Hans-Georg Kaiser
Finna benko - fina venko


In' sidas sur la finna benko
kaj pensas pri la fina venko.

Ĉu tiu fina venko venos,
ĉu ŝin la nepoj iam benos?

Sur finna benko, ŝi do sidas
kaj pri si mem amuze ridas.

Ĉu fina venk' la homojn ligus?
Ĉu ĝi ne male nin intrigus?

Ĉar, se ni venkus, iuj perdus,
la mondo ne por ĉiuj verdus.

Prefere revu ni sur benko
pri amkunec' sen glora venko.

PS: La poemo ekestis ĉe la rigardado de foto de esperantistino Maria Lucchi, kiu sur finna benko revis pri la fina venko.

https://cezaroriginaloj.blogspot.com/