B.Traven
Tamen patrino
Tamen patrino
Mercedes surhavis sian nuptan robon kaj staris antaŭ la spegulo. Ŝi estis dudekjara. Naskite en Meksiko, ŝi vivis en Teksaso de kiam si havis ses monatojn. Dum kvin jaroj ŝi jam servis en hotelo kiel ĉambristino. Ŝi ankaŭ ne volis rezigni pri tiu okupo – almenaŭ provizore.
„Restu sur la seka flanko, Meĥe“, konsilis al ŝi tagon antaŭe pli maljuna sperta laborkamaradino. „Vi devas demandi nur min, la maljunan kokinon, kiu estas mi – kiu ĝis nun jam trifoje provis daŭrigi feliĉan geedzan vivon. Ĝi eĉ ne unufoje efektive sukcesis.“
Mercedes konatiĝis al Anselmo, al meksikano, kiu estis naskita en Teksaso, sur festo, kiun la meksikanoj de la urbo donis je la Tago de la sendependeco al tiu urbo. El tiu konateco dum mallonga tempo kreskis profunda amo, kiu kondukis antaŭ kvin monatoj al la fianĉiĝo. Anselmo estis ŝoforo de riĉa familio en la plej eleganta urboparto nomata „The Hill“.
La tagon de la nupto oni fiksis antaŭ tri semajnoj kaj la geedziĝo okazu en la preĝejo S-ta Maria, kiun la meksikanoj preferis.
Kaj tiam tiu tago estis veninta.
Meksikanino, vivanta en alia urboparto, venis por helpi al Mercedes ĉe la vestado.
„Mi ne povas resti dum longa tempo, Meĥe, tion vi scias. Mi devas komenci mian servon en la kafejo je la dekdua; kaj la posedanto estas malica ulo, kiu akceptas min kun infereca spektaklo, se mi aperas eĉ nur du minutojn pli poste ĉe la kuireja fenestro.“
„En ordo, Ester, mi jam preskaŭ finvestis min. Anselmo alkuros post minuto. La geedziĝon oni fiksis je la dekunua.“
„Mi scias. Rigardu, kion ni havas nun: dek minutojn antaŭ la dekunua kaj estas sufiĉe longa vojo al S-ta Maria. Kia ulo li estas, tiu via estonta bastonĉjo!“
Mercedes ĝemis. „Tro malfrue – kiel kutime. Li neniam fariĝos efektiva usonano. Li forpermesos tri tagojn, hodiaŭ, morgaŭ kaj postmorgaŭ. Je la deka kaj tridek li volis esti ĉi tie.“
„Well, dolĉulino mia, nun batas jam la dekunua. Eble li lasos vin en la kaĉo, la fripono. Ankoraŭ en la lasta minuto. Ĝuste tian impreson tio faras.“
„Ke Anselmo povus lasi min en embaraso, tio tute ne eblas. Li scias, ke mi ne povus vivi sen li, kaj ke mi mortus tuj, se li forlasus min.“
„Aĥ, fragiloj kun kremo kaj sodo!“ Li ne estus la unua kaj ankaŭ ne la lasta, kiu lastmomente ankoraŭ forsaltas. Tiaj kanajloj nomataj viroj! Eĉ ne por unu el ili oni mortu aŭ eĉ ploru. Mi devas forkuri, damne.“
Mercedas turnis siajn okulojn al Ester kaj mordis siajn lipojn.
„Mi vetas unu kontraŭ tri, ke la ŝoforo estas delire ebriega“, diris Ester kaj kaptis al ŝia retikulo. „Well, Meĥe, mi devas rapidi, unue mi devos kuri hejmen kaj transvesti min. Kiom mi malamegas tion, tiun eternan klakadon de teleroj, tasoj, tranĉiloj kaj kuleroj! Kaj dum tio mi ankoraŭ devas doni al la ŝmacantaj rapidaj manĝuloj senpagan belan rideton, eĉ se mi plej volonte volus verŝi la supon sur kapo de unu el ili. Se mi ne ridetas al la klientoj, ĉar doloras miaj ripoj kaj renoj, la ĉefo hurlas kiel lupo al mi, kaj se mi kontraŭdirus ion, li maldungus min. Nu, en ordo, dolĉulino mia; mi ne devos diri al vi, ke mi deziras al vi la tutan feliĉon surtere. Sankta Virgulino benu vin, mia kara! Adiaŭ!“
La inoj brakumis sin reciproke kaj Ester forkuris.
Mercedes restis sola en sia eta loĝejo konsistanta el du ĉambroj kaj kuirejo. Estis nun la dekunua kaj tridek. Ŝi pensis pri tio voki taksion kaj veturi al la preĝejo. Eble Anselmo atendos ŝin tie.
Ŝi kuris al la pordo; dum tio ŝiaj piedoj implikiĝis en la randon de la jupo kaj ŝi konsciigis pri sia nupta vesto. „En tiu robo“, ŝi diris al si mem, „mi ne povas iri sola en la preĝejon por tie eble malkovri, ke neniu atendas min.“ Ŝi ŝanĝis la robon tiel rapide kvazaŭ ĝi estus ekflamiĝinta.
Sur la strato ŝi faris mansignon al taksio, ŝi atingis la preĝejon, enpaŝis kaj ĉirkaŭrigardis. Kelkaj inoj, kiuj surgenuis antaŭ sanktulaj bildoj kaj preĝis, estis ĉio, kion ŝi vidis. Ŝi kuris en la sakristion, kie ŝi renkontis padre-on Justino, kiu havis la taskon edzinigi ŝin.
„Ne, filino kara“, diris la ekleziulo, „li ne estis ĉe mi kaj ankaŭ ne en la preĝejo; mi devus esti vidinta lin... Kompreneble, filino, mi scias, pri kiu vi parolas... Eble li trasuferis akcidenton aŭ liaj gemastroj devis plenumi neelŝoveblan veturon – aŭ lia mastro nepre devas forvojaĝi kaj la juna viro ne plu havis okazon sciigi tion al vi. Ne afliktiĝu, infano mia, ĉio turniĝos bone... Kompreneble, kara filino, kompreneble, je ĉiu tempo vi povos veni ĉi tien, tage kaj nokte. Mi loĝos en la malgranda domo malantaŭ la preĝejo. Vi devas nur frapi la pordon kaj mi tuj estos preta geedzigi vin. Iru kun Dio, filino, mia.“
„Mi dankas al vi, padre.“ Mercedes kisis la salutmanon de la ekleziulo kaj kuris al ŝia loĝejo.
Anselmo ne estis tie. Li ankaŭ ne montris sin, dum ŝi serĉis lin en la preĝejo.
Granda timo leviĝis en ŝi. Io devas esti okazinta, io terura. Padre Justino ja diris, ke li eventuale havis akcidenton. Ŝi denove kuris eksteren kaj enpaŝis la sekvan butikon por telefoni la domon de liaj gemastroj.
„Ne, miss“, diris vira voĉo, „la lastan nokton li ne estis en la domo..., ne, ankaŭ hodiaŭ matene je la matenmanĝo li ne estis ĉi tie. Atentu, miss, li prenis forpermeson ĝis postmorgaŭ... ne, mi ne scias pro kio. Li volis plenumi privatan aferon, li diris... bonvolu, kiel, ĉu mi komprenis vin ĝuste? Geedziĝi li volis, ĉu? Hodiaŭ, ĉu? … Ĉu tio ne estas eraro? … Tio estas la plej nova, kion mi aŭdas. Pri tio tie ĉi estas konata nenio. Ni devus scii tion. Anselmo ja delonge estas la partnero de la ĉambristino de l' sinjorina moŝto... Kiom longe? Ho, jam sufiĉe longe. En la servistaro scias ĉiuj, ke ambaŭ fianĉiĝis kaj baldaŭ geedziĝos. Mi ja nun povas perfidi tion al vi: Ambaŭ hodiaŭ forveturis por ekskurso... Ne, miss, vi parolas kun la domzorganto... Bonvolu pardoni min, mi estas vokata de la madam kaj devas fini la interparoladon... Neniu kaŭzo, mi faris volonte... Kiel, bonvolu diri, estis via nomo? … En ordo, miss, kompreneble; se vi ne deziras, ke li eksciu ion pri via telefonvoko, mi rakontos al neniu pri tio... Ne dankinde, miss. Bonan matenon!“
Mercedes supozis, ke ŝi devos renversiĝi en la malvasta telefonĉelo. Frapado je la pordo rekonsciigis ŝin. „Halo, fraŭlino – se vi volas satdormi tie, bonvolu veni unue al la bufedo kaj enskribu vin en la gastolibron. Intertempe mi povas enporti liton al vi.“
Dum ŝi lante malfermis la pordon, ŝi diris lace: „Pardonu, mister, mi jam fartas ree pli bone.“
Rimarkante la kvazaŭan mortintopalecon de ŝia vizaĝo, la drogisto ŝanĝis sian paroltonon kaj diris kunsente: „Pardonu, mi ne sciis... Ĉu mi povos fari ion por vi? Mi alportos refreŝigilon. Mi sincere bedaŭras vin, Miss, efektive. Se mi povos helpi al vi...“
„Mi tre dankas al vi, Mister, sed mi fartas ree pli bone. Tute bone mi sentas min jam denove; vere, mi tre dankas al vi!“
Hejme ŝi ĵetis sin sur la liton. Konfuzaj pensoj kirliĝis en ŝia cerbo. Ŝi volis mortigi sin – aŭ Anselmon aŭ la ĉambristinon aŭ lian mastron aŭ la domzorganton. Aŭ la hotelon ŝi volis ekbruligi, en kiu ŝi laboris... Finfine ŝi sinkis en profundan dormon.
Du tagojn kaj du noktojn ŝi tradormis. Ĉar ŝi forpermesis kaj ŝiaj kolegoj estis konvinkitaj, ke ŝi troviĝas en nuptovojaĝo, neniu venis por serĉi ŝin.
Frumatene de la tria mateno ŝi revekiĝis, ekstaris, banis sin kaj sentis sin tiel freŝa kaj juna kiel iam ajn. Nur en la kapo ŝi havis senton kvazaŭ ĝi estus ŝvelinta, kvazaŭ io troviĝus en ĝi, kio ne troviĝu tie. Per aspirina tablojdo kaj taso da forta kafo ŝi certis, ke la sento foriĝos.
Sidante sur la lito, ŝi ĉirkaŭrigardis, ŝia rigardo fiksiĝis je la vestoŝranko, kies pordoj estis malfermitaj kaj en kiu ŝia nuptorobo neglekte estis pendigita.
Ŝi elprenis ĝin, ĝin transfaldis sur la tablon kaj komencis glatigi ĝin. Tiumaniere okupate, ŝi zumante kantis melodion mallaŭte por si mem. Kaj post kelkaj minutoj ŝi kantis per plena voĉo ĉion, kio venis en ŝian kapon pri meksikaj kantoj.
Poste ŝi paŝis antaŭ la spegulon, ridetis al si kaj ordigis sian plenan hararon. Poste ŝi masaĝis sian vizaĝon kvazaŭ ŝi intencus iri al balo.
Post kiam ĉio estis plenumita, kio inspiris ŝin neklarigebla aspirego, ŝi metis sian nuptan vestaron en kofron, telefonvokis taksion – kaj veturigis sin al tiu fotografo, kiun ŝi jam elektis por sia nuptobildo.
„Mi volas havi bonan bildon en mia nuptorobo“, ŝi diris.
„All right, Miss – aŭ jam Missus, ĉu?“
„Mistress, please. Mi edziniĝis antaŭ kelkaj tagoj.“
Sed tiam ni ne havis tempon por la fotado.“
„Kompreneble, kompreneble, Madame.“ La fotografo rikanis konfideme. „Mi komprenas. Vi tuj ĵetiĝis en la nuptovojaĝon, ĉu? Mi eraras neniam pri tiaj aferoj.“
„Pravas, Mister. De kie vi scias tion tiel precize?“
„Sperto, Madame. Spertoj pri kelkaj centoj da novaj geedzigitoj.“ Du longajn paŝojn retroirante, li etendis ambaŭ brakojn, levis siajn okulojn kaj deklamis: „Ho, nupto, ho, geedzeco, ho, vi, bela dolĉa geedzeco. Nenio surtere samas al vi! Ho, majesta romantika geedzeco, kiun vi superfluigas la korojn de enamiĝintaj turtoj pro senfina beateco!“ Kaj kvazaŭ li revenus el benata revolando sur la sobran teron, li skuadis sin, tuŝadis glatige sian hararon, kliniĝis kaj diris: „Pardonu, Madame, mi ĉiam fariĝas sentimentala, se tia juna damo kiel vi, Madame, aperas en mia ateliero, mi ne kulpas tion. Ĉe tiaj okazoj mi estas superata de miaj sentoj.“
Malmultajn minutojn poste la fotografaĵo estis farita. La viro montris al Mercedes la malsekajn paperajn kopiojn. „Kompreneble, Madame, la pretaj bildoj aspektas centfoje pli belaj ol tiuj krudaj fotokopioj. La akurateco en la prilaborado estas tio, je kio vi povas ekkoni, ĉu vi havas artiston antaŭ vi, ĉu ne. Ĉu lundo konvenus al vi, Madame?“
Mercedes donis monon al li.
„Mi dankas kompleze, Madame, mil dankojn. Mi estas konata ankaŭ kiel la plej bona infanfotografo de la urbo – precipe bebojn. Se la okazo eventuale ekestos...“
„Tion ni povos priparoli, se la tempo estos veninta, Mister.“
„Certe, Madame. Ne estas nedeco de mia flanko. Mi estas negocisto, Madame, ĉu vi komprenas, kaj mi devas varbi mian klientaron kaj ankaŭ konservi.“
Mercedes ŝajne pripensis tion. Ŝi estis ankoraŭ vestita kun la nuptorobo; ĉar la fotografo petis ŝin ne devesti ĝin ĝis la pretigo de la provaĵoj.
„Mi ĝuste pripensas ion... ŝi diris heziteme.
„Bonvolu, Madame – kion vi celas?“
„Mi ĝuste pripensas, ĉu vi povus fari bildon de mi je la flanko de mia edzo, kiun mi nun ne povas voki ĉi tien, ĉar li estas kun sia ĉefo en Kansaso kaj supozeble revenos nur post kelkaj semajnoj. Mi havas lian bildon ĉe mi.“
La fotografo rigardis misfideme al Mercedes.
„Kompreneble mi povus fari tian bildon. Oni nomas tion fotomuntaĵo. Sed ĝi estas iom nekutima, se mi rajtas diri tion tiel, Madame. Ĉu vi estas certa, ke post tiu komisio ne kaŝiĝas io nedeca?“
„Kial? Mi ne komprenas vin.“
„Atentu, Madame, se la viro, kies bildon vi volas doni al mi por tiu fotografaĵo, tute ne estas via edzo – tio tiukaze povus havi aĉajn sekvojn: eksgeedziĝo, ĉantaĝo aŭ kio ajn. Mi estus en tiu kazo kunkulpulo.“
„En ordo“, en tiu kazo ne faru. Se vi pensas, ke vi ne povas transpreni la respondecon por tio, mi komisios alian fotografon.“
„Pardon, Madame, mi ne diris, ke mi ne transprenos tiun laboron“, la fotografo rimarkis rapide. „Se vi diras, ke ĉio iras laŭrajte kaj laŭleĝe, mi ne havas kaŭzon ne fari la bildon; ĝuste tiel bone aŭ eĉ pli bone ol iu alia fotografo. Mi devas nur atentigi pri tio, ke tiaj laboroj estas decide pli multekostaj.“
Mercedes malfermis sian valizon kaj aperigis la fotografaĵon.
Semajnon poste Mercedes havis la fotojn. La bildo, sur kiu ŝi estis videbla je la flanko de Anselmo, estis tiel lerte farita kaj tiel nature ellaborita, ke nur fakulo rekonus ĝin kiel fotomuntaĵon.
Kompreneble ĉiuj koleginoj devis rigardi la bildon.
„Fulmotondro“, diris unu el ili, tio estas ja knabo, en kiun eĉ mi mem povus enamiĝi ankoraŭ! Certe en la tuta urbo ne estas eĉ unu junulino, kiu ne elartikigus sian kolon pro li.“
De nun Mercedes ĉiutage sciigis ion novan kaj interesan el sia geedza vivo al siaj koleginoj. Ŝi rakontis al ili, kiajn matenmanĝajn aldonaĵojn li preferas, je kiu tempo li vespere deziras manĝi, se li manĝis hejme kaj ne en la domo de siaj gemastroj; kiajn kinofilmojn li spektis plej prefere, kiujn sportvetojn li faris. Ja, al siaj plej konfidataj kamaradinoj ŝi raportis eĉ pri la intimaj aferoj de sia geedzeco, kaj tio kun tia naiveco kaj tia libervolo, ke la maturiĝintoj en ŝia malgranda amikeca rondo miris – iamfoje eĉ ruĝiĝis.
Tiel pasis jaro. Iumatene Mercedes aperis en la buroo de la hotelestro kaj petis pri sessemajna forpermeso.
„Por kio?“ demandis la ĉefo. „Ĉu vi volas vojaĝi al Parizo? Aŭ ĉu vi konatiĝis al riĉulo?“
Mercedes ruĝiĝis. „Ne, Mr. Leager. Kiel mi tuj klarigu tion al vi? Mi estas ja edziniĝinta pli ol jaron. Ni – mi volas diri – mi kaj mia – ni ja nun transloĝiĝos – ni – aĥ, nun finfine komprenu! Vi estas ja mem edzo kaj havas infanojn, ĉu ne?“
„Ha, tiel do – mi gratulas, Mercedes, mian gratulon! Kompreneble vi povos havi ses semajnojn da forpermeso, eĉ je duono de la pago. Se vi bezonas monon – tiukaze mi povus plenumi por vi ĉekon kvindekdolaran...“
„Mi tre dankas, sed ne. Mi jam ŝparis por tio.“
„Espereble estos knabo, Mercedes.“
„Mi volonte volus havi knabinon. Knabino restos pli longtempe ĉe la patrino ol knabo.“
„Ankaŭ tio estas ĝusta. Mi nun preskaŭ volus supozi, ke por vi knabino estus pli bona. Alkonduku morgaŭ vian anstataŭontinon, kaj tiam via forpermeso povos komenci. Ankoraŭfoje mi gratulas kaj mi esperas, ke vi bone sukcesos pri la afero.“
Post ses semajnoj, kiam Mercedes denove anonciĝis por la laboro, ridis la direktoro. „Nu, Mercedes – ĉu knabo ĉu knabino?“
„Knabo“, respondis Mercedes kun fiera kapmovo. „Knabo! Li pezis ok funtojn kaj duonon, kiam ĝi naskiĝis!“
„Fervora ino!“ diris Mr. Leager admirante. „Vi feliĉas, ĉu? Tion vi ne devos diri al mi. En ordo, Mercedes, tiukaze morgaŭ matene revenu al la laboro. Krome mi aldonas: „Dum la sekvaj kvar semajnoj vi povos iri hejmen tridek minutojn post ĉiu tria horo.“
„Mi tre dankas, Mr. Leager. Tion mi povos aranĝi tiel, mi devos uzi nur la buson.“
Tuj kiam Mercedes ricevis sian semajnan salajron, estis ŝia unua tasko aĉeti ludilon aŭ paron da ŝtrumpetoj aŭ malgrandajn ŝuojn kaj similan. Tagojn antaŭe ŝi jam interkonsiliĝis kun siaj laborkamaradinoj, kion la malgranda knabo plej prefere povus bezoni. Aĉetinte, ŝi rakontis fervore, kiel la infano ĝojis pri la aĵoj kaj kiel linda ĝi aspektas en tiu aŭ tiu ĉi vestaĵo. La tutan semajnon ŝi apenaŭ parolis pri io alia: kiel rapide la infano kreskas, kiel dolorige ĝi ricevis la unuajn dentetojn, kiel sana la knabo aspektas kaj dum kiu okazo li ridis je la unua fojo.
Aliokaze ŝi ne flegis intimajn amikecojn kun siaj kamaradinoj kaj ankaŭ aliloke ŝi ne havis proksimajn gekonatojn. Ester, kiu helpis ŝin je la nuptotago ĉe la vestado, kaj kiun ŝi rigardis la ununura kaj sola amikino, tranlsoĝiĝis mallonge post la malsukcesinta nuptotago al la urbo Oklahoma por malfermi kun ŝia pli aĝa fratino etan matenmanĝan restoracion.
Ĉeokaze dum tio, kvankam tre malofte, tamen okazis, ke unu el ŝiaj koleginoj aŭ najbarino por klaĉeto vizitis ŝin. Dum tiaj vizitoj ŝi diris, ke la knabo troviĝas sur ludejo en la proksima parko, kien kunprenis lin najbarino, por ke li ĝuu la sunon; ŝi mem, Mercedes, por tio ja ne havas tempon. Aŭ ŝi raportis, ke la knabo vizitas onklinon, kiu posedas bienon, kie li laŭplaĉe povas petoli, tiel kiel tio estas konvena por ties saneco.
En ĉiu kazo la vizitantinoj rimarkis la ludilojn de la infano, ties kostumojn, kiuj prete kuŝis por la lavado kaj aliajn, kiuj pendis en ŝranko. Ili admiris ankaŭ lian belaspektan liteton, lian propran etan tablon kaj la seĝetojn. Inter la hotelpersonaro regis nur unu opinio, ke surtere ne povas ekzisti eĉ unu patrino, kiu amas sian infanon pli ol Mercedes.
De tempo al tempo tamen venis tago, en kiu ŝi ekscitite kaj afliktite aperis en la laborloko kaj vizitis la aferdirektanton por peti pri libera tago aŭ por rajti iri hejmen pli frue, ĉar ŝia knabeto havas febron aŭ malvarmumis aŭ alie malbonfartas. Je la sekva aŭ postsekva tago ŝi denove aperis brila kaj gajhumora en la laborejo kaj rakontis, eĉ al la hotelgastoj, ke ŝi estas pli ol nur feliĉa, ĉar ŝia knabo denove estas sana.
La knabo havis nun ses jarojn, kiel Mercedes rakontis antaŭ ne longe, kaj por la sekva lernejjaro oni jam povus registrigi lin.
„Fulmotondro, Meĥe, kiom rapide la tempo pasas!“ diris unu el ŝiaj pli aĝaj koleginoj.“ Oni apenaŭ povas imagi tion. Kaj nun via knabo jam frekventos la lernejon! Vi ja enmatrikuligos lin en la universitato, kiam la tempo estos veninta, ĉu?“
„Stulta demando, Rozinjo. Kompreneble mi sendos lin tien. Ja kion vi pensas, kial mi dum ĉiuj ĉi jaroj tiom sklavlaboris ĉi tie? Ja nur, por ke mi ebligu al la knabo unuarangan edukadon. Inĝeniero li fariĝu, aŭ io tia, eble ankaŭ iu, kiu konstruas grandajn domojn, kvardek etaĝojn altaj. Mi nur ne scias, ĉu mi ĉion ĉi povos pagi de mia salajro, kiom ajn multe mi ŝparadas. Se mi nur scius, kiun specon da magazeno mi povus komenci por enspezi sekure kaj ne perdi miajn ŝparaĵojn.“
„Kiom da tempo pasis nun, de kiam via edzo havis akcidenton?“
„Pli ol ses jaroj. Vi ja scias, Rozinjo – li mortis antaŭ la naskiĝo de la knabo.“
„Kompreneble mi scias tion, vi ja sufiĉe ofte rakontis tion al ni. Li tondre kunpuŝiĝis kun sia aŭtomobilo – aŭ ĉu estis tiu de lia mastro? – kontraŭ kamiono, ĉar unu el ties radoj rompiĝis. Tiel ja estis, ĉu?“
„Tiel estis“, konfirmis Mercedes kun elprofunde levita suspiro. „Sed mi petas vin, ne memoru min pri tio, mi ankoraŭ nun ne digestis tion bone.“
Neatendite malsaniĝis Mercedes. Jen pulminflamo plimalfaciligita per tuberkulozo en avancita stadio, jen tio, kion diris la kuracisto.
Oni enhospitaligis ŝin. La kuracistoj jam je la dua tago kapitulaciis rilate ŝin, ĉar ŝia stato malboniĝis tiom, ke la medicinistoj supozis povi konstati la horon de ŝia morto.
Ŝi falis en febrofantaziojn. De horo al horo ŝia maltrankvilo pliiĝis. Tiam ŝi komencis seninterrompe krii je sia malgranda Rudolfo.
La kamaradinoj, kiuj vizitis ŝin, tiom ofte, kiom tio permesis ilia tempo, vane provis trankviligi ŝin. La koleginoj havigis al ŝi ĉambron por unuopulo, por plifaciligi ŝian lastan horon.
Ĉar ŝiaj vokoj kaj krioj pri la infano fariĝis pli kaj pli neelteneblaj, kaj la koleginoj estis pretaj helpi al ŝi kiel eble plej bone, du el ili ekiris por serĉi la knabon kaj konduki lin al ŝi, por ke ŝi povu morti pace. Sed ili ne povis trovi la infanon, kaj ĉar ili ne rajtis tiom longe malĉeesti la laboron, ili petis la flegistinojn de la Sankta Anna-hospitalo pri helpo kaj subteno.
Du el tiuj flegistinoj aperis en la hospitalo. La kuracisto, kiu kondukis ilin en la mortoĉambron, diris al ili: „Ŝi ankoraŭ vivos nur tri horojn, kun pliaj injekcioj eble ses horojn. Mi translasos la kompatindan inon al via gardado; ĉar mia tasko nun finiĝis. Bonvolu fari ĉion por plifaciliĝi al ŝi la lastajn horojn. La plej bona estus, se vi trovus ŝian knabeton kaj kondukus lin ĉi tien. Ŝi vundkrias sian pulmon pro li. Ŝi ne ekkonos lin, tio estas certa – sed, se ŝi nur povos teni liajn manetojn, ŝi havos facilan kaj rapidan morton. Ŝi ne povas morti antaŭ ol ŝi ne scias, ke ŝia knabo estas ĉe ŝi.“
La karaj flegistinoj rapidis al la loĝejo de Mercedes.
„Jes, kara flegistino, mi estas la posedantino de la domo... Ne, ŝi ŝuldas al mi eĉ ne cendon, ĉio estas pagita, eĉ du monatojn antaŭe, kiel ŝi ĉiam faris tion... Ĉu infano? Kia infano...? Ŝia knabo, ĉu...? Kion, ŝi havas knabon...? Ha, ĝuste, ŝi havas knabon – li devus esti nun jam lerneja knabo... Tion vi povas vidi ĉi tie, la tuta loĝejo estas plena de la aĵoj de la knabo... Ne, flegistino, mi tre bedaŭras tion; kie la knabo estas nun, mi efektive ne povas diri al vi. Ĉi tie en la domo li ne estas, tion mi scias certe. Eble ĉe la najbaro aŭ ĉe parencoj... Good-bye!“
La flegistinoj informiĝis ĉe la najbaroj, sed la knabo troveblis nenie. Ĉiuj sciis, ke Mercedas havas knabon, pri kiu ŝi daŭre parolis – sed kie li restadas nun, kapablis diri neniu.
Kiam la flegistinoj revenis en la hospitalon, Mercedes kriis pli kordiŝire ol iam antaŭe pro la knabo.
La sekcia ĉefkuracisto diris: „Se ŝi nur povus morti, tiu bedaŭrinda ino. Ŝi tiom volonte volus morti, sed ŝi ne povas sen tio, ke ŝi ne sentas la knabon ĉe si, ŝi forbrulas interne laŭ la plej terura maniero. Mi petegas vin, flegistinoj, helpu ŝin! Alportu, pro mi, alian knabon en la sama aĝo; ŝi ja ne ekkonos lin. Sed ŝi sentos lin en siaj brakoj, kaj tiam ŝi dormos por ĉiam kiel feliĉa patrino...“
La flegistinoj memoris familion de sia distrikto, kiu havas knabon tian, kia estas serĉata en tiu okazo. Vente rapide la familio estis vizitata kaj la patrino, post kiam oni rapide rakontis al ŝi pri la aflikto de la mortantino, ŝi permesis, ke oni forkondukos la knabon. Rapide oni metis la knabeton en ties plej bonan kostumon, kaj post malmultaj minutoj li staris antaŭ la pordo de la ĉambro, en kiu Mercedes batalis sian lastan batalon.
Rapide kaj vaste la flegistinoj malfermtiris la pordon, ŝovis la knabon en la ĉambron kaj preskaŭ ĝis la lito – kaj vokis laŭte kaj insiste: „Jen via knabeto, kara Mercedes. Nun li estas ĉe vi. Ĉu vi volas paroli kun li?“
„Ĉu li lastfine tamen ankoraŭ alvenis, la knabeto mia, la amata infano mia? Venu ĉi tien, malgranda Rudolf, venu tute proksime al panjo via. Ŝi atendas vin, tiom longe, ŝi atendis vin, tiom senfine longatempe...“ Sed la knabo komencis plori kaj ĝuste volis diri: „Vi ne estas mia panjo“ – sed la flegistinoj fermtenis lian buŝon kaj flustris al li, ke li iru sen timo al la lito, ke nenio malbona okazos al li. „Ŝi estas kompatinda panjo, kiu perdis sian infaneton kaj ŝi ne scias tion, ĉar ŝi estas tiom malsana“, ili trankviligis lin.
Spite al siaj malmultaj jaroj, la knabo komprenis tuj. Decide li paŝis al ŝi, kaptis manon de la ino kaj diris: „Panjo, kara panjo, jen mi. Mi estas ĉi tie ĉe via lito. Ne ploru, panjo. Mi ludis ekstere, sed nun mi estas ĉe vi.“
„Mi dankas al vi, infaneto; finfine vi tamen estas veninta. Nu, knabo mia, tiom longatempe mi atendadis vin – kaj nun vi estas fine ĉe mi. Estas malfrue. Ĉio estas tre malhela. Certe ili baldaŭ funkciigos la lumon. Ne ploru, infaneto mia! Panjo morgaŭ estos denove sana. Foriru kaj trinku vian lakton. Ĝi staras sur via malgranda tablo, vi ja scias tion kaj bulko krome tie kuŝas. Ne manĝu kaj ne trinku tiom haste, aliokaze vi denove misglutos. Mi estas hodiaŭ nur tiom laca pro multe da laboro en la hotelo kaj nun intencas dormi. Se vi morgaŭ matene revekiĝos, mi estos ĉe via liteto kaj diros al vi 'Bonan matenon', tiel, kiel mi faras tion ĉiam. Baldaŭ estos Kristnasko. Mi estas laca, tiomege laca. Venu, tenu ankoraŭ dum iom da tempo manon de mi, ioman tempon, ĝis mi estos endorminta.“
Tiu longa parolado, kiu parte estis nekomprenebla kaj interrompata lper longaj paŭzoj, kaj kiu iris el ŝia buŝo, konsumis la lastajn fortojn de la malsanulino. Kun ŝia mano en la mano de la knabeto, Mercedes ekĝemis, malfermis ankoraŭfoje vaste la okulojn kvazaŭ ŝi vidas ion mirindan en granda distanco, ŝi klinis ŝian kapon al la knabo, ridetis lace kaj transmondiĝis.
La flegistinoj nun serioze komencis serĉi la knabon. Ie li devos esti trovebla kaj liaj parencoj devos ricevi la informon por povi akcepti lin. Ankoraŭfoje la flegistinoj frekventis la malgrandan loĝejon de Mercedes. Tie ĉio estis pura kaj afable agrabla. Nenio de tio, kion bezonas malgranda knabo, tie mankis. Ili trovis la nuptan foton de liaj gepatroj. Sed bildon de la infano ili ne trovis, kiom ajn intense ili serĉis ĝin.
Lastfine la afero estis transdonita al la polico, al la sekcio 'Netrovitaj personoj'. La knabon oni devas trovi. Sed neniu spuro de li malkovriĝis.
Jen la oficisto, kiu estis komisiita pri la kazo, ekhavis strangan ideon. Li turniĝis al la aktuala kuracisto de la hospitalo.
Posttagmeze oni telefone vokis la oficiston.
„Inspektoro Kinner“, li anonciĝis. „Jes ja, mi estis hodiaŭ matene ĉe vi...“
„Nu, sinjoro inspektoro: La ino neniam havis infanon, neniam havis vivkunulon. Ne, inspektoro, neniu dubo eblas. Tio estas nekontestebla fakto.“
tradudukis Dorothea & Hans-Georg Kaiser & Frank Vohla en kunaj vesperoj de la klubo Karapaco (7-a de junio en la jaro 2017)
traven-esperanto.blogspot.de
mi forigis la tajperarojn kaj ŝanĝis la sekvan tiel:
kio ne apartenas tie
HGK: La frazo tiel ne estus en ordo, sekve: (kio ne troviĝu tie)
ia neklarigebla aspirego
HGK: kio inspiris ĝin neklarigebla aspirego)
aferoj de sia edzo ( ne geedzo)
HGK: aferoj pri sia geedzeco
krome estis dirita ( ne estu)
HGK: krome mi aldonas... (laŭ la iro de la rakonto)
Sign-in to write a comment.