http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2013/02/cezar-iluzioj-rimpoemo.html



Cezar

Iluzioj


Ni iris kune kun plezur'
kun multaj iluzioj.
Ni puŝis ambaŭ kontraŭ mur,'
nin ravis grekaj dioj.
Sen lit', sen stel'
en noktmalhel',
sen gardo kontraŭ fioj.

Ni ĵuris amon kun volont'
naive el la koro.
Pajac' mi iĝis en la mond'.
Ekbatis jam la horo.
Min la epok'
kun laŭta vok'
forlogis kun fervoro.

Ni nin disigis sur la voj'
kaj preskaŭ eĉ nin perdis.
Adiaŭ diris mi sen ĝoj',
nur la espero verdis.
Nek sunradi',
nek ĝojebri',
ni ree nur nin perdis.

Nin ĝenis ambaŭ tiu stat',
nin tedis jam petoloj.
Mi ree iĝis la amat'
por vi en novaj roloj.
Post frida temp'
kaj en printemp',
revokis nin kukoloj.