Georgo Deŝkin
Vintraj revoj


Forflugis belaj tagoj,
Alvenis vintr' al ni.
Kovriĝis ree lagoj
Brilanta per glaci'.

Forflugis tempo gaja,
Sopiris ni sen fin',
Sed ĉu beleco maja
Forlasis tute nin?

Ne! Kredas ni – revenos
Printemp' kaj ĝoj' al ni,
Kaj lagojn malkatenos
De varma sun' radi'

Fajfegas vent' ribela,
Sur teron falas neĝ'.
Sovaĝa kaj malbela
De vintro regas Reĝ'.

Sed, ĉu regado lia
Sen fino ŝarĝos nin? –
Ne! Venos temp' alia –
Printempo – Belulin'.

En sia verdornamo
Revenos ĝi al ter'.
Ekregos ree Amo
Kaj iros for mizer'.

Ni, gajaj kaj liberaj,
En nia frata rond'
Kantados pri mistera
Vekiĝ' de tuta mond'.

Printempon ni kantados
Ĝin ekglorigos ni,
Dum korojn varmigados
De hela sun' radi'.

(El: „Lingvo Internacia“)