziko.blogspot.com/
Sign-in to write a comment.