Hans-Georg Kaiser
Granda estas...
Granda ne estas perforto,
sed zorgemo, solidareco
kaj amo.
Ne la armitaj detruantoj
estas grandaj,
kiuj ĵetas bombojn
el sekura distanco
sur sendefendulojn.
Granda estas
la brava soldato Ŝvejk,
kiu kun sia rezista humuro
senarmigas armeojn.
Granda estas, se la kanonoj en muzeoj
pace ronkas en eterna dormo.
Grandaj estas
la konstruantoj,
la kreantoj
kaj tiuj,
kiu konservas
konservindan.
Grandaj estas
la silentaj ondantaj
tritikokampoj,
el kiuj fariĝos
pano.
Granda estas la rideto de homo,
se li sentas sin amata.
Granda estas la silento,
kiu ne estas perfido,
sed jesigo de la komuneco,
kiu ne bezonas multajn vortojn.
Granda estas,
se la aferoj kaj aĵoj
moviĝas kvazaŭ per si mem.
Grandaj estas sapvezikoj,
kiuj respegulas la mondon,
nuboŝafoj en blua ĉielo
aŭ mesaĝoboteloj tute solaj
en granda maro.
Granda estas,
se ĉe la starigo de neĝoviro,
pro pura ĝojo neniu pensas pri tio,
ĉu la neĝoviro utilas,
ĉar ĝi baldaŭ disfluos,
se varmiĝos.
Granda estas tio, kio estas
preskaŭ nerimarkebla,
kvankam ĝi tenas
la mondon en balanco.
https://cezaroriginaloj.blogspot.de/
Sign-in to write a comment.