http://traven-esperanto.blogspot.de/2012/03/brikofaristo-iv.html


Ret Marut
Kiel movi la amason?



Pensu! Rememoru pri vi mem, ne pri via programo! Fariĝu ĉiu memulo!

Vi diras: Mi volonte volus, sed mia amiko Maks devas kunlabori. Amiko Maks diras: Mi kunlaboras, sed mia amiko Frederiko devas kunlabori. Kaj via amiko Frederiko diras: Ni povas fari tion ne solaj, la amaso devas fari tion, unue ni devas havi la amason.

Vi neniam havos la amason. La amaso ne pensas, ĉar ĝi ne povas pensi, tial ĝi havas partiojn, programojn kaj gvidantojn.

Sed vi, la unika individuo, vi pensas, vi povas pensi.

La amaso necesigas unuecon. Sed neniam homoj estis unuecaj, neniam homoj unuecos.

Kun via tuta saĝo, kun ĉiuj viaj teknikaj artifikaĵoj vi kapablas samtempigi eĉ ne du horloĝojn. La homoj ne estas horloĝoj. Sed vi volas egalpaŝigi ilin.

Ho, blindigitoj! Ĉu vi povas produkti cerbojn en maŝino kaj enplanti ilin en homojn?

Sed vi volas havi la amason, vi volas la unuecon de la amaso. Kiun pluan pruvon vi bezonas, ke vi estas gvidatoj, miskondukitoj?

Mi mem devas fari ion. Tiukaze ankaŭ amiko Maks faros ion kaj ankaŭ amiko Frederiko.

Mi estas polveto en la amaso. Sed kiel la amaso ekmoviĝu, se mi, la eta polveto ne unue moviĝas? La polveto devas moviĝi, tiukaze ankaŭ la amaso moviĝos. Kaj se la polveto ĉe tio fariĝos kadavro, tiukaze ĝi stinkos. Kaj ankaŭ la odoraĉo de kadavro movas la amason.

Viaj gvidantoj neniam pensis pri si, ili pensis ĉiam nur pri la popolo kaj pri la proletaro. La sukceson vi vidas nun. Se ili estus nur pensintaj pri si mem, se ili estus memorintaj pri si mem, jen ili estus nun homoj. Sed tiel ili fariĝis partiopapoj kaj helotoj.

Laŭ miaj leĝoj mi volas vivi. Mia propra reĝo, kies ununura civitano mi estas samtempe, mi volas esti. Neniun registaron super mi kaj neniun regaton apud mi.

PS:
La titolo estas de mi mem, jen eltiraĵo el la artikolo „Kontraŭdiro“ el la ununura kontraŭmilita gazeto „Brikofaristo“, en Germanio en Unua Mondmilito. La stinkanta kadavro estas aludo pri la murdigo de Rosa Luxemburg kaj Karl Liebknecht, kiuj en la germana parlamento tute sole levis sian voĉon kontraŭ la milito. Ili estis honestaj komunistoj kaj ne socialdemokrataj mensogantoj.

Maks eble estas aludo pri la individua anarkiisto Max Stirner, kiun Traven tre ŝatis, aŭ tamen pri Marks. Frederiko estas aludo pri Friedrich Engels, amiko de Karl Marx.

La artikolo de Marut finiĝas tiel:

Sciado liberigas? Ne!
Agado estas potenco!
Sciado liberigas! Ne!
Agado liberigas!

PS:
Brikofaristo V

B.Traven-retejo
Der Ziegelbrenner