http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2013/05/cezar-esperanto-optimisme-rigardata.html
Cezar
Esperanto optimisme rigardata
Bonaj ideoj fine preskaŭ ĉiam realiĝis.
Ankaŭ Esperanto estis tia bona ideo,
kaj tial ĝi fine ankaŭ realiĝis,
ĝi eĉ jam venkis: kiel internacia lingvo.
Kaj kial ne ĉiu lernas ĝin kiel duan lingvon?
Ĉar por tio necesas alia, paca kaj unuigita homaro.
Kaj kiam tiu unuiĝo lastfine okazos?
Mi ne scias, sed ne dubas, ke ĝi okazos.
La homaro ankoraŭ neniam haltis en la evoluo,
neniam rezignis pri tio elprovi novajn vojojn.
Esperanto tial iam estos tutmonde
la plej grava interkomunika lingvo,
ĉar Esperanto estas bona ideo,
bonege realigita, kaj eĉ tutmonde
sub plej duraj kondiĉoj elprovita
dum multaj jardekoj. Krome tia
internacia lingvo nepre necesas.
Esperanto historie rigardate,
estas kiel la fervojo, iam oni malŝatis la fervojon
kaj kondamnis la unuajn lokomotivojn kiel monstrojn,
sed nun oni ŝategas ilin delonge kaj havas nostalgiajn sentojn,
se oni nur vidas la unuajn lokomotivojn en ekspozicio.
Simile tio okazos pri Esperanto.
Oni ŝatos ĝin tutmonde kaj ridos pri tiuj,
kiuj kondamnis ĝin. Kaj se oni vidos
la Fundamenton kiel presitan kaj binditan libron,
oni ĉie en la mondo havos nostalgiajn sentojn,
kaj miros, ke tio ne ĉiam tiel estis.
Kaj Zamenhof fine estos rekonata
kiel la plej genia efektiganto de la ideo de internacia lingvo,
kiel la iniciatinto de la internacia lingvo Esperanto,
kiu faris kiel tia decidan paŝon
por la paca progreso de la homaro.
Fratoj Grimm: Sinjoro Korbes (fabelotraduko laŭ la unua eldono) + Brüder Grimm: Herr Korbes (Märchen)
-
Fratoj Grimm
Sinjoro Korbes
41.
Estis iam kokino kaj koketo, kiuj volis forvojaĝ…
-
19 Feb 2013
Cezar: La monumento (fotis Paŭl)
-
http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2013/05/ceazr-la-monumento-rimpoemo.html
Cezar
La monu…
-
16 Feb 2013
See all articles...
Authorizations, license
-
Visible by: Everyone (public). -
Attribution + non-Commercial + no derivative
-
464 visits
Cezar: Esperanto optimisme rigardata (prozpoemo)
Jump to top
RSS feed- Latest comments - Subscribe to the feed of comments related to this post
- ipernity © 2007-2025
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter
Sign-in to write a comment.