Dum ni en taverno sidas...
Drinkkanto de vagantaj studentoj
el „Carmina Burana“ de la 13-jarcento
Dum ni en taverno sidas
kaj ĉe iu ludo ŝvitas,
jen ne nun aŭ morgaŭ gravas,
ĉar ni ja alian havas.
trad. Hans-Georg Kaiser
Originalo
In taberna quanda sumus,
Non curamus, quid sit humus,
Sed ad ludum properamus,
Cui semper insudamus.
Germana traduko:
Wenn wir in der Schenke sitzen
und bei unserm Spiele schwitzen,
Kümmert uns kein heut und morgen,
denn wir haben andre Sorgen...
(Übersetzer: Carl Fischer)
Rimarkoj:
En la mezepoko estis la centra loko de studentoj, kiuj vagadis de iu universitato al aliaj, la taverno, kie drinkpokalo migris en gaja rondo. En tiom gajaj rondoj, ke la Archpoeto en sia „Konfeso de vaganto“ el la dektria jarcento raportis pri tio, ke plej prefere li volus morti en taverno, kie la vino malsekigas la lipojn antaŭ ol ili senkoloriĝas, kaj kie tiam gaja ĥoro de anĝeloj petegu, ke la kara drinkfrato eniru la ĉielan regnon. Krom kantoj ankaŭ mondoskuigaj poemoj ekestis en tiaj tavernoj, kiel pruvas la genia poeto Francisko Viljono. (HGK)
Carmina Burana
Hans-Georg Kaiser: Dum ni en taverno sidas (rimpoemo)
https://cezartradukoj.blogspot.de/
Sign-in to write a comment.