Jürgen Kleindienst
Stilo kaj demandoj



De tempo al tempo – kaj ne nur en la politiko diras la malĝustuloj la ĝustan. Kaj se la ĝusta estas pentrata de falsigistoj, ni fakte jam estas ĉe Lupiro Beltraĉi (Wolfgang Beltracchi), kiu nun diris al DPA (Germana Gazetara Agentejo) la ĝustan, kvankam li faris iam ion malĝustan. La merkato, li opiniis, ofte pelis pentristojn jam en pli fruaj jarcentoj al tute certa stilo. Pro insisto de la komercistoj laŭ li ekestis „la laŭdiraj stiloj“. Tion signifas laŭ li la morton de ĉiu kreiveco.

Antaŭ ol ni nun cerbumos tro profunde pri la kunludo inter ekonomio kaj arto, ni eble memoru prefere dum momento pri tio, ke Lupiro Beltraĉi, jen la artfalsigisto-hipio, kiu ensentiĝis dum jarcentoj en la pentroteknikojn de artistoj kiel Max Ernst (Maks Serioz), Max Pechstein (Maks Peĉŝtono) kaj Henriko Campendonk, kaj kiu laŭaserte kreis la bildojn mankintajn en ties vivverkoj. Li faris tion tiel lerta, ke li kapablis kontrabandi ĉirkaŭ tricent bildojn en la artmerkaton. En la jaro 2010 lia negocmodelo fiaskiĝis, jaron poste on verdiktis lin je ses jaroj da prizonpuno.

Nun li pentras por la entreprenisto kaj artŝatanto Kristiano Zott kaj ties projekto „Kairoj. La ĝusta momento“, al kiu Beltraĉi kontribuas bildojn laŭ la stilo de la vivintaj artistoj en certaj tempoj – ekzemple tiun de Cranach, Vermeer aŭ Caravaggio. „Mi povas ĉirkaŭ cent pentristojn“, diris Beltraĉi.

Li rifuzis pentri laŭ rekonebla stilo. Kio eble havas la simplan kaŭzon, ke li ne havas iun, aŭ tiun, ke lia komisiisto ne postulas tiun de li. Tiel ni nun do denove atingis la „malican merkaton“ kaj la cirkonstancon, ke la ĝusta ĉeokaze tamen ne estas la ĝusta.

Orientturinguja Popolgazeto, la 28-an de sept.en 2017

tradukis Dorothea Kaiser & Hans-Georg Kaiser
el la periodaĵo "Elpremita" (Ausgepresst)

Gloso:
OVZ = Orientturinguja Popolgazeto

cezartradukoj.blogspot.de