Fantomarbaro Nienwald - Balta Maro
Tania Blixen
La tri elementoj
La tero estas la laŭhoma inter la elementoj, la aero la dia, la maro la diablo. La tero estas ŝanĝebla kaj oni ŝanĝis ĝin, novaj plantoj plenkreskiĝis, novaj tertavoloj elformiĝis, la malnovaj arbaroj falis kaj novaj ekestis, la tero estis kultivata, iliajn arbarojn oni maldensigis, oni disdividis ĝin kaj ĝi doniĝis en la manojn de la homoj. La ĉielo kaj la maro estas eternaj kaj neŝanĝeblaj, niaj spuroj sur la ondoj jam en la sekva momento estos forigitaj, kaj je tiu mateno * la maro etendiĝas kiel en la unuaj tagoj de la vivo, car la nebuloj malpliiĝas. Pro sia eterna, alta klareco la aero estas la simbolo por ĉio glorlevata, pura kaj beata; pro sia eterna maltrankvilo la maro estas simbolo kaj esprimo de la elbarigiteco, de la sopiranteco, de la demona, de la eterne nekonstanta. La grando de la tero evidentiĝas per sia granda diverseco, tiu de la maro kaj tiu de la aero per siaj unuformecoj, sed la aero ŝajne estas sengrunda paco, la maro sengrunda kaj senfina maltrankvileco. En la mondo, en kiu ni vivas, la ĉielo, la tero kaj la maro estas fratoj, nedisigeblaj, unuaĵo kaj tamen triopo, miksitaj en eterna kaj dia harmonio, sed ĉeokaze, je someraj vesperoj kaj je alte klaraj printempaj tagoj, supersonas la voĉo de la aero tiujn de la aliaj, kaj la voĉo de la maro kaj tiu de la tero ŝajnas esti subsonoj en ties ĉielaj melodioj; je someraj tagoj kaj je aŭtunaj vesperoj ni aŭskultas la kantojn de la tero; dum stormaj sunsubiroj unuigas la maro la voĉojn de siaj fratoj tero kaj aero kun sia propra, kaj ni aŭskultas tremante la muzikon de ties potenca koro.
Tiu tekstparto, kies titolon ni aldonis mem, troviĝas en la rakonto „La ermitoj“ de Tania Blixen.
tradukis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser el la germanlingva rakontaro „Fantomĉevaloj“, kiu estis tradukita laŭ la danlingva eldono „Efterladte fortaellinger“
* en la mateno de la rakonto mem (D+HGK)
http://cezartradukoj.blogspot.de
Sign-in to write a comment.