La sonĝo de Ĝuang Dsi
Li sonĝis, ke li estas papili'
flirtanta blu-etere kun pasi',
ebria pro l' odor' de sunmatenaero,
jen ĝoj', plezur' en papilia sfero!
Eĉ ne imagis dum sekundo li,
ke estus hom' li en vizi'.
Kaj kiam li vekiĝis lite,
nun kiel hom', li pensis tamen spite:
Mi scius tre volonte tion ĉi:
Ĉu mi nur sonĝis esti papili'?
Kaj poste ekridetis li pri si:
Ja kiel scii, ĉu mi estas Ĝuang Dsi
ĉu Ĝuang Dsi en sonĝ' de papili'...?
tradukis Hans-Georg Kaiser
Mascha Kaléko
Der Traum de Tschuangtse
Ihm träumte einst, er wär ein Schmetterling,
Der flatternd durch den blauen Äther ging,
Berauscht von Duft und Morgenluft und Sonne.
Das Leben war die reinste Falterwonne!
Es fiel ihm nicht einmal im Traume ein,
Er könnte jemals jemand anders sein.
Als er jedoch in seinem Bett erwachte,
War er durchaus kein Schmetterling und dachte:
Ich wüßte gar zu gern, wie sich das reimt!
– Wie, wenn von dem „Erwachen“ ich erwachte?
Dann lächelte er leise vor sich hin:
Wie weiß ich nun, ob ich der Tschuangtse bin
Oder nur „Tschuangtse“, den der Falter träumt…?
Dann lächelte er leise vor sich hin:
Wie weiß ich nun, ob ich der Tschuangtse bin
Oder nur „Tschuangtse“, den der Falter träumt…?
Se mi rigardas la aferon ĝuste, troviĝas neniu
rekonilo, per kies helpo mi sendube povus
difini, ĉu mi estas maldorma ĉu sonĝanta.
La vizioj de la sonĝo kaj la travivaĵoj de
mia stato dum maldormo similas tiom,
ke ili konfuzas min kaj mi efektive ne scias,
ĉu mi sonĝas en tiu ĉi momento ĉu ne.
(de la franca filozofo Descartes)
rekonilo, per kies helpo mi sendube povus
difini, ĉu mi estas maldorma ĉu sonĝanta.
La vizioj de la sonĝo kaj la travivaĵoj de
mia stato dum maldormo similas tiom,
ke ili konfuzas min kaj mi efektive ne scias,
ĉu mi sonĝas en tiu ĉi momento ĉu ne.
(de la franca filozofo Descartes)
Ligo: Kaloĉaj: La sonĝo de Ĝuang Dzi (rimpoemo)
Sign-in to write a comment.