Jen la plivastigita versio en alia libro de Traven!


B.Traven
Historio pri la dio, kiu kreis Sunon


El la romano B.Traven: La ĉaro, ĉap. 12/14

Same tiel mallaŭte, kiel ŝi parolis, ŝi diris:

"Ĝi estas la historio pri la dio, kiu kreis Sunon.

La malicaj spiritoj, kiuj volis neniigi la homaron, ĉar ĝi estis kreaĵo de la bonaj dioj, venkis la bonajn diojn kaj mortbatis ilin ĉiujn.

Kiam tio okazis, ili estingis la sunon per neĝo kaj glacio kaj per fridaj ŝtormoj.

Kaj tiam komenciĝis eterna nokto surtere.

Ĉio estis kovrita de glacio.

La homoj mortis pro frosto.

La maizo, apenaŭ kreskanta, vivtenis nur kun granda peno la mizere vivantajn homojn.

Sed multaj, multaj mortis pro malsato.

Ne plu kreskis arboj kun dolĉaj fruktoj.

Ne plu floris floroj.

Ne plu kantis birdoj.

La griloj kaj cikadoj ĉesis violoni kaj fluti.

La homoj mortadis, kaj ĉiuj bestoj de la arbaroj kaj de la ebenaĵo mortadis, tiel ke la viroj pli kaj pli malofte povis ĉasmortigi beston por nutri la inojn kaj infanojn kaj por provizi ilin per varmigaj feloj.

Kiam la mizero tiam fariĝis pli kaj pli granda, ĉiuj tribestroj kaj reĝoj de la indiĝenaj popoloj kunvokis por granda interkonsiliĝo, por decidi kiel krei novan sunon.

En la ĉielo staris ja nur la klaraj steloj.

La stelojn la malicaj spiritoj ne sukcesis estingi.

Sur ili vivis la spiritoj de mortintaj homoj, kiuj bone sciis kiel defendi sin, ĉar la bonaj dioj donis forton al ili, kaj ĉar estis ilia tasko, por eterne teni lumantaj la stelojn.

Multajn semajnojn daŭris la granda interkonsiliĝo de la reĝoj kaj tribestroj.

Sed neniu el ili sciis kiel fari novan sunon.

Inter la reĝoj estis sabio, saĝulo, kiu jam havis pli ol tricent jarojn kaj kiu lernis ĉiujn sekretojn de la naturo.

Kaj tiu diris: ,Certe estas vojo krei novan sunon.

Juna, forta kaj tre kuraĝa viro devas iri al la steloj. Tie li devas peti la spiritojn de la mortintoj doni de ĉiu stelo etan peceton.

Tiujn malgrandajn pecojn li devas kolekti kaj porti kun si pli alten, pli kaj pli alten, ĝis li fine atingos supre la mezan punkton de la ĉiela volbaĵo.

Tie li devas fiksigi ĉiujn tiujn stelopecetojn al sia ŝirmilo. Kaj se li estos farinta tion, la ŝirmilo transformiĝos en grandan lumantan kaj varmegan sunon.

Mi mem irus kaj farus tion.

Sed mi estas olda kaj malforta.

Mi jam ne kapablas plu bone salti.

Tial mi ne povus salti de unu stelo al alia.

Kaj mi ankaŭ ne plu estas sufiĉe forta kaj lerta, por ĵeti lancon kaj teni la ŝirmilon kaj por batali kun la malicaj spiritoj, kiuj provos malhelpi, ke nova suno estos kreata.'

Kiam la saĝulo estis fininta la parolon, suprensaltis ĉiuj reĝoj, tribestroj kaj grandaj batalantoj kunsidintaj en la interkonsiliĝa rondo, kaj vokis:'Ni estas pretaj ekiri.'

Al tio diris la saĝulo: 'Ĝi tre honoras vin, ke vi volas fari tion.

Sed nur unu el vi rajtas foriri, kaj tiu devos iri sola kun sia ŝirmilo, ĉar nur unu suno estu kreata.

Tro multaj sunoj bruligus la teron.

Tiu, kiu faras tion, devas oferi la plej karan, kion homo povas fordoni.

Li devas forlasi sian edzinon, siajn infanojn, sian patron kaj sian patrinon, siajn amikojn kaj sian popolon.

Li neniam povos reveni sur la teron.

Li devas poreterne migri je la ĉiela volbaĵo, la ŝirmilon sur la maldekstra brako; kaj poreterne li devos esti armita por povi batali kontraŭ la malicaj dioj, kiuj ne ripozos, por denove estingi la sunon.

Li ĉiam vidos la teron kaj sian popolon, sed li ne plu povos reveni.

Li estos por ĉiam solulo en la universo.

Ĉiu el vi antaŭe pripensu tion bone antaŭ la ekiro.

Kiam la reĝoj tion aŭskultis, ili ĉiuj tre senkuraĝiĝis.

Neniu el ili deziris apartiĝi poreterne de sia edzino kaj de siaj infanoj, de sia patrino, de siaj amikoj kaj de sia popolo.

Ĉiu el ili preferis morti kaj kuŝi iam en sia tero inter sia popolo.'

Jen ekestis longa silento en la interkonsiliĝo.

Sed finfine parolis unu el la pli junaj tribestroj:

'Mi volas paroli, kuraĝaj viroj.

Mi estas juna kaj forta kaj bone ekzercita je armiloj.

Mi havas junan kaj belan edzinon, kiun mi tre amas, pli ol min mem.

Kaj mi havas belegan knabon, kiu estas al mi tiel kara kiel mia korsango. Kaj mi havas karan bonkoran patrinon, kies protektanto kaj espero mi estas.

Kaj mi havas multajn amatajn amikojn.

Kaj mi amas mian popolon, en kiu mi estis naskita, kaj de kiu mi estas nedisigebla parto.

Sed pli ol mian edzinon, pli ol mian knabon, pli ol mian patrinon, miajn amikojn kaj mian popolon mi amas la homaron.

Mi ne povas esti tute feliĉa, kiam mi vidas suferi la homaron.

La homoj bezonas sunon.

Sen suno la homaro devos perei.

Mi estas preta ekiri kaj krei la sunon por la homoj, kio ajn estos mia destino kaj mia sorto.'

Estis Chicovaneg, kiu tiel parolis.

Li diris adiaŭ al sia edzino, sia knabo, sia patrino kaj sia popolo.

Provizite per la konsiloj de la saĝulo, li komencis armi sin.

Li faris al si fortan ŝirmilon el jaguarfelo kaj el la haŭto de serpento.

Li faris al si kaskon de potenca aglo.

Kaj li faris al si firmajn ŝuojn el la piedegoj de grandega jaguaro, kiun li mortigis en la ĝangalo.

Tiam li eliris por serĉi la plumhavan serpenton.

Li trovis ĝin post multaj jaroj de serĉado en profunda malhela kaverno. Ĝi estis la simbolo de la mondo. Tial ĝin gardis malbona sorĉisto, kiu estis soldulo de la malicaj dioj.

Per multe da ruzo kaj prudento sukcesis al li mortbati la malbonan sorĉiston.

Li faris lin ebria per dolĉaj agavosukoj.

Kaj kiam la malbona sorĉisto kuŝis tute ebria kaj ĉiuj liaj okuloj estis fermitaj, Chicovaneg kaŝe proksimiĝis kaj mortigis lin per lanco, kiun li venenigis per cent venenoj, kiujn ĉiujn konigis la saĝulo al li.

Tiam li kantis dolĉajn kantojn, kaj sur sia ŝalmo li flutis dolĉajn melodiojn; kaj jen la plumhava serpento elvenis kaj sekvis lin, obeante al ĉiuj liaj ordonoj.

Post tio Chicovaneg longe migris, ĝis li venis post multaj jaroj kaj multaj bataloj kontraŭ malicaj dioj al la fino de la mondo.

Tie la steloj estis plej malaltaj super la tero.

La plej malsuban stelon li povis atingi per facila salto.

Li rakontis al la spiritoj de la mortintoj loĝantaj sur tiu ĉi stelo, kiuj havis nigrajn vizaĝojn, ĉar ili ne havas indiĝenan sangon, ke la homoj ne havas sunon, kaj ke li forlasis sian edzinon kaj sian popolon, por krei novan sunon por la homoj.

La spiritoj ĝoje donis al li peceton de sia stelo, por helpi al la homoj.

Chicovaneg fiksis la pecon meze de sia ŝirmilo, kie ĝi tuj ekbrilis en plena beleco kiel diamanto.

Ekde nun li jam pli bone povis vidi sian vojon en la profunda nokto, ĉar prilumis la vojon tiu eta steleto sur lia ŝirmilo.

Nun li saltis de stelo al stelo.

Kaj ĉien, kien li venis, kaj tute egale, ĉu la spiritoj havas flavajn, blankajn, brunajn aŭ nigrajn okulojn, ili donis al li volonte peceton de ilia stelo.

Kaj kiam li venis al tiuj, kiuj havas la saman sangon kiel li, oni akceptis lin kun granda ĝojo.

Ili estis fieraj, ke li estas unu el la propra sango, kiu volas rekrei por la homoj la sunon.

Ili fortigis lian laciĝintan korpon kaj akrigis liajn armilojn.

Post ĉiu salto, kiun li faris de stelo al stelo, lia ŝirmilo fariĝis pli lumanta.

Kaj kiam la ŝirmilo nun finfine tiom lumis, ke ĝi forte superbrilis la plej grandan el la steloj, la malicaj dioj rimarkis lin.

Ili ekkonis, ke li estas sur la vojo, krei novan sunon por la homoj.

Kaj ili komencis batali kun granda kolero kontraŭ li kaj malhelpis lin ĉe la pluirado.

Ili tremigis la teron por skui la stelojn, por ke li mise pretersaltu la sekvan stelon.

Ili sciis bone, ke tiukaze, se li pretersaltus nur unufoje, jen li falus en la nigran universon, el kiu li ne plu povus liberigi sin, ĉar tie la malicaj dioj havas la tutan potencon por si mem.

Sed Chicovaneg estis prudenta.

Kiam stelo estis tro malgranda, por povi vidi lin bone, li petis la plumhavan serpenton, ke ĝi unue ĵetu rigardon sur ĝin.

Kaj ĝi diris al li la distancon, por ke li povu ekkuri per la ĝusta rapideco, ke li saltu ne tro mallonge, sed ankaŭ ne transsaltu la stelon.

Se la distanco estis tro granda por salto, la plumhava serpento unue devis flugi transen, kaj ĝi tenis pendante sian unuan finaĵon tiel, ke li post la salto facile povis kapti ĝin kaj suprengrimpi sur la korpo de la plumhava serpento.

Kiam li nun grimpis pli kaj pli alten en la ĉiela volbaĵo kaj lia ŝirmilo fariĝis pli kaj pli hele lumanta, la homoj sur la tero finfine ekvidis lin.

Ili sciis, ke li nun kreas la sunon por ili.

Kaj ili fariĝis gajaj kaj festis multajn festojn.

Sed ili ankaŭ povis vidi kiel peniga estas lia vojo.

Kaj se ili vidis la distancon al la sekva stelo kaj ekkonis, ke li saltinte eble eĉ mistrafos tiun stelon, ekkaptis ilin profunda malespero.

Ili ankaŭ vidis la batalon de la malicaj dioj kontraŭ li.

La malicaj dioj hurligis fortajn ŝtormojn, kiuj detruis ĉiujn kabanojn de la homoj kaj dezertigis iliajn kampojn.

La malicaj dioj inundis la teron per akvotorentoj, kaj ili ordonis al la montoj, ke tiuj elsputu fajran lafon, por neniigi la homojn, antaŭ ol la suno staros en la ĉielo.

Kaj la malicaj dioj ĵetkatapultis ardantajn ŝtonojn al la suprengrimpanta Chicovaneg.

Ili ĵetis tiom da ili al li, ke miloj de la ŝtonoj ankoraŭ nun flugas plu tra la nokta ĉielo.

Sed pli alten kaj pli alten grimpis Chicovaneg.

Pli hele kaj pli hele lumanta fariĝis lia ŝirmilo.

Floroj komencis kreski kaj flori sur la tero.

La birdoj revenis kaj kantis gajajn kantojn.

Mangoj kaj papajoj komencis maturiĝi je la arboj, kaj bananoj, figokaktoj, tomatoj baldaŭ abundis.

Kaj tiam finfine, kiam la homoj iutage suprenrigardis, staris la suno brile kaj varme en la ĉiela volbaĵo, meze de la ĉielo super ili.

Kaj ili festis grandan sunfeston, honore al Chicovaneg.

Sed la malicaj spiritoj seninterrompe provas estingi denove la sunon. Tiam ili vualas la teron en nigrajn nubojn kaj la homoj ektimas, ke la suno nun estos estingita.

Sed Chicovaneg, la kuraĝulo gardas ilin.

Post lia ora ŝirmilo li kaŭras por gardi la homojn kontraŭ malicajn diojn.

Kaj se la malicaj dioj tro malice agas, li ekkoleriĝas kaj ĵetas siajn fulmantajn sagojn laŭ la tero por trafi kaj forpeli la malicajn diojn, kiuj kaŝiĝas en la nigraj dikaj nuboj.

Tiam li skuas sian ŝirmilon tiel, ke sovaĝa tondrado ektremigas la aeron.

Kaj se li finfine ree estas forpelinta la malicajn diojn, tiam li pentras sian buntkoloran arkon sur la ĉielon, por anonci al la homoj, ke ili estu trankvilaj, kaj ke li ne permesos, ke la suno de la malicaj dioj ankoraŭfoje estos estingita kaj detruita.

tradukis Hans-Georg Kaiser
lingve kontrolis Vladimir Türk


B.Traven: Ĉaro (PDF)