Cezar
Virviro
(poemo por virviroj)
Ne helpis iu vorto bona.
Virviro forta kaj bru-sona
kun memkonsci' de krokodilo
kaj aŭreola superbrilo,
paŝante kiel urs' kun forto,
kun krako krevis laŭ la sorto.
Ne estis multaj, kiuj ploris,
kiam la mort' lin kruda voris.
Ne estu viro tro virvira,
Ĝi simple estas malinspira.
Ne la virvira ul' surtera,
montriĝas fine viro vera.
Sign-in to write a comment.