Hans-Georg Kaiser
Bani sin en lago


Ha, la akvo nin forlogas.
Tio ne laŭplanas.
Mi kaj Donjo kuras lagen.
Ni nin tuj ekbanas.

Ni demetas niajn vestojn,
restas nur la nudo.
Hop, la akvo ŝprucas, plaŭdas,
kia bela ludo.

Ni kuŝiĝas sur herbejo
en la suna helo.
Ie en la lagomezo
lumas blanka velo.

El la akvo kaptas aglo
karpon kun furoro.
En la alta nest' sur arbo
pepas idoĥoro.

Pro la ard' de sunaj kisoj
baldaŭ ni ekruĝas.
Ni nin sentas kiel kankroj,
en arbaron fuĝas.

https://cezaroriginaloj.blogspot.com/