Por la diĝita ekonomio markabloj estas nerezigneblaj, por teroristoj kaj la militistaro male al tio interesaj celoj. Ĉe konektĉeso minacas la tutmonda kolapso. (Ilustraĵo de Eva Revolver)
Frank Lassak
Delikata drato
La informsocio havas kalkanon de Aĥilo. Ĝi troviĝas sur la grundo de la oceanoj – tie, kie pulsas la vejnoj de la interreto: la profundmaraj kabloj. Pli ol 420 de la kondukiloj kun longoj ĝis 30 mil kilometroj formas grandan parton de la tutmonda datuma infrastrukturo. Ili kunligas insulojn kaj kontinentojn de Gronlando ĝis Fajrolando, de Virginio ĝis Bilbao.
Tra la kabloreto ampleksanta 1,3 milionojn da kilometroj sur la maraj grundoj torentas 99 procentoj de ĉiuj datumaj sendaĵoj – kaj multe da mono. Laŭ la taksado de la usona emisia banko estas transigataj per la interreto ĉiutage sumoj kun la grandego de ĉirkaŭ dek bilionoj da dolaroj. Kaj ankaŭ la interbanka servo Swift kun ĉiutage 15 milionoj da transigoj tuj devus ĉesigi siajn servojn sen la markabloj. Koncize dirate: se la la kondukliloj ne plu funkcius minacus senpere la kolapso de la tutmonda ekonomio.
Alternativa plano ne ekzistas. La gigantoj el la financ-kaj krudmaterialaj sektoroj konsistantaj el la tutmonda komerco kaj el internaciaj servoj jam delonge forigis la analogan teknikon aŭ neniam uzis ĝin. Por la tempo kaj la datumkvantoj de la diĝita ekonomio ili neniel estus uzeblaj. Ankaŭ la satelita komunikado ne povus anstataŭi la kablan infrastrukturon.
Tial la moderna komunikado unuavice fidas pri redundanco. Se ekzemple en la Atlantiko kablo havas damaĝon, sekve de submara tremado aŭ per kunpuŝiĝo al trenreto aŭ tial, ĉar ŝarko tramordis ĝin – fluas la datuma trafiko per unu el la aliaj submaraj kondukiloj, kiuj kunligas Amerikon kaj Eŭropon.
Oftaj perturboj
Tiaj ĉirkaŭkondukoj ĉiam denove necesas; dum jaro okzas pli ol cent perturboj. Entreprenoj kie TE Subcom en Usono, Alcatel en Francio aŭ NEC en Japanio, kiuj instalas markablojn kaj riparadas ilin, jam dum kelkaj jaroj havas plenigitajn komisiolibrojn, raportas Emily Aubry en la tv-elsendo „Malfermite prezentate“ de ARTE.
La mendoj povus altiĝi saltece: Je decembro de la jaro 2017 prezentis Siro Stuart Peach, ĉefo de la Britlanda Stabo, alarmigan studon. Laŭ la raporto estus relative simple tratranĉi la nervokondukilojn de la interreto kaj per tio tute bloki la diĝitan ekonomion. „Nek en la profundaj maroj nek en la bordoregionoj la kondukiloj estas bone sekurigitaj“, avertas Peach. Ankaŭ la bordaj stacioj sen multe da laboro estus saboteblaj. Krome la vojoj de la markabloj estus tute facile troveblaj en la interreto.
Pri la konsisto de la markabloj
Bone enpakitaj en la kerno de dek centrimetrojn dikaj kondukiloj troviĝas la vitrofibroj de vazelino ĉirkaŭataj en kupra tubo. Tiu tubo estas ĉirkaŭata de tavolo polikarbonata, kiun tavolo aluminia protektas kontraŭ akvo. Tiu tavolo estas plifortigita per ŝtaldrato, kiu ricevas stabilecon per la poliestera bendo Mylar kaj per polietilenprotekta tavolo.
https://popularscienco.blogspot.de/

Kiom facile – tion montras okazaĵo antaŭ kvin jaroj en la Mediteraneo: Je marto de la jaro 2013 tiris la egipta mararmeo antaŭ la havenurbo Aleksandrio tri skafandristojn el la akvo. La viroj damaĝigis la Sea-Me-We-4-kablon. Tra la 20 mil kilometrojn longa vitrofibra kablo fluas inter Eŭropo kaj Singapuro triono de la internacia datumkvanto de Egipto. Samtempe oni sabotis tri pliajn kablojn en la regiono: IMEWE, kiu kunligas Eŭropon ekde Aleksandrio kaj Suezo kun Barato. TE-NORD, kiu kunligas Egipton kun Eŭropo kaj EIG, kiu estas plia kondukilo inter Eŭropo kaj Barato.
„La efikoj estis konsiderindaj“, rimarkis Doug Madory, analizisto por la reta strukturo ĉe la IT-konzerno Oracle Dyn. La tielnomata Aleksandrio-evento, kies kaŝaj iniciantoj ĝis nun ne estas konataj, kaŭzis ĉe kelkaj retaliraj provizistoj en Proksima Oriento kaj en la suda Azio perturbojn. „En Pakistano la interreto dum kelkaj tagoj estis komplete malfunkcianta“, sciigis Madory.
Pezaj ekipaĵoj
„Por atakoj al la submaraj infrastrukturoj de la interreto sabotistoj devas uzi nek specialŝipojn nek subakvajn robotojn“, diris Matiaso Ŝulce, specialisto por perreta sekureco ĉe la fondaĵo Scienco kaj Politiko (SWP) en Berlino. „Certe la fizikaj damaĝoj, kiujn kaŭzas tiaj agadoj, rapide estas forigeblaj.“ Pli laborintensaj kaj multekostaj estas la riparoj de markabloj sur la maraj grundoj. Sed por detrui tiujn, „oni bezonas pezajn ekipaĵojn“ laŭ Ŝulce.
Kelkaj modernaj militŝipoj havas por tio la necesajn ekipaĵojn sur la ŝipo. Jam dum kelkaj jaroj la NATO-armeo lokalizas kaj en la Atlantiko kaj Norda- kaj Balta Maroj ĉiam denove rusajn submarŝipojn. Precipe atentofrapaj estis ties veturoj en la norda Atlantiko inter Gronlando, Islando kaj la Britaj Insuloj. Tie kuŝas multaj kabloj, kiuj havas strategian gravecon por la komunikado inter Eŭropo kaj Usono.
Altrangajn usonajn militistojn kiel subadmiralon Frederick J. Roegge tio pli kaj pli maltrankviligas: „Mi demandas min ĉiutage, kion la rusoj faras sur la margrundo“, jen citaĵo de la komandanto de la pacifika submarŝipa floto en la studo de la britlanda stabo.
La fakgazeto respondis la demandon je la pasinta septembro de la mararmea fakgazeto „Covert Shores“ en raporto pri la rusa spionŝipo „Yantar“. Tiu ŝipo entenas du homportantajn minimumajn submarŝipojn, kiuj povas atingi profundojn de pli ol 6 mil metroj. Sufiĉe profunde por ekzemple tratranĉi markablojn sur la grundo de la Atlantiko. Je oktobro de la jaro 2016 oni observis la ŝipon „Yantar“ en la Mediteraneo antaŭ Cipro – do en regiono kun alta denseco de markabloj. Jaron antaŭe la ŝipo krozis antaŭ Guantanamo. La usona militista bazo en Kubo nepre devas uzi la komunikadon per markabloj.
Spionoj sub la marsurfaco
SWP-eksperto Ŝulce nomas tri eblajn kaŭzojn por la pli forta prezento en la mondomaroj. „La rusa mararmo povus esplori margrundojn kaj surmapigi kablojn, kiuj kuŝas margrunde. Tio estus la plej paca maniero. Aŭ: La rusa sekreta servo serĉas metodojn, kiel sekrete konektigi kablojn.“ Tre malverŝajne tio ne estus. „Kun certeco ekde la malkovroj de Edward Snowden, kiam konatiĝis, ke sekretaj servoj en Usono faras la samon.“
Tria ebleco: La rusa armeo trejnas atakojn kontraŭ submarkabloj. „Per tiaj atakoj“, verkas Ŝulce, „Ruslando en serioza okazo konsiderinde trafus la komandocentron de l' NATO.“
tradukis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser
el la tv-a programgazeto ARTE
„La efikoj estis konsiderindaj“, rimarkis Doug Madory, analizisto por la reta strukturo ĉe la IT-konzerno Oracle Dyn. La tielnomata Aleksandrio-evento, kies kaŝaj iniciantoj ĝis nun ne estas konataj, kaŭzis ĉe kelkaj retaliraj provizistoj en Proksima Oriento kaj en la suda Azio perturbojn. „En Pakistano la interreto dum kelkaj tagoj estis komplete malfunkcianta“, sciigis Madory.
Pezaj ekipaĵoj
„Por atakoj al la submaraj infrastrukturoj de la interreto sabotistoj devas uzi nek specialŝipojn nek subakvajn robotojn“, diris Matiaso Ŝulce, specialisto por perreta sekureco ĉe la fondaĵo Scienco kaj Politiko (SWP) en Berlino. „Certe la fizikaj damaĝoj, kiujn kaŭzas tiaj agadoj, rapide estas forigeblaj.“ Pli laborintensaj kaj multekostaj estas la riparoj de markabloj sur la maraj grundoj. Sed por detrui tiujn, „oni bezonas pezajn ekipaĵojn“ laŭ Ŝulce.
Kelkaj modernaj militŝipoj havas por tio la necesajn ekipaĵojn sur la ŝipo. Jam dum kelkaj jaroj la NATO-armeo lokalizas kaj en la Atlantiko kaj Norda- kaj Balta Maroj ĉiam denove rusajn submarŝipojn. Precipe atentofrapaj estis ties veturoj en la norda Atlantiko inter Gronlando, Islando kaj la Britaj Insuloj. Tie kuŝas multaj kabloj, kiuj havas strategian gravecon por la komunikado inter Eŭropo kaj Usono.
Altrangajn usonajn militistojn kiel subadmiralon Frederick J. Roegge tio pli kaj pli maltrankviligas: „Mi demandas min ĉiutage, kion la rusoj faras sur la margrundo“, jen citaĵo de la komandanto de la pacifika submarŝipa floto en la studo de la britlanda stabo.
La fakgazeto respondis la demandon je la pasinta septembro de la mararmea fakgazeto „Covert Shores“ en raporto pri la rusa spionŝipo „Yantar“. Tiu ŝipo entenas du homportantajn minimumajn submarŝipojn, kiuj povas atingi profundojn de pli ol 6 mil metroj. Sufiĉe profunde por ekzemple tratranĉi markablojn sur la grundo de la Atlantiko. Je oktobro de la jaro 2016 oni observis la ŝipon „Yantar“ en la Mediteraneo antaŭ Cipro – do en regiono kun alta denseco de markabloj. Jaron antaŭe la ŝipo krozis antaŭ Guantanamo. La usona militista bazo en Kubo nepre devas uzi la komunikadon per markabloj.
Spionoj sub la marsurfaco
SWP-eksperto Ŝulce nomas tri eblajn kaŭzojn por la pli forta prezento en la mondomaroj. „La rusa mararmo povus esplori margrundojn kaj surmapigi kablojn, kiuj kuŝas margrunde. Tio estus la plej paca maniero. Aŭ: La rusa sekreta servo serĉas metodojn, kiel sekrete konektigi kablojn.“ Tre malverŝajne tio ne estus. „Kun certeco ekde la malkovroj de Edward Snowden, kiam konatiĝis, ke sekretaj servoj en Usono faras la samon.“
Tria ebleco: La rusa armeo trejnas atakojn kontraŭ submarkabloj. „Per tiaj atakoj“, verkas Ŝulce, „Ruslando en serioza okazo konsiderinde trafus la komandocentron de l' NATO.“
tradukis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser
el la tv-a programgazeto ARTE
Pri la konsisto de la markabloj
Bone enpakitaj en la kerno de dek centrimetrojn dikaj kondukiloj troviĝas la vitrofibroj de vazelino ĉirkaŭataj en kupra tubo. Tiu tubo estas ĉirkaŭata de tavolo polikarbonata, kiun tavolo aluminia protektas kontraŭ akvo. Tiu tavolo estas plifortigita per ŝtaldrato, kiu ricevas stabilecon per la poliestera bendo Mylar kaj per polietilenprotekta tavolo.
https://popularscienco.blogspot.de/
Sign-in to write a comment.