B.Traven
La kaptita fulmo


La pastro de indiĝena vilaĝo devis vojaĝi al la ĉefurbo de la federacia ŝtato, kie la episkopo ordonis konventon. Fervojo ne ekzistis, tial la pastro devis fari la vojaĝon sur mulo. Ĉar li ne volis tre streĉi sin, li rajdis ĉiutage ĝuste nur tioman distancon, ĝis li venis al la sekva haciendo. Ĉie oni bone regalis lin, kaj tiel li rigardis – kiel tion faris ankaŭ ĉiuj liaj fratoj en la ofico de l' Sinjoro – tiun ofican vojaĝon samtempe kiel ripozan vojaĝon, kiun li certe honeste meritis sekve de sia malfacila agado kiel vilaĝpastro de indiĝenaj kamparanoj. Li sciis, ke la vojaĝo daŭros certe kvar ĝis ses semajnojn. Bone konfirminte ĉiujn siajn ŝafidojn, por ke Satano dum lia malĉeesto tie ne eble eĉ bone rikoltu aŭ tie ne denove ennestiĝu la malnovaj indiĝenaj dioj, kiuj estas pli timataj ol Satano, kies trukojn kaj vojojn oni ja scias kaj science esploris, la pastro alvokis sian serviston por solene transdoni al la gardema kaj fidela helpanto ĉion tion, kio estas en la preĝejo kaj ekstere de ĝi.

Cipriano, la preĝeja servisto, estis, kiel ĉiuj anoj de la komunumo, indiĝeno. Li estis arbohakisto kaj karbisto laŭ profesio, kaj kiel homo li estis nek pli bona nek pli malbona ol iu ajn alia viro de la vilaĝo. Sed li tre fieris pri sia ofico kiel preĝeja servisto, kaj plurfoje li aludis en la vilaĝo, ke surtere estas nur du vere gravaj personoj: la pastro kaj la preĝeja servisto; la pastro sen preĝeja servisto ne povus plenumi sian oficon kaj la preĝeja servisto tial estas tiom grava kiom la pastro. Konfidence Cipriano al siaj amikoj eĉ aludis, ke li, Cipriano, eble estas eĉ pli grava ol – sed tion li ne volis eksplicite esprimi, ĉar tio certe estus peko, diri ion tian.

Kompreneble oni nun devas raporti, ke la pastro en sia paroĥo estis sufiĉe estimata en deca maniero; sed respektata kaj timata estis ne la pastro, sed Cipriano. La pastro estis mestizo, kun malmulte da indiĝena sango. Sed Cipriano estis laŭsange purrasa indiĝeno. Tial li okupis inter siaj homoj la rangon de ŝamano. Tio estis eĉ komprenebla. Li proksimis al dioj tiom, kiom al la pastro, li konis ĉiujn misterojn de la religio, tiom bone kiom la pastro, li havis liberan aliron al la sanktaĵoj kaj li povis gurde kanti kaj preĝi la tutan ceremonion de la meso multe pli bone ol la pastro, kiu de tempo al tempo ne sciis kiel plu kaj tiam de la malfermita meslibro devis legi la litanion. Cipriano estis ja preskaŭ dum tridek jaroj preĝeja servisto, servis sub tri pastroj, kiuj oficis antaŭ la lasta pastro. li. Li sciis ĉion parkere pro longa devota aŭskultado, li konis ĉiun unuopan vitroperleton ĉe la multnombraj sanktulaj figuroj de la preĝejo, li konis ĉiun pecon da stuko kaj ĉiun kiom ajn malgrandan lignoskulptaĵon de la preĝejo, li sciis ĉiun festotagon kaj ĉiun tagon de la sanktuloj. La indiĝenaj paroĥanoj, sed speciale la infanoj kaj junuloj efektive opiniis Ciprianon multe pli grava por la religio kaj ties multnombraj kaj komplikaj ceremoniaĵoj ol la pastron.

Tiel, kiel la indiĝenoj ĉiam unue turnas sin al la sanktuloj, se ili volas havi ion de la kara Dio, tiel turnis sin la paroĥanoj ĉiam unue al Cipriano, se ili volis havi ion de la pastro. Ĉu estis nupto ĉu bapto de infano ĉu entombigo, unue oni demandis Ciprianon pri konsilo. Eĉ, se la gejunuloj devis iri al pekokonfeso, ili turnis sin unue al Cipriano, por ekscii de li, ĉu tio aŭ tio ĉi estus mortomerita peko, se oni ne pekokonfesus ĝin aŭ se oni ĝin forgesus, kaj kiel oni esprimu tion aŭ ĉi tion sen rekte diri, pri kio temas.

Cipriano havis por ĉiu konsilon, kaj por ĉiu havis helpon. Li estis la konfidato de ĉiuj paroĥanoj en multe pli granda mezuro ol tio povus fariĝi la plej bona pastro iam ajn. Pro tio Cipriano relative bone fartis. Li ricevis jen de iu kokineton jen de alia koketon jen tekilon jen habanero-n; kaj kiam li havis nomtagon, li ricevis amasagite tiom da donacoj, ke li povis vivi de tio en ĝojo tutan monaton.

Kiam la pastro fine estis vojaĝpreta, li diris al Cipriano: „Pri la sonorilado vi ja bone scias ĉion, pri tio mi ne devos diri ion al vi. Dumtage la preĝejo estos malfermita, kaj nokte vi bone fermos ĝin, tiel, kiel ni faras tion ĉiam. Kaj je dimanĉo frue kaj sabate vespere kaj merkrede vespere, se la paroĥo estas en la preĝejo, jen antaŭkantu. Mi nun diros al vi la kantojn kaj la avemariojn, kiuj estu kantataj, tiujn vi ja konas ĉiujn. Kaj ne forgesu plenigi la sanktakvujojn, se ili estas malplenaj. Ankaŭ tion vi ja scias. Kaj krome ankoraŭ grava afero. Iru en la urbon kaj aĉetu kolorojn kaj orobronzon, poste purigu ĉiujn figurojn de la polvo kaj de la amaso da koto, kiun la birdoj fekis sur ĝin. Estas peko kiel la figuroj aspektas. Estas efektive blasfemo. Tie, kie la koloro defalis, jen surmetu novan koloron. Sed la gracopatrinon super la altaro ne kolorigu. Nur bone lavu ĝin kaj poste laku ĝin bele per senkolora lako, kiun oni vendos al vi en la botica en la urbo. Nu, ne, ne aĉetu tion. Mi ĉion ĉi aĉetos kaj pagos en la urbo kaj vi iru por preni kaj portu ĝin ĉi tien. Sed ne, akompanu min tuj. Kaj tiam mi diros al vi ĉiujn kolorojn kaj kiel uzi ilin. Kiam mi revenos, ni havos belan puran preĝejon.“

Kun tiu ĉi instrukcio Cipriano estis eksterordinare kontenta. Ĝojigis lin povi bele renovigi la preĝejon kaj pripentri la figurojn. Kaj tiu ĝojo eĉ pli altiĝis, kiam la pastro promesis al li, ke li tiukaze, se ĉio bone kaj bele estos farita, ricevos ok pesojn, ke li do ne devos labori en la vepro, sed dum la tuta tempo povos okupiĝi tie en la preĝejo.

Cipriano akompanis la pastron je la sekva tago en la urbeton, kie li transprenis la farbojn kaj ricevis la uzinstrukciojn por ili.

Plenverŝinte al si glaseton por solene fini la tagon, li rajdis sen hasto sur sia azeno hejmen, kontente kun si kaj kontente kun la religio kaj la tuta mondo.

Li ankoraŭ ĝustatempe alvenis por sonoradi la vesperon, kion la knaboj jam komencis, jam antaŭ ol li atingis la unuan domon de la vilaĝo.

Je la sekva mateno li komencis sian plibeligan laboron en la preĝejo.

Kvankam Cipriano tute ne estis pentristo, li havis tamen sufiĉe da prudento – ĉu denaske ĉu akirite per spertoj, tion oni ne scias – esti memgardema pri la lavado de pentritaj sanktulaj figuroj. Li ne estis abunde ekipita per farboj, kaj tial li devis zorgeme lavadi la figurojn por ne perdi tro da farboj. Krome li volis ankaŭ ekscii, kiel la farboj estas akceptaj; ĉar la instrukcioj de la apotekisto estis tre ĝenerale skribitaj. Tial li unue prenis la judon Iskariota al si. Judas Iskariota propre estis ja nur je duono sanktulo, kies vera rilato al la Sinjoro ĝis nun ne estas tute detale klarigita. Kelkaj diras, ke li perfidis kaj vendis la Sinjoron, kaj tial li estas fripono, kiu jam preskaŭ dum dumil jaroj estas rostata en la infero. Aliaj, kontraŭe al tio, kiuj science penetris en la instruon pri la savado, asertas, ke Judas Iskariota estis elektita de Dio perfidi la Savanton. Ĉar tiukaze, se Judas Iskariota ne perfidus la Sinjoron, jen la Sinjoro ne kapteblus. Kaj se oni ne kaptus Lin, tiukaze oni ne povus krucumi Lin, kaj la Savanto ne povus morti ŝarĝita kun la pekoj de la tuta mondo por elaĉeti la kompatindajn homojn. Ĉar Judas Iskariota do estis necesa kiel ilo de Dio por plenumi la miraklon de la saviĝo, tial la indiĝeno rigardis lin kiel sanktulon je duono, tiel, kiel li rigardas ankaŭ la malican Barabason je la kruco je duono kiel sanktulon, kiu sub certaj cirkonstancoj supre en la ĉielo favore povos interveni por la plagata indiĝeno. Estas entute kaj ĉiam bone neniam serioze malamikiĝi kun iu ajn, kies nomo estas menciata en la bibliaj rakontoj aŭ legendoj. Ĉar oni ne povas scii, ĉu ili estas iloj de Dio, eĉ se ili ŝajne sufiĉe malkristane kondutis ĉi tie surtere.

Judas Iskariota staras kutime kiel lerneja knabo, kiu faris ion malĝustan, en malhela angulo en la preĝejo, kie neniu konsiderinde atentas lin. Jen la kompatindulo staras dum la tuta jaro. En la Semana Santa, en la Sankta Semajno, oni prenas lin el ties niĉo, senpolvigas kaj refreŝigas lin kaj tiam oni metas lin al la Sankta Manĝotablo, kiu estas starigita en la preĝejo. Je tiu tablo Judas Iskariota ne manku, eĉ se mankus eble duono de la ceteraj adeptoj aŭ kelkaj estas duoble aŭ trifoje ĉeestanta. Okazas ankaŭ, ke oni, por plenigi la kvanton dekdu aŭ dektri, kunmetas al la tablo iun figuron, kiu origine ne havis la honoron ĉeesti ĉe la solenaĵo de Sankta Manĝo, do eble la sankta Antonio aŭ la sankta Hieronimo. Oni devas scii kiel elturniĝi.

En tiu kazo, pri kiu Cipriano nun devos okupiĝi, estas neniu sanktulo pli bone uzebla ol Judas Iskariota. Je li Cipriano nun elprovos, kiel intense li rajtas lavi iun figuron sen perdi tro da farbo. Lin li povas pripentri kaj lakadi laŭ plaĉo por vidi kiel la figuroj akceptos la farbojn kaj kiel ili fine montriĝos sur la vermborita ligno. Se oni fuŝus ion je Judas Iskariota, jen tio ne estus tiom grava kaj apenaŭ estus kontita en la ĉielo kiel peko. Judason Iskariotan post la lav- kaj farboprovo oni ree metos en lian malhelan angulon kaj ĝis la Semana Santa pasos pli ol duono de jaro. Tiam kuŝos sufiĉe da freŝa polvo sur ĝi, tiel, ke oni ne plu povus esplori tiom precize la artistajn provojn de Cipriano. La ĉefa afero estas, ke la barbo kaj la monsako restu konservita, por ke oni ekkonu lin. Kaj por ke oni sciu pri kiu temas; ĉar alie povus okazi – kaj aldonendas, ke ĝi efektive okazis – ke oni erare supozus lin la sankta Josefo, starigita sur la Josefo-altaro, kaj, ke li tie estus alpreĝata kaj almozpetata kaj pridonacata per kandeloj kaj donoj.

Judas Iskariota, kun devoto kaj zorgemo pritraktita de Cipriano, post kiam tiu pentris sur lin jen makulon da orobronzo jen ŝpruceton da arĝenta bronzo jen makulon da akra ruĝo kaj jen kelkajn penikajn striojn da verdo kun bruno, aspektas baldaŭ tiom bela kaj reĝa, ke Cipriano apenaŭ plu povis disiĝi de li. Li bedaŭris kaj lamentis, ke Judas Iskariota estas nur je duono sanktulo kaj ke li devos meti lin tial denove en la niĉon, kie neniu povos admiri la arton de Cipriano. Estas efektive malĝojige, tiel Cipriano parolis silente al si mem, ke Judas Iskariota lasis subaĉeti sin kaj perfidis La Savanton tiom hontige; prefere li ne estu farinta tion, jen Cipriano nun povus meti lin en la antaŭon kaj tie povus lasi brili lin. Sed tio nun jam ne plu ŝanĝeblas. Ĉio estas jam skribita en la bibliaj rakontoj kaj Cipriano ne povos ŝarĝi sin per la peko falsi tiun historion nur por povi starigi Judason Iskariotan proksime ĉe la enirejo de la preĝejo tuj apud la sanktakvujo, kie ĉiuj homoj devus vidi lin kaj ĉiuj homoj kompreneble povus admiri la arton de Cipriano. Tiam Cipriano pripensis dum certa tempo, ĉu li eble povus pritranĉi la barbon de la judo Iskariota kaj, ĉu li povus eltiri la monsaketon el ties fingroj por premŝovi tiam la monsaketon en la manon de la sankta Antonio aŭ al la sankta Josefo kaj, ĉu li povus stuci ties barbon tiel, ke li ekaspektus kiel Judas Iskariota. Poste Cipriano eble estus kapabla fari el la origina Judas Iskariota Josefon, kiu rajtas stari en la antaŭo, kie li povus esti admirata de ĉiuj homoj. Sed li timis, ke tio povus malkaŝiĝi; ĉar la minacaj vizaĝtrajtoj de Judaso Iskariota estas tro bone konata al ĉiu unuopa membro de la paroĥanaro, kaj la indiĝenoj havas tro bonajn okulojn por tiaj aĵoj por ne tuj ekkoni la interŝanĝon.

Por tio, kial Cipriano entute ekhavas tiajn pensojn fari interŝanĝon, facile prezenteblas kaŭzoj. Li scias tion tiel, kiel scias tion ĉiu ĝusta artisto, ke li ne povas krei duan saman artaĵon. Tie, ĉe la judo Iskariota uzis Cipriano ĉiujn farbojn por esplori ties uzeblecon. Tion li nun povas fari ĉe neniu alia figuro denove, ĉar alikaze li ne havus sufiĉe da farbo. Unu el la figuroj bezonas pli da bruno, alia pli da flavo, plua pli da verdo kaj la sekva pli da ruĝo, pri la orobronzo kaj arĝenta bronzo oni prefere tute ne parolu, ĉar iom da oro kaj arĝento devos ricevi ĉiuj. Ĉe la ceteraj figuroj li devas preni la originan bazan farbon, por ke la figuroj estu rekonataj ankaŭ de la paroĥanaro. Povus okazi, ke eĉ la pastro ne plu rekonus la figurojn. Nur ĉe Judaso Iskariota, ĉe kiu ne tiom frapas la atenton, ĉu li ŝanĝiĝis aŭ ne, Cipriano povis kaj rajtis uzi ĉiujn siajn talentojn. Ĉe la ceteraj, speciale ĉe Kristo kaj ĉe Sankta Virgulino li ne rajtis ŝanĝi eĉ la plej minimuman je la bazaj tonoj.

Cipriano fine kun peza koro metis Judason Iskariotan, tiun tiom belege sukcesintan, en ties malhelan kvazaŭan arestanguleton. Sed dum li nun honeste okupiĝis en la sekvaj tagoj kun la ceteraj figuroj, li ne plu povis deturni siajn pensojn de tiu grandioza artaĵo, kiun li kreis. Egale ĉu li pripentris la sanktan Anna aŭ la sanktan Pablo aŭ la sanktan Francisko, liaj pensoj estis ĉiam ĉe Judas Iskariota.

Ke Cipriano povis fali tiel dure en la ungegojn kaj kaptilojn de la plej fia arkiperfidulo el ĉiuj arkiperfiduloj kiam ajn vivintaj surtere, estis, neniu dubo pri tio eblas, la verko de la diablo, kiu havis la intencon uzi la foreston de la pastro por kapti la puran kaj fidelan animon de la preĝeja servisto Cipriano. Ĉar ĉio, kio okazis nun, praorigine fontis el tio, ke Cipriano siajn plej altajn talentojn, kiuj servu nur al la veraj sanktuloj, donis en tioma disipa grado al la arkifripono Judaso Iskariota. Judaso Iskariota ne plu delasis la pensojn de la kompatindulo Cipriano. Kaj tial Cipriano faris neglektemojn, kiuj havis aĉajn sekvojn.

Kio okazis nun, pruvas denove, en kia lerta maniero Satano kapablas labori por starigi la regnon de Antikristo surtere.

Cipriano fine transiris al la granda tasko purigi kaj refreŝigi Sanktan Virgulinon, kiu tronis super la altaro. Li sciis, ke tiu laboro estis la plej sankta, kiu surtere konfideblis al li.

La diversajn Kristofigurojn, kiuj pendis je la kruco aŭ kun la kruco sur la sanganta ŝultro aŭ kiuj estis sternitaj en la roka kaverno (vestitaj per amelitaj kaj ĉifitaj sakaj toloj) li same tiel facile traktis kiel la sanktulajn figurojn. Tio ja ne estis granda diferenco.

Sed Sankta Virgulino estis la plej sankta, ŝi estis la senco kaj la enhavo de la tuta religio. Multe pli grava ol Dio-patro mem.

Antaŭ ol Cipriano tuŝis Sanktan Virgulinon por preni ŝin de ŝia alta loko, li surgenuiĝis kaj preĝis kvindek avemariojn. Li krucosignis sin je ĉiuj manieroj, kiujn li konis. Kaj finfine li havis la lignan figuron sur la ŝtona planko de la preĝejo. Sed li ne metis ĝin sur la nudan plankon, sed li sternis sian tilma, sian kotonan mantelon, sur la plankon kaj metis la figuron sur ĝin.

Li komencis zorgeme lavi la figuron, delikate, kvazaŭ ĝi estus novnaskita infano. Poste li frotadis kaj poluradis ĝin per ĝismole distaŭzita ĉifoneto. Li deprenis ŝiajn vestojn por senpolvigi kaj lavpurigi ilin. Ŝi ne havis vere nudan korpon sub siaj vestoj, sed la korpo estis tiel skulptita, ke ankaŭ la subvestoj estis skulptita ligno. Tiel, ke eĉ la plej senrespekta persono ne povus trovi ion, tiel, ke pro tio la sankta Dipatrino devus ruĝiĝi pro honto.

Sur la planko de la preĝejo Cipriano tenis vigla fajreton. La fajro servis por iom varmigi la akvon por la purlavado de la figuroj, ĝi servis krome por la kuirado de la gluo kaj por teni ĝin likva, por sanigi rompitaĵojn de la figuroj.

Je tiu fajro kaŭris nun Cipriano kaj varmigis sian kafon kaj siajn tortiljojn, ĉar li ne volis disipi tempon per tio iri al sia kabano. La vestojn de Dipatrino li pendigis ekstere de la preĝeja ĝardeno sur arbustaĵon, por ke ili sekiĝu.

Trinkinte sian kafon kaj manĝinte siajn tortiljojn kun akra kapsiko,li iris eksteren en la preĝejan ĝardenon por observi Sunon, kiel ĝi sekigas la vestojn de Sankta Virgulino.

Rigardante tiun laboron, li rulumis cigaredon kaj fumis.

Suno sekigis ne nur la vestojn de Sankta Virgulino, sed ĝi ludadis samtempe per ŝanĝiĝantaj koloroj sur la preĝeja ĝardeno. Kaj tio denove turnis la pensojn de Cipriano al sia granda artaĵo, al tiu grandioze sukcesinta plibeligo de Judas Iskariota. Li komencis pensi pri tio, ke eble tiukaze, se ĉio alia estos farita en la preĝejo kaj li ankoraŭ havos farbrestaĵon, kio ja tre verŝajnis, ĉar li tre ŝpareme uzis la kolorojn, li povus fari ankoraŭ pluan por Judas Iskariota. Li pensis pri tio, ke eble eĉ fariĝus verŝajne, ke la sinjoro pastro trovos plaĉon kaj ĝojon je tiu artaĵo, kaj ke ekzistos la eblo liberigi Judason Iskariota kaj oferti al li, se ne honorlokon, sed ja tamen pli bonan lokon, tie, kie li jam pli facile ekvideblus. Pli kaj pli dum sia pripensado Cipriano konvinkiĝis pri tio, ke propre kaj entute okazis granda maljusteco al Judas Iskariota, ke oni pentigis lin dum dumil jaroj, ĉar li foje volis enspezi tridek arĝentajn monerojn, kiujn li tute certe bezonis por iu tre necesa afero. Eble eĉ por la medicino de malsana infano, en ĉiu kazo por io, pri kio oni ne raportis, por fari sian agon nur des pli abomena. Kaj ankaŭ ĝenerale laŭ li okazis al Judas Iskariota granda maljusteco, ĉar oni daŭre kaj por ĉiam ekskludis lin de la saviĝo, dum al Petro, kiu simile malkonfesis la Sinjoron, estis konfidata la ŝlosilfasko de la ĉiela pordo kaj oni faris lin sanktulo.

Dum tiu streĉa pensado pri la duobla mezurilo, per kiu oni eĉ mezuras en la ĉielo, kaj pri komplikitaj opinioj kaj demandoj de la religio entute kaj ĝenerale, kaj dum la pensado pri tio, ke la rilatoj de la señjor pastro kun señora Elodia kaj kun señora Roberta, tute bone, sen neglektemo interpreteblus laŭ du flankoj, Cipriano endormiĝis iom post iom. Ion fari li ne devis en tiu momento, ĉar li ja nur povis helpi al Suno ĉe la sekigado.

Li vekiĝis pro tio, ĉar la rilato inter inoj kaj viroj fariĝis klara al li, sen tio, ke lia revado ĉifoje etendiĝis al la sinjoro pastro kaj la señora Elodia, je kiuj Cipriano en la lasta fazo de sia revo ĝuste ne pensis. Sed efektive li vekiĝis ja certe pro tio, ĉar tri hundoj kverelis kaj interbatalis interne de la preĝejo pri kelkaj tortiljoj, kiujn Cipriano postlasis de sia manĝo.

Cipriano, ĉar li ja nur dum momento volis iri en la preĝejan ĝardenon, por fumi tie cigaredon, lasis malfermita la malantaŭan preĝejan pordon. Kaj tra tiu pordo la hundoj penetris en la preĝejon.

Kiam Cipriano ree paŝis en la preĝejon, ankoraŭ iom dormeme, la hundoj fulmrapide elkuris.

Post kelkaj sekundoj Cipriano kutimiĝis de la hela sunolumo al la malforta lumo en la preĝejo, kaj kiam li nun venis al la figuro de Dipatrino, kaptis lin subita ektimo. Li devis plurfoje detale rigardi al ĝi, antaŭ ol li sciis, ke li vidas ĝuste.

La hundoj en la interbatalo puŝis Dipatrinon en la fajron, kie la figuro estis same tiom senhelpa kaj negardata kiel ankaŭ ĉiu alia kutima lignopeco, kiun oni ĵetas en la fajron.

Hundoj scias tion ja ne pli bone, kaj oni ne akuzu ilin pro tio. Sed Cipriano tuj sciis, ke la hundoj estis senditaj de Satano por kaŭzi tiun fatalaĵon.

Li levis kun rapida movo, ĉifoje sen preĝi eĉ nur unu avemarion, Dipatrinon el la purgatorio.

Dipatrino premis la maldekstran manon sur la koron, de kiu eliris orobronzaj briloj al ĉiuj flankoj. Ŝian dekstran manon ŝi levis benante, proksimume en la alto de sia buŝo. La areo de ŝia mano estis plate turnita malsupren, kaj ne, kiel tio ofte okazas ĉe benantaj manoj, turnita al la preĝanto.

Tiu ĉi mano estis tute karbigita, sed la formo konserviĝis. Ankaŭ la dekstra flanko de la figuro estis ekkarbigita.

Cipriano rapide estingis la ankoraŭ karbiĝantajn lokojn kun la kaforekremento, kiun li ankoraŭ trovis en sia argila kruĉeto; kaj ĉar nur tio ne helpis, li forgesis sin tiom, ke li estingis la ceterajn karbiĝantajn lokojn per sia salivo. Ke tio rigardeblis kiel senrespekto, pri tio Cipriano eĉ ne pensis dum momento. Vidalvide al dura realeco li fariĝis denove pagana indiĝeno, spite al ĉia kristana eduko. Ne nur dum tia afero, kiel ĝi okazis nun.

Kaj li fariĝis des pli pagana indiĝeno, ju pli li pripensis, kio farendos nun.

Li forgesis tute, ke li havas dipatrinon en la mano, kiun oni honoras kaj adoras, kvazaŭ ŝi estus la vere vivanta enkorpiĝinta Dipatrino.

Unue li tuj fermis la preĝejan pordon, tiel, ke neniu povu eniri, por fariĝi atestanto de la fatalaĵo, kiu tie okazis. Li sciis, ke por tiu neglekto ne ekzistis senkulpigo. Kvankam li povis apogi sin sur tio, ke la hundoj estis ilo de l' Maliculo, li tamen plifaciligis per longa vico de senatentemoj la metion de l' Maliculo.

Tiu fatalaĵo laŭ li estos la kaŭzo, kial li perdos sian postenon. Tio elteneblus, ĉar la ofico per si mem ne enspezigis multon. Kvin aŭ dek centavojn ĉe bapto, dudek kvin centavojn ĉe granda nuptofesto, ĉe malgranda nupto aŭ nenion aŭ kvin aŭ eĉ nur du centavojn. Ankaŭ tio okazis. Kaj pri entombigoj oni prefere tute ne parolu. La vilaĝo havis eĉ ne unu bonstatulon. Ankaŭ, ke la señor pastro havis tie grasigan prebendon, oni ne povus aserti. Estis sufiĉe granda ŝarĝo por tiu malriĉa komunumo entute vivteni la pastron; kaj se la homoj ne havus la firman konvinkon, ke ili iam en la ĉielo ricevos riĉan rekompencon, kaj ke la pastro necesas por preĝi pluvon kaj sunbrilon, kaj por pribeni la fekundecon de kaproj kaj ŝafoj, ili tute ne plu povus nutri lin. Por gravaj medicinaj aferoj li tute ne uzeblis. Pri tiaj aferoj oni preferis en ĉiu kazo la proprajn ŝamanojn kaj ŝamaninojn.

Sekve ne estis la ofico, kio povus enspezigi monon, pri kio Cipriano zorgis sin. Li estis en zorgo multe pli kaj preskaŭ nur pri tio, ke li perdus sian respektigan postenon en la komunumo. Se tiu okazaĵo konatiĝus tie, li ne plu povus esti la viro, kiu staras plej proksime al la pastro, li ne plu povus zorgi kiel ununura apud la pastro pri la plej sanktaj aferoj. Li ne plu povus antaŭkanti dum la malĉeesto de la pastro la avemariojn kaj litaniojn en la diservoj, li ne plu povus ekbruligi antaŭ la okuloj de la tuta paroĥo la kandelojn, transdoni al la pastro la sanktakvujon kaj la mantukojn, li ne povus antaŭteni la meslibron, surmeti al li la mesvestojn aŭ depreni ilin. Neniu plu petus lian konsilon. Kaj je siaj nomtagoj li ne ricevus kokinetojn kaj koketojn, kaj dum la tuta jaro ĉiuj ĉi priatentoj forfalus, jen glaseto da tekilo, jen kukurbo bakita en sovaĝa mielo. La vivo ne pli longe validus esti vivata. Dum la tridek jaroj li fariĝis tiom unuanima kun la eklezio kaj la servo en la preĝejo, ke neniu membro de la paroĥo povus imagi la preĝejon sen li, ĉar la nuna generacio estis naskita kaj plenkreskinta en la kredo pri la neanstataŭigeblo de lia persono. Li nun eble povus fervore preĝi, kaj eble okazus la granda miraklo, ke la mano al Dipatrino postkreskus. Sed tiom granda la kredo de Cipriano tamen ne estis. Li estis multe tro da indiĝeno por ne scii, ke morta ligno en neniu kazo postkreskus, eĉ se oni preĝus kiom ajn avemariojn.

Tiel li fine ekhavis la ununuran ideon, kiun indiĝeno povas ekhavi en tia malesperiga kazo. Li intencis simple forsegi la karbigitan brakstumpon de Dipatrino, skulpti novan manon kaj glui ĝin sur la stumpon. Poste li volis pripentri ĉion dike tavole, kaj se Dipatrino fine ree supre estos starigita super la altaro, neniu rimarkos la damaĝon.

Tiukaze kompreneble la skulptado de la mano bezonus tagon. Dum tiu tempo kompreneble Dipatrino ree devos stari je sia malnova loko, ĉar la paroĥanoj, kiuj frekventas la preĝejon por preĝi Dipatronon tuj sentus la mankon kaj, ĉar la preĝado sen Dipatrino super la altaro estus sensenca kaj sen sukceso. La indiĝenoj devas rigardi enkorpiĝinta antaŭ si tion, al kio ili volas preĝi, alikaze ili ne povus koncentriĝi je siaj preĝoj kaj pensus anstataŭ tio pri sia maizo kaj pri siaj kaproj kaj ŝafoj.Per tio estus subtenita nur la paganeco.

Cipriano do ree vestis Dipatrinon. Kiam li faris tion, li remetis ĝin sur ties lokon super la altaro. Li ordigis la kandelojn tiel, ke oni ne facile povus vidi la bruligitan manon en la krepuska malhelo de la preĝejo, se oni ne starus ĝuste tre proksime antaŭ la altaro. Krome li drapiris faldon de la vesto tiel, ke la mano parte estis kaŝita. Kaj ĉar la vesto estis profunde blua, la damaĝo efektive ne tuj rimarkeblus. Antaŭ ol la pastro revenus, la nova mano estus surgluita. Kvankam Cipriano certe sciis, ke li tiel pekus, li intencis ne konfesi en la konfessidejo la pekan neglektemon al la pastro. Li simple forgesus la aferon. Kaj tion, pri kio oni ne memoras, oni ja ne devas konfesi. Nek tie, nek aliloke. Se indiĝeno entute konfesus ĉion, kion li peke faris iam, neniu kiom ajn bonkora pastro povus absolvi lin, kaj eĉ Dio, la Sinjoro, ankoraŭ tre pripensus, ĉu li povus absolvi pekinton de tia fiago. Kaj Li, la Sinjoro, verŝajne venus al la konvinko, ke en tiu kazo oni devus rezigni pri ĉiu espero kaj ke estus pli bone lasi la indiĝenojn tiaj, kiaj ili estas kaj kontentiĝi per tio, kion oni povas ricevi.

Diopatrino staris nun sur sia loko. Intertempe fariĝis vespero. Cipriano malfermis la preĝejon kaj alvenis kelkaj inoj por delektiĝi devote.

Kaj kiam tiam venis la horo, Cipriano fermis la preĝejon kaj iris hejmen en sian kabanon, trankviligite kun la konscio, ke dum la nokto certe malkaŝiĝos nenio.

Li serĉis al si konvenan pecon da ligno kaj ĉe la fulganta obtuza lumo de ladolampeto komencis skulpti en la lignon krudan formon de mano. La detalojn li poste pretigus ĉe hela taglumo. Li estis certa, ke li havos preta la manon jam je la antaŭtagmezo de la sekva tago. La figuro devos stari je sia loko ja nur je la matena meso. Kaj eble vespere jam ĉio estos surgluita kaj zorgeme pripentrita. Li estis preta multe pli rapide ol li prikalkulis tion dum sia unua konsterniĝo.

Kiam li tiam sidis ĉe la skulptado kaj la nokto plu progresis, leviĝis tempesto. La tondro krakadis de ĉiuj flankoj kaj muĝis kvazaŭ ĉiuj ĉieloj volus renversiĝi. La fulmoj zigzagadis sur la firmamento kaj disŝiris la nigran nokton en akresonajn pecojn.

Pli pia viro ol estis Cipriano tuj ligus tiun tempeston al la profanigita Dipatrino. Kaj la pastro certe dirus: „Nu, jen vi ja vidas, Cipriano, kion vi kaŭzis. La puno de la ĉielo estas super vi. Pentofaru kaj kliniĝu sub la ĉiopotencon de la plej alta.“

Cipriano certe estis pia. Sed tiel pia li ja tamen ne estis, ke li pensus eĉ nur dum sekundo, ke tiu tempesto povus esti la sekvo de lia neglektemo. Li estis multe tro observanto de la naturo por tiel fordoni sin al tia infaneca pio. Li ja jam vidis je la malfrua posttagmezo tre malproksime je la horizonto, ke formiĝas pezaj fulmotondraj nuboj, kaj li diris al Mateo kaj al Panfilo, kiam ili babilis kun li iom da tempo en la preĝeja ĝardeno: “Bone atentu, muchachos, hodiaŭ nokte ni havos damne pezan fulmotondron tian, kian ni longe ne havis ĝin. Kiu sciu, ĉu brulos eble eĉ kelkaj kabanoj.“

Kaj tio okazis antaŭ kelkaj horoj, antaŭ ol bruliĝis la mano de Dipatrino.

La pastro kompreneble – Cipriano estis sufiĉe longe en la servo por scii tion – dirus: „Tion ĉion Dipatrino antaŭsciis, kio okazos, tial ŝi sufiĉe frutempe preparis la fulmotondron.

Cipriano, tiel, kiel li ĉiam faris, respondus: „Si señor cura, tio estas tiel, tio estas vera.“

Kun la señor pastro oni ja ne kverelu. Tio estus kontraŭ la religio; kion sinjoro pastro diras, tio estas la vero. Sed por si mem Cipriano dirus – kaj tion, kion oni diras al si mem, sinjoro pastro ja ne aŭdus – ja, por si mem li dirus: „Bone, se Dipatrino ĉion tion antaŭsciis, kaj ŝi antaŭsciis tion, ĉar la señor pastro ĝin ja diras, tiukaze ŝi ja ankaŭ sciis, ke kelkaj kotaj vilaĝhundoj puŝos ŝin en la fajron. Ŝi ja eble eĉ ne faris tion kun la intenco havigi malagrablaĵojn al mi. Oni ja simple povas fidi pri nenio plu kaj oni ne scias kiel elturniĝi plu. Plej bone, se oni lasas ĉion tiel, kiel ĝi estas.“

Cipriano rulumis cigaredon kaj fumis. Li rezignis pri tio preĝi kelkajn avemariojn, por ke la vetero preteriru sen kaŭzi damaĝon. Li sciis pro sperto, ke tio ne multe helpus, kaj ke oni plej bone agas, se oni lasas furiozi la tempeston, tiukaze ĝi finiĝos per si mem. Li konas kazon, temas pri Lucina, la edzino de Pancho Lazcano, kiu estis morttrafita de fulmo, dum ŝi preĝis la rozarion. Sekve estas pli bone fumi cigaredon kaj starante en la malferma pordo de la kabano rigardi la majeston de la tempesto.

Kaj dum li rigardis lokon sur la ĉielo, kiu fine komenciĝas klariĝi kaj la steloj jam brilas, krakas giganta tondrobato super li, kiu lin tiom traskuas, ke li devas firme apogi sin per fosto de la enirejo por ke li ne renversiĝu. Samtempe li vidas kiel fulmzigzago ĵetiĝas malsupren kaj, kiel li precize povas vidi, rekte en la tegmenton de la preĝejo. Li aŭdas klare klakadi la tegmentajn tegolojn kaj atendas, ke post momento la preĝejo ekflamiĝos kun hela fajro.

Sed nenio okazas. La preĝejo staras denove profunde kaŝita en la profunda nokto. La tondrado mallaŭtiĝas. La fulmoj iom post iom finiĝas. Komenciĝas forta pluvo. Post malpli ol tridek minutoj la pluvo fariĝas malintensa. La tempesto retiriĝas kaj nur fore en la ĉielo de tempo al tempo flugas lumo tra la nokto. Cipriano ankoraŭ staras en la enirejo de sia kabano. Jen kelkaj viroj proksimiĝas al lia loĝejo kaj ili tuj komencas paroli: „Ĉu vi vidis tion, Cipriano? La fulmo trafis la preĝejon. Venu kun la ŝlosilo kaj malfermu la preĝejon. Ni rigardu, ĉu ene eventuale io brulas en la preĝejo. Nun estas ankoraŭ tempo por estingi fajron.“

Kiam la viroj venas al la preĝejo, tie jam kolektiĝas multaj homoj, kaj pli kaj pli da homoj alvenas, viroj, inoj kaj infanoj. Ili alvenas kun brulantaj abiaj kenoj kaj kun fulgokovritaj lanternoj. Ĉiuj homoj vidis, kiel la fulmo trafis la preĝejon, kaj ĉiuj volas vidi, ĉu ĝi kaŭzis damaĝon.

Cipriano malfermas la preĝejon kaj la viroj serĉadas, ĉu ili malkovros ie fajron. Sed ne troviĝas fajro. La fulmo evidente estis kvazaŭ frida.

Ĝis proksimume tagmeze restadas la homoj antaŭ la preĝejo. Kaj antaŭ ol Cipriano finfine fermis la preĝejon, la viroj serĉadas ankoraŭfoje zorgeme en la preĝejo, ĉu eble tamen troviĝas fajro ie ajn. Ili fine konvinkiĝas, ke neniu danĝero minacas. Kaj ĉiuj iras hejmen por sterni sin.

Matene Cipriano je la kutima horo malfermas la preĝejon. La knaboj okupiĝas pene pri la matena sonorigado. Cipriano eklumigas la kandelojn. Fruaj preĝantoj envenas. Preskaŭ senescepte inoj kaj kelkaj infanoj kun ili. Rapide fariĝas hela tago.

Du inoj tre proksimiĝas al la altaro por tie sendi supren specialan preĝon al Dipatrino.

Cipriano staras proksime de la pordo por denove plenigi akvon en la baptakvujojn.

Subite ambaŭ inoj antaŭ la altaro kriĉe ekkriegas, dum ili krucosignas sin samtempe kvazaŭ ili freneziĝus.

Cipriano turniĝas malantaŭen kaj estas nekredeble ŝokata. Ankaŭ li tiam krucosignas sin kaj murmuras rapide kelkajn avemariojn. Li scias, ke nun ĉio malkovriĝis, kaj ke li nur plu povas atendi la revenon de la pastro por la eksigo sen honoroj.

La inoj antaŭ la altaro fariĝas pli kaj pli laŭtaj, kaj ĉiuj ceteraj inoj, kiuj estas en la preĝejo, alkuras por vidi, kio okazis. Ankaŭ ili tuj surgenuiĝas kaj krucosignas sin.

La preĝejo estas ja ne tiom granda. Kaj tiel Cipriano je la alia fino bone povas kompreni, pri kio tie oni interparolas ekscitite. Li povas eĉ pli bone kompreni ĝin, ĉar la inoj jam preskaŭ krias. Li ne volas aŭskulti ĝin, ĉar li ja scias, ke li aŭdos nur pri sia hontego. Sed li tamen kaptas la vortojn sen peni fari kompreneblan tekston el ili.

Un milagro! Un gra-a-a-n mi-laaagro le paso! Por Santa Purisima! Virgencita! Señora Nuestra! Ho, Sanktulino, Plejsenpeka! Ho, Sankta Virgulineto! Miraklo okazis! Granda miraklo!“

Ĉiuj inoj turniĝas al Cipriano, kiu ankoraŭ staras ĉe la pordo apud la sanktakvujo. Li scias malpli kaj malpli, kion fari. Plej bone estus, se li irus hejmen kaj sternus sin sur sian petaton kaj dirus, ke li estas morte malsana.

Sed la inoj ne lasas tempon al li decidiĝi pri io. Ili rapidas al li kaj ŝiras lin al la altaro. Al li ĉio fariĝis jam tute indiferenta.

La inoj kaptis lin ĉe la brakoj kaj krias ĉiuj samtempe sur lin: „Ĉu vi ne vidas tion, Cipriano? Ĉu vi ne havas okulojn por la granda miraklo, kio tie okazis? La fulmo en la lasta nokto trafis la preĝejan internon. Ĉu vi vidas tie supre la trabatitajn tegolojn de la tegmento?“

Cipriano rigardis supren kaj kapjesas kaj kapjesas.

„Miraklo! Granda miraklo estas donita al ni pro graco. La fulmo estis kaptita per la mano de Virgulineto! Sian manon Sankta Virgulino oferis por protekti la sanktigan karnon de la Sinjoro en la monstranco kaj gardi la preĝejon kontraŭ la fajro. Miraklo! Un gran milagro!

Pasis ne pli ol tri tagoj, kaj jam la preĝejo estis sieĝata de miloj, de indiĝenoj, de mestizoj, de blankuloj.

Cipriano nun ne plu povis ŝanĝi ion je la afero. Li fine konvinkiĝis, ke eble tamen regas pli alta volo, kiu destinas la sortojn surtere.

La preĝejo fariĝis ejo kun grasa prebendo. Kaj grasa prebendo ĝi estas ankoraŭ nun.

Estas bone kompreneble por homo, ke Cipriano neniam ion diris pri la afero. Ja kiel li, la simpla indiĝeno, kiu scipovas nek legi nek skribi, diru rekte en la vizaĝon al la episkopo kaj al la aliaj grandaj mastroj de la eklezio, kiuj venas tien, ke temas ĉe la afero pri okazinta erareto? La episkopoj nur ridus pri li, kaj krome ili dirus, ke li fariĝis tro maljuna, kaj tial spirite malforta. Kaj kiel plensanga aŭtentika indiĝeno li sciis tre bone, kiam oni silentu, kaj kiam ne ŝajnas necese, ke oni parolu, kaj kiam tio estus por ĉiu malavantaĝo konfuzigi aferojn, kiujn grandaj ekleziuloj, milfoje pli prudentaj ol li, rigardis kiel laŭorde ekzistantajn laŭ la volo de Dio. Ne estis lia tasko reformi religiojn. Laŭ bona indiĝena vivmaniero li pensis, ke oni plej prefere lasu la aferojn tiel, kiel ili estas, tiom longe, kiom ili ne kaŭzas maloportunaĵojn al oni mem. Ke li devis suferi maloportunaĵojn pro sia silentado, ne estis asertebla. La preĝeja servisto de preĝejo kun grasa prebendo povas vivi pli kontemplan vivon ol tiu de povra indiĝena vilaĝkomunumo. Cipriano ne plu devis haki arbojn kaj ne plu bruligi lignon al lignokarbo, kaj li ne plu devis kvereladi kun la kunaĉetistoj de la lignokarbo, kiuj ĉiam kaj eterne falsas la pezilojn de la pesilo kaj dum eterneco montras sin tro avaraj pri la prezoj. Ke la hakado de dura ligno en la vepro kaj la bruligado de karbo en tropika ardo estas grandaj ĝojoj kaj agrabla sorto por indiĝeno, pri tiu vivimago li jam frutempe perdis ĉiun iluzion en sia vivo, multegajn jarojn antaŭ ol li eksentis delikatan kompatemon por Judas Iskariota.

Ke ne ĉiuj di-miraklaj bildoj ekestis laŭ tiu maniero, pruvas nenion kontraŭ la vero de tiu ĉi rakonto; ĉar estas tute sensence kvereladi kun islamisto pri la profetaj kapabloj de Mahometo.

tradukis la karapacanoj
Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser kun Frank Vohla en klubovesperoj

lingve kontrolis Vladimir Türk


Glosaro
botica = butiko
habanero = skotviskio kun akra kapsiko kaj pluaj ingrediencoj
prebendo = rento, ligita al eklezia titolo (ŝerce dirate kvazaŭ kokino, kiu regule metas orajn ovojn)


https://traven-esperanto.blogspot.com/