Hans-Georg Kaiser
Pacon ne nur je Kristnasko


Festa familio sidas
apud kristnaskarb’ en rond’,
kaj neniu tie fridas,
kvankam fridas en la mond’.
Ekjubilas kun favor’
kantoĥor’!

Avo faras festprogramon
kun avino ĉe la flank’.
Ĉiuj sentas iel amon
kaj aplaŭdas eĉ kun dank’.
Jen jam frapas ĉe la pord’
nun kun fort'.

Nikolao mem envenas,
ruĝvestita por la fest’,
parolante ĉiujn benas,
tre ŝvitante sub la vest’:
„Pacan feston en konkord’!
Mia vort’!“

Sed malgranda knab’ sur loko
sin tretadas per pied’,
siajn vortojn nur post voko
metas flustre kvazaŭ pet’.
Li demandas kun dolor’
post esplor’:

"Kara Nikolao mia,
mankas al la vortoj klar’.
Pacon nur dum festo nia?
Kial ne dum tuta jar’?
Kial pacon, ho, sinjor’,
nur dum hor’?"

Sankta Nikolao miras,
staras iom en silent’,
ĝis li tre solene diras :
„Ho, ho jes, konsent’!.
Pacon ĉiam kun fervor’,
knab’ el or’!“

https://cezaroriginaloj.blogspot.de/