http://popularscienco.blogspot.de/2013/04/thorsten-ehrenberg-la-mirakloj-de-l.html
Thorsten Ehrenberg
La mirakloj de l' printempo
La printempo alvenis, naturmiraklo, kiun ni ĝuas kiel nenion alian. Ĉie la vivo vekiĝas denove – kaj ni sentas la magion de l' plej bela tempo de la jaro.
Fine ni ree povas trempi nin en lummaron el softe sur nia haŭto tiklantaj sunbriloj, kiuj donas al ni la senton de nove vekiĝanta vigleco. Trempi en la ebriigan odoron, la dolĉan miksaĵon el violoj, siringoj kaj jasmenoj, en la longe sopiratan simfonion de nova komenco: la amkantoj de la birdoj, antaŭpariĝaj amludoj, la unuaj pepantaj paruaj idoj, la ĉiujara unua ranokoncerto. Sonebrio. Balzamo por ĉiuj sensoj, por la animo: printempo!
Suno vekiĝas nun ĉiumatene du minutojn pli frue, la lumo estas pli hela, la aero pli milda. El la lastaj neĝaj restaĵoj la krokusoj etendas forte siajn kapojn. Narcisoj ekfloras, blankaj anemonoj kaj salikaj amentoj. La unuaj fruktarbaj floroj diskrevas, atenteme disvolviĝas la folioj de la ribaj arbustoj, kiuj en ĉiuj detaloj de siaj milionoj de ĉeloj jam en la antaŭjaro kreiĝis kaj nur plu devas ŝeliĝi el la burĝonoj, por donaci al ni la delikatan tilifolian verdon. Ĉu tio ne estas miraklo, ke la filigranaj folioj dum tuta vintro eltenis tute preta en eta vaksingo, por disfaldi sin je suneca marta mateno kiel papilio?
Sciencistoj scias, ke la printempa aero havas atestitan kuracigan efikon al homoj. Tiel la kolora splendo kaj pli ol cent diversaj odorŝtofoj de herbejo havas trankviligan nervofortigan efikon al nia spirito: plantoj kiel stres-terapeŭtoj. Kaj la floroj kapablas eĉ pli: Ili avertas sin reciproke per odoroj kontraŭ manĝavidaj malamikoj kaj logas per siaj agrable odorantaj burĝonoj kaj multaj koloroj insektojn por la polenado. Ĉe tio ĉiu speco havas sian individuan koloran veston, per kiu ĝi delogas ĝuste tiujn bestojn, kiuj estas plej efektivaj por ilia polenado. Jen sekreta kodo por la insektoj, kiun ni perceptas nur kiel buntan printempan veston.
La vintro entreprenu, pro ni, lastan retiriĝan batalon per neĝatako. Nu, ĝi faru do! La homo ja tamen sentas jam tute certe: ĉesis la furiozaj vintrotagoj.
La mirakloj de l' printempo: Ni sentas, ke per la ekflorado de la naturo ankaŭ en ni io ŝanĝiĝas. Ke ĉio denove eblas. Ni ĝuas la perspektivon, ke ni baldaŭ ree povos kuri nudapiede tra la herbejoj, kuŝi sur herboj kaj sendi la vintrobluson kun la nuboj enĉiele al forpermesa vojaĝo.
Tradukis Donjo kaj Cezar
PS: La artikolon ni legis hodiaŭ la unuan fojon kaj tuj tradukis ĝin, ĉar ĝis estas elegante verkita amuza printempeseo. Dum la tradukado, mi subite pensis, ke ion tian mi ja jam mem skribis simile en poemo, certajn pensojn la leganto tie retrovos.
Cezar
Alia mondo eblas
Printempe ĝi palpeblas,
alia mondo eblas.
Florado estas kri'.
Sub arbo oni festas.
Printemp' ribelo estas,
naturrevoluci'.
Burĝonoj fine krevas,
el grizo sin eklevas,
jen kreskas eĉ esper'.
Je floroj jam palpeblas,
ke mond' alia eblas
sur nia tuta Ter'.
Printempkantistoj trilas,
muziko rebabilas,
rondiras kun la vent'.
Dum la printemp' palpeblas:
alia mondo eblas,
tutnova mond' laŭ sent'.
Sign-in to write a comment.