Dorothea & Hans-Georg Kaiser
deziras al ĉiuj inoj de l' mondo
je la Internacia Tago de l' Ino
ĝojon kaj feliĉon!

2016


Hans-Georg Kaiser
Al ribelulino


Mi kovros vin
en fridaj aĉaj tagoj,
en laŭta bru',
en trista flu',
se ni pro grandaj plagoj
ne gajos plu.

Mi helpos vin,
se homoj nin forlasos
ĉe eta vent'
kaj eĉ sen pent',
se la malam' amasos
pro fia sent'.

Mi portos vin,
se ĉiuj vin jam ĉasos,
ho vi, cervin'.
Se ili serĉos vin;
se monstroj preterpasos,
ni savos nin.

Mi devus eĉ
ne laŭte tion ĵuri,
pro via fort'.
De l' rev' ĝis mort'
ne devos ni forkuri,
jen mia vort'!