Espero.
De Otto Maschl
Dolĉa revo de l' homaro,
Kie, diru, estas vi?
Ĉu en blua ond' de l' maro
Aŭ en hela sunradi'?
Ĉu vin trovas ni sur montoj,
Ĉu en spiro de l' aer'?
Aŭ en klarkristalaj fontoj
Fluetantaj el la ter'?
Dolĉa rev' pri pac' en mondo,
Revo pri eterna am',
Pri popola frata rondo –
Vin forpelis sanga dram'!
Ni ne ne trovas vin sur tero,
Nek en mar' nek en aer'...
Kaj nur lumas pacespero
Kiel stel' tra hommizer'.
PS: El Wilhelm Fricke: UNIVERSALA LEGOLIBRO
Modelaj tradukaĵoj el la tutmonda literaturo
kaj originalaĵoj Esperantaj
Berlin 1922
Esperanto Verlag Ellersiek & Borel G. m. b. H.
PSS: La Dix-pentraĵo de reveninto el Mondomilto I ekerstis en la jaro 1920.
https://cezarkulturo.blogspot.com/
Hans-Georg Kaiser club has replied to Elbertinum clubeo.wikipedia.org/wiki/Otto_Maschl
Li poste alprenis la nomon Lucien Laurat, per kiu li estis eble pli konata.
Sign-in to write a comment.