Max Huwyler
Ĉe la festo de testudoj

Testudoj estas pezaj. Testudoj fariĝas maljunaj.

Iam testudoj festis feston. Ili renkontiĝis sur herbejo kaj manĝis herbojn. Kelkaj el ili manĝis ankaŭ limakon, se iu ĝuste alrampis.


Testudoj manĝas lante. Ili havas multe da tempo.

Dum ili manĝis, surpiediĝis tute facila besto sur la maldekstra antaŭpiedo de testudo. Ĝi estis tiel facila, ke la testudo tute ne perceptis ĝin. Ĝi havis grandajn, preskaŭ travideblajn flugilojn. Dum longa tempo ĝi observis, kiel la testudo manĝas. Post certa tempo la testudo rimarkis la fremdan beston kaj demandis, kion ĝi celas.

„Mi observas, kion vi faras.“

„Ni manĝas.“

„Manĝi, ĉu?“

„Ni manĝas. Ni havas feston. Ni havas festmanĝon. Tortü fariĝis centjara.“

„Kio estas cent jaroj?“ demandis la fremda besto.

„Jaro daŭras 365 tagojn kaj cent jaroj estas centfoje pli longtempe.“

„Kio estas 365?“

„La testudo miris, ke tiu malgranda flugbesto kun la arĝentaj flugiloj ne scias, kio estas tricent sesdek kvin. Sed ĝi volonte klarigis tion. Testudoj havas multe da tempo: „365 estas nombro.“

„Ĉu nombro?“

„Ĉu vi vere ne povas nombri?“ demandis la testudo.

„Ĉu nombri? Jes ja, mi povas nombri.“

„Do, nombru!“ diris la testudo.

„Unu“, diris la la senpeza besto kaj levis kaj mallevis dum tio unu el siaj palpiloj.

„Unu. – Kaj plu!“ postulis daŭrigi la testudo.

„Unu. Nenio plu“, respondis la besto, kiu fariĝis pli kaj pli suspekta al la testudo.

„Al mi sufiĉas unu“, ĝi aldonis ankoraŭ.

„Kia stranga besto vi estas, kiu povas nombri nur ĝis unu!“

„Mi estas efemera muŝo, do muŝo unutaga.“

„Nun la testudo ekkomprenis. „Do muŝo unutaga, tiel do“, ŝi diris kaj rigardis la unutagan muŝon. Mi ne povas flugi“, ĝi diris, ĉar ĝi ne ekhavis alian ideon.

„Kaj mi ne povas manĝi. - Mi devas rampi nun plu, mi havas ankoraŭ laboron“, diris la muŝo unutaga al la testudo. „Dankon“, estis tre interese ĉe vi.“

„Volonte farite! Revenu morgaŭ!“

„Kio estas morgaŭ?“ demandis la unutaga muŝo.

Jen la testudo rimarkis sian eraron.

„Tago estas longa. Tutan vivon longa“, diris la unutaga muŝo al la testudo. Tiam ŝi forflugis zumante.

„Kiel prudente ĝi parolas“, pensis la testudo kaj detranĉis per siaj akraj makzeloj herbotigon. Kaj poste ĝi lante ŝoviĝis plu al la sekva folio.

„Kiel povas esti, ke tiom juna oni estas jam tiom maljuna?“ ŝi pensis dum ĝi manĝis plu.

PS: La efemera muŝo estas dum tri jaroj larvo. Ĝi vivas en la akvo kaj nutras sin per ŝlimo. Iutage ĝi liberigas sin el la kokono de la larvo, poste ĝi disfaldas la arĝentajn flugilojn. La maskloj fekundigas la femalojn, kaj tiuj demetas ovojn. Poste ili mortas. Dum la muŝovoj fariĝas larvoj kaj el la larvoj ree unutagaj muŝoj, la testudoj pliaĝiĝas nur iomete. Kutimaj malgrandaj testudoj fariĝas averaĝe tridek ĝis kvardek jarojn aĝaj. Sed grandaj testudoj sur la Galapago-insuloj atingas aĝon de 150 ĝis 200 jaroj.

https://cezartradukoj.blogspot.com/