Ret Marut
Idioto


Sinjorino Bernhardine Mallaŭtpaŝo posedis grandan karbomagazenon, multe da mono, filon, filinon kaj katinon.

La negoco pri karboj prosperis bone. La mono estis sekure deponita en banko (kaj plimultiĝis), la filo estis idioto, la filino bela (kaj muzike talenta) kaj la katino naskis dufoje ĉiujare idojn.

Sinjorino Mallaŭtpaŝo estis nobla kaj kondutis tia. La mono estis aŭtentika, la idiotismo de la knabo pruvita, kaj pri la geedezco de la filino svatiĝis nobla registara asesoro, kaj la kato neniam kaptis musojn kaj nutris sin nur de lakto.

Sinjorino Bernhardine estis fiera tre baldaŭ fariĝi nobela bopatrino, la mono atendis sopire atingi la certan adreson de la asesoro, la idioto laboris kvazaŭ kiel ĉevalo, la filino legis librojn pri la devoj de edzino kaj patrino, kaj la kato rigardis sin mezpunkto de la universo.

Tiel en tiu familio ĉio estis harmonie interligita, ĉio estis laŭorda; nur la idiotismo de la junulo ne volis ĝuste adaptiĝi al la kompleta bildo.

Kiam Alfredo ankoraŭ frekventis la lernejon, nomis lin ĉiuj liaj kamaradoj idioto. Ĝis li iam elfiŝis du da ili kaj per pugnoj draste traktis iliajn felojn. Nun ili nur plu nomis lin idioto, se li povis aŭdi tion neniel. Ankaŭ la instruisto diris al li ĉiutage sennombreble ofte, ke li estas idioto, ĉar li ĉiam sidis sur la lasta benko kaj sciis neniam ion. Tial li ankaŭ ne povis fariĝi volontulo dum unu jaro, ĉar li kiel tia devus scii almenaŭ iom. Kaj de tiam li neniam plu povis fariĝi rezerva oficiro. Sed, ke li ne fariĝis soldato, estis tre bona. Tiel la honto ne evidentiĝis.

Ekde sia dekdua jaro li estis en sia libera tempo en la karba negoco de sia patrino kaj de la dekkvara jaro li gvidis ĝin memstare kaj sole. Kaj li komprenis kiel fari negocojn. Tuj, kiam la patrino ne enmiksiĝis plu, neniam plu okazis plendo fare de la klientaro. Kun la koĉeroj, la laboristoj, portistoj kaj ĉevaloj li kunlaboris bonege kaj la klientaro tre ŝatis lin.

Kaj ĉar lia patrino kaj lia fratineto estis konvinkitaj pri lia idiotismo, ĝi ne damaĝis, se li laboris de matene je la kvara kaj duono ĝis vespere je la naŭa. En la lukse meblitajn loĝoĉambrojn de la patrino li rajtis eniri nur malofte; kaj kiam vizitanto ĉeestis, tute ne. Pro la laboro liaj manoj fariĝis duraj, lia vizaĝo kutima kaj liaj movoj plumpaj. Li aspektis senstila kaj ĝenanta.

Li dormis en la subtegmenta ĉambro kaj manĝis en la kuirejo. Lia ununura konfidatino estis la servoknabino Franciska Koll, kiu transŝovis en la kuirejo la plej bonajn bongustaĵojn al li, kiu babiladis kun li kaj dimanĉe posttagmeze kunprenis lin al siaj gepatroj. Ĝia patro estis feroformisto kaj tre agrabla laŭ karaktero. La patrino estis aŭtentika honesta firmmana laboristino. Tie Alfredo fartis nedireble bona. Kun tiuj homoj li povis interparoli kiel plaĉis al li, kaj neniu diris, ke li estas idioto, kiel lia patrino kaj fratino faris tion hejme.

Tiam li estis jam dudekunu-jara. Kiam li havis deksep jarojn, vizitis ilin iam onklo Paŭlo. Onklo Paŭlo elkore ekŝatis la junulon pro ties diligento, honesteco kaj memretenemo. Kaj kiam li vidis kiel oni traktas lin hejme, kvazaŭ li estus tute fremda homo, li diris al sia fratino tute malkaŝe la veron. Sed ŝi forneis tion per tio, ke ŝi klarigis, ke estas afero ŝia kiel ŝi traktas la junulon, ke li estas infano ŝia kaj ne lia. Krome la junulo laŭ ŝi lernis nenion en la lernejo kaj estas tiom senedukita, ke li metas la tutan familion en publikan honton. Ŝi diris, ke li tute ne scias kiel konduti. La onklo respondis, ke tio estas ja egala. Ne ciuj ni povas esti ĝentlemanoj, kaj se iu fervore laboras, li ne povas aspekti kaj konduti kiel princo. Tial tuj ekestis kverelo, kaj Alfredo en droŝko veturigis onklon Paŭlo al la stacidomo. Ĉar onklo Paŭlo ĉiam estis bona al Alfredo dum la dekkvar tagoj de sia vizito kaj parolis kun li kiel ankoraŭ neniam alia homo, Alfredo larmis dum la adiaŭado.

Post tio onklo Paŭlo skuis manon de Alfredo kaj diris: „Ne ekscitiĝu plu, knabo mia, restu plu tia, kia vi estas nun, tia fervora, bonkonduta kaj bona kia vi estas hodiaŭ, tio pli validas ol la tuta bruo pri edukiteco. La valoro de homo ne troviĝas en ties elegantaj gestoj, sed en ties koro. Fartu bone, knabo mia!“

Kaj for estis onklo Paŭlo. Kaj tiam li subite estis mortinta. Sinjorino Mallaŭtpaŝo veturis al la funebra ceremonio. Tiam ŝi iris al la notario, kiu ekzekuciis la testamenton.

„Ha, bonan tagon, sinjorina moŝto, nu, kie estas la ridanta heredulo?“

„Vi ja vidas lin antaŭ vi, sinjoro jurkonsilisto.“

„Vi, ĉu? Ho ne! Via filo Alfredo heredis la tutan heredaĵon. Du rente tre enspezigajn terposedaĵojn kaj kvindek kvar mil germanajn regnomarkojn kontantajn. Sed tio ja povas esti tute indiferenta al vi, sinjorina moŝto. La mono restos ja en la familio. La heredulo estas ja via enkorpigita filo.“

„Sed mi estas la enkorpigita fratino de la mortinto. La ulo estis ja freneza. La testamenton mi kontestas pro imbecileco de la testamentinto.“

Tio tute ne helpos al vi, sinjorina moŝto. Via frato estis plene konscia ĝis la lasta momento. Cetere li jam faris la testamenton antaŭ jaro. Via filo ekde kelkaj tagoj estas plenaĝa. Se li petas la heredaĵon, oni povas elpagi ĝin morgaŭ al li – nu, kiel dirite, sinjorina moŝto, en tiu kazo eblas ŝanĝi nenion.“

Sinjorino Mallaŭtpaŝo vojaĝis hejmen.

Kaj ŝi pensis, ke tio nun tuj devos finiĝi! Tio ja ne eblas. La sinjoro asesoro atendas nur tial kun sia edziĝpropono, ĉar li tute ne povas havi idioton kiel bofraton, kiu eble iutage subite eĉ stumblos en la plej bonan loĝoĉambron kaj etendas manon al li, dezirante bonan tagon al la kara bofrato.

Alfredo jam ricevis kopion de la testamento. Sed li faris sian laboron, kvazaŭ li estus leginta nenion kaj nenion komprenus el tio. Li manĝis plu en la kuirejo kaj dormis plu en la subtegmenta ĉambro.

Sed sinjorino Mallaŭtpaŝo nun ofte devis iri al la urbestro, al la polico, al la kuratoreca juĝejo kaj al diversaj aliaj instancoj. Iumatene, kiam Alfredo jam faris la unuan mendoveturon, li ĝuste malsupreniĝis de la ŝtuparo, kiam la policisto Urso venis el la etaĝo de la patrino.

„Alfredo, veturigu min tuj al Braŝnic, mi devas plenumi deĵoran aferon en la idiotejo.“

„La oldulo Gluul povas veturigi vin, sinjoro Urso. Mi nun ne havas tempon. Ni havas multe da laboro hodiaŭ“.

„Ho ne, la maljuna Gluul veturigos min dum tia pluvovetero eble eĉ en ĉestratan fosejon. Do veturigu vi min. Via patrino eksplicite ordonis tion.“

„Ĉu mia patrino? Jes, tiukaze estas alia afero.“

Li tamen eniris por demandi ŝin mem. Ŝi kuŝis ankoraŭ en la lito kaj trinkis ĉokoladon.
„Jes, veturigos lin vi! Ek do! Foriĝu nun!“

Alfredo veturigis la droŝkon, post kiam li donis la necesajn ordonojn al la koĉeroj.

Estis kvar veturhoroj ĝis Braŝnic, kaj sekve de la pluvo necesis eĉ pli da tempo. Alfredo pripensis, ĉu li aĉetu por dimanĉo bluan aŭ nigran antaŭtukon por sinjorino Koll, kiu festis tiutage sian naskiĝtagon. Li ricevis ĉiusemajne tri markojn da poŝmono. Kaj ĉar li preskaŭ ne eldonis ion, la antaŭtuko ne devis esti tre malkara. La policisto Urso elkalkulis interne de la fermita droŝko, kiel li plej bone uzu la tricent markojn, kiujn sinjorino Mallaŭtpaŝo promesis al li, se li estos plenuminta sian deĵoran taskon en Braŝnic je ŝia kontenteco.

Ili alvenis antaŭ la pordo de la hospitalo. Urso elpaŝis kaj lasis atendi Alfredon. Alfredo malsupreniĝis de la sidloko de la koĉero, sidiĝis en la droŝkon, elprenis sian poŝtranĉilon kaj komencis matenmanĝi.

Kiam li estis ŝovinta la unuan pecon da pano en la buŝon, kaj ĵus volis detranĉi iom de la sangokolbaso, malfermis du flegistoj de la hospitalo la droŝkopordon.

„Bonvolu, sinjoro Mallaŭtpaŝo, sinjoro Urso volas interparoli kun vi. Venu, ne daŭros longan tempon.“

Alfredo dejungigis la ĉevalojn kaj sekvis la flegistojn.

„Vi venu al sinjoro dr-o Stelo“, sinjoro Urso akceptante informis lin.

Jen la ĉefa doktoro Stelo envenis, rigardis akre al la okuloj de Alfredo kaj diris: „Bonvolu veni en mian konsultejon, sinjoro...“

„Mallaŭtpaŝo, bonvolu!“

„Jes, sinjoro Mallaŭtpaŝo. Kaj vi, gardopolicisto, atendu momenton. Ne, ne, vi ne kuniru internen. Atendu do tie. Ne longe daŭros.“ Post tridek minutoj dr-o Stelo paŝis el sia ĉambro, kaj kun li Alfredo.

„Do, juna amiko mia, nun veturu hejmen, salutu vian karan patrinon de mi kaj diru al ŝi, ke ŝi nepre memgardu, tio ne estas ŝerco por mi.“

Li skuis manon de Alfred: „Kaj se vi bezonos patrecan amikon, bonvolu pensi pri mi. Do, nun adiaŭ, fartu bone!“

„Nu, ĉu la junulo ne restos ĉi tie“, demandis gardopolicisto Urso tute mirigite.

„Ĝoju, ke ni ne retenos vin ĉi tie kaj salutu foje la urbestron de mi, kaj sciigu al , ke mi – ne atendu, tion mi prefere skribu mem, por ke ankaŭ mi havu plezuran horon. Nu, kaj nun – ?“

„Sed, sinjoro doktoro. La junulo estas ja idioto.“

„Ĉiukaze ne tiom granda ,kiom vi! Kaj kion mi volis diri ankoraŭ..., jes ja, he, Schmidt, montru foje al la policisto la pordon. Li ŝajne ne trovos ĝin mem.“

Kiam sinjoro Urso paŝis antaŭ la pordon, pluvis kvazaŭ el feraj kruĉoj. Alfredo sidis jam sur la koĉera benko kaj ektirigis la ĉevalojn.

„Sinjoro Alfredo, atendu, mi ja volas kunveturi.“

„Nu, vi prefere restadu ĉi tie, la sinjoro doktoro sufiĉe klare aludis tion al vi.“

„Nu, ne kondutu tiel al mi. Mi fariĝos ja tute malseka.“

„Tion vi eĉ fariĝu. Tial mi ja ne invitisd vin kunveturi. Iru trankvile piede, tio bonfartigos vin. Hot!“

„Sed mi petas vin, kara bona sinjoro Alfredo.“ Policano Urso tuŝis per plumpa mano la droŝkopordon.

„Deprenu la manon de la pordo. Aŭ mi vipos vin tiel, ke ekturniĝos via kapo. Tio estas droŝko mia, ĉu vi nun komprenas? Ek do, plaĉe migru survoje!“

Li ekveturis kaj policano Urso staris sendecide. Sed ekvidante la ridantajn vizaĝojn de la kuracistoj kaj flegistoj je la fenestroj de la frenezulejo, li trotis kun sakroj kaj insultoj hejmen.

„Kaj la tri bluajn centmarkajn biletaĉojn mi nun ankaŭ perdis. Pri tio li ĉagreniĝis plej multe.

Alfredo transdonis la droŝkon al koĉero, por ke li dejungigu la ĉevalojn. Poste li iris en la kontoron kaj ordigis la kalkulojn, kvitancojn, liverajn atestojn kaj mendilojn, vestis sin per sia dimanĉa kostumo kaj iris al sia patrino.

La sinjoro registara asesoro sidis kun la filino kaj la patrino. Ili sidis ĉe la abunde kovrata tablo kaj ridis.

„Nu, he, ĉu vi fariĝis freneza – kial vi venas ĉi tien sen avizi vin? Ĉu vi ne havas ion por fari en la korto?“

„Ne, patrino, nun ne plu. Sed ĉi tie estas la kontorpaperoj, jen la plenumitaj, jen la neplenumitaj, jen la kaso kaj jen ĉi tie la ŝlosiloj. Ĝis postmorgaŭ tagmeze je la dekdua mi postulas mian monon, kiun mi ricevis de mia patro. Vi sendos ĝin al familio Koll, tie mi estos du tagojn. Nu, kaj poste – nu do – adiaŭ!“

Kaj jam li eksteris.

En la koridoro li staris ankoraŭ dum momento. La ploroj inundis liajn okulojn. Estis ja lia patrino kaj lia fratino. Ĉi tie estis ja lia hejmo. Li volis reiri al la pordo kaj peti pri pardono. Sed li kunpremis la dentojn, malsupreniris la ŝtuparon, en la stalon, karesis la ĉevalojn, manpremis la koĉerojn kaj laboristojn. Li ankoraŭfoje malrapide ĉirkaŭrigardis en la korto. Kaj poste li forlasis la patran domon.

tradukis Frank, Dorothea & Hans-Georg Kaiser (Klubo Karapaco)

https://traven-esperanto.blogspot.com/