Pasis ĝuste nur monato, de kiam tremis la tero en Meksiko kaj centoj da homoj mortis sub la fragmentoj de iuj konstruaĵoj – ĝis komenciĝos en Meksiko la tradicia Tago de l' Mortintoj, la Dia de Muertos. Ĉiujare fine de la rikoltotempo je la 31-de oktobro la mortintoj venas kiel vizitantoj el la transmondo, por festi kun la vivantoj ĝojan revidon kun muziko kaj danco. Sed jam dum la tagoj antaŭ la solenaĵoj la meksikanoj sin preparas por tiu tago, kiu estas ĉio krom funebra. Ili ŝminkas siajn vizaĝojn kaj gloras per siaj buntaj vestoj „La Catrina-n. La terura Katrina montras sin kiel dama figuro kun granda ĉapelo, magra korpo kaj noble eleganta robo. Ŝi fariĝis nova simbolo de tiu festotago tiom grava en Meksiko.
tradukis Dorothea & Hans-Georg Kaiser el gazeto OVZ, 24.10.2017
https://popularscienco.blogspot.com/
Sign-in to write a comment.